libera kaj malfermitkoda versitena sistemo kreita de Linus Torvalds From Wikipedia, the free encyclopedia
Git estas disa versitena sistemo.
Inventis ĝin fama Linus Torvalds.
La nomo devenas el la angla, kun la signifo de "stultulo" aŭ "aĉulo". Interese, ke Torvalds ŝercis, ke li kutimas nomi siajn projektojn per sia nomo, la unua fojo estis Linukso, la dua fojo estis Git (kial li nomas sin "aĉulo" ni ne scias).[mankas fonto]
La linuksa kerno komence uzis la sistemon BitKeeper. Bitkeeper estas mallibera, multekosta programo, sed ekzistis speciala escepto por Linukso. Tamen post kiam la speciala permeso estis forprenita, s-ro TORVALDS decidis krei sian propran versitenan sistemon.
S-ro TORVALDS destinis Git-on por Linukso, do ĝi plej bone funkcias en tio kaj aliaj uniksaj operaciumoj (FreeBSD, Makintoŝo ktp). Oni alportis ĝin al Vindozo, sed ĝi estas multe pli rapida en uniksaj operaciumoj.
Multaj projektoj uzas Git-on, Mercurial-on kaj similajn disajn sistemojn. Aliaj projektoj (ekz-e Apache, Free Pascal ktp) preferas la kliento-servilan modelon de CVS, Subversion ktp. La asertata avantaĝo de disaj sistemoj estas, ke disaj programistoj povas labori sen zorgo pri tio, kion aliaj programistoj faras. Kontraŭuloj asertas, ke ĝia postulo de tio, ke ĉiuj povas havi propran deponejon, estas ĝena kaj ke la kaŝema disa modelo mem estas postlasaĵo de malliberaj programoj.
Ankaŭ ekzistas gastigantoj de centraj git-aj deponejoj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.