Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kultura Centro Gabriela Mistral (hispane Centro Gabriela Mistral aŭ mallonge GAM)[1] estas komplekso lokita en Santiago de Ĉilio konsistanta el du konstruaĵoj —pli ol 22 000 m²— kun «dek ĉambroj por spektakloj, eseoj, ekspozicio kaj seminarioj; biblioteko kaj studio de registrado; kaj ankaŭ kunvenejoj kaj studio, kaf-trinkejo, restoracio kaj grandaj subĉielaj kortoj»; tiuj spacoj «estas haveblaj por spektakloj, kulturaj aŭ akademiaj kunvenoj, publika uzo kaj privataj aŭ kompaniaj agadoj. Ĉiuj tiuj disponas pri senpaga WiFi».[2] Ĝi estis inaŭgurita kiel tia en 2010.
Kultura Centro Gabriela Mistral | |||
---|---|---|---|
kultura centro centro de teatraj artoj kongresejo muzea konstruaĵo creative residency (en) | |||
Lando | Ĉilio vd | ||
Situo | Santiago | ||
Situanta sur | Avenida Libertador General Bernardo O'Higgins | ||
Arkitekto(j) | Cristián Fernández Eyzaguirre vd | ||
Estiĝo | 3-a de aprilo 1972 | ||
Malfermo | 3-a de aprilo 1972 | ||
Koordinatoj | 33° 26′ 21″ S, 70° 38′ 23″ U (mapo)-33.43908333-70.63972778 | ||
| |||
Retpaĝo | http://www.gam.cl/ | ||
Ĝi formis iam aron kun la 23-etaĝa turo —la Konstruaĵo Diego Portales—, kie en la unuaj tempoj de la militreĝimo estrita de Generalo Augusto Pinochet funkciis la Plenuma Povo, poste la Leĝdona Povo kaj fine la Ministerio pri Defendo. GAM okupis tion, kio estis la Kongresejo (13 300 m²),[3] dum la turo —Strato Villavicencio 364— restis en la manoj de la Ministerio pri Defendo ĝis la jaro 2016 inkluzive; en januaro 2017, Defendo transdonis la konstruaĵon al Naciaj Bienoj kaj la ministro de industrio, Nivia Palma, anoncis ke ĝi fariĝos spaco malfermita al kulturaj kaj sociaj organizaĵoj.[4]
Ekkonstruita en decembro 1971, ĝi estis inaŭgurita la 3-an de aprilo 1972 kiel sidejo de la tria Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Komerco kaj Disvolvado (angle UNCTAD). Post tio, ĝi estis transdonita al la Ministerio pri Edukado, kiu alinomis ĝin "Centro Cultural Metropolitano Gabriela Mistral"; post la Puĉo de Pinochet la 11-an de septembro 1973, ĝi estis adaptita kiel sidejo de la diktatoreco tial ke la palaco de "La Moneda" estis serioze damaĝita pro la atakoj de aviadiloj kaj tankoj.[5]
GAM situas sur Avenuo del Libertador Bernardo O'Higgins, 227, apud la stacio Universidad Católica de la Metroo de Santiago
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.