unua planedo de la sunsistemo From Wikipedia, the free encyclopedia
Merkuro[2] estas la plej malgranda planedo de la Sunsistemo, kaj ankaŭ la plej proksima al la Suno.
Merkuro | |
Planedo | |
astronomia simbolo | |
Merkuro, fotita de la usona kosmoesplorilo Messenger. | |
Ter-interna planedo • ena planedo | |
---|---|
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Merkuro vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | nekonata valoro vd |
Dato de malkovro | Pratempo |
Loko de malkovro | nekonata valoro vd |
Unua superflugo | Mariner 10 (29-an de marto 1974) |
Unua enorbitiĝo | Messenger (18-an de marto 2011) |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
57 909 100 km (0,39 AU) 46 001 200 km (0,31 AU) 69 816 900 km (0,47 AU) |
Discentreco | 0,205 630 |
Meza anomaliangulo | 174,796° |
Klinangulo | 7,005° (rilate al la ekliptiko); 3,38° (rilate al la suna ekvatoro); 6,34° (rilate al la ebeno de Laplace) |
Periodo | 87,9691 tagoj |
Meza cirkulrapido | 47,87 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
48,331° |
Argum. de periapsido | 29,124° |
Naturaj satelitoj Ringoj |
Neniu Neniu |
Fizikaj ecoj | |
Diametro - Plateco - Areo - Volumeno |
(4 879,4 ± 2) km < 0,0006 7,48 × 107 km2 6,083 × 1010 km3 |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
3,3022 × 1023 kg 5427 kg/m3 3,7 m/s2 4,25 km/s |
Rotacia periodo - Sidera periodo |
58,646 tagoj |
Aksa kliniteco | (2,11 ± 0,1)' |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo - Minimuma - Averaĝa - Maksimuma |
(de poluso ĝis ekvatoro) 80 K ĝis 100 K 200 K ĝis 340 K 380 K ĝis 700 K |
Geometria albedo Albedo laŭ Bond |
0,142[1] 0,068 |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo - Minimuma |
1,9 vd -1,9 (laŭ iuj fontoj -2,6) |
Angula diametro - Minimuma - Maksimuma |
4,5" 13" |
Merkuro ricevis sian nomon de la romia dia heroldo Merkuro, verŝajne pro sia rapida migrado tra la ĉielo. Ties helmon kun flugilojn montras la astrologia simbolo de Merkuro: ☿.
La planedo posedas nek naturajn satelitojn, nek ringojn.
Merkuro estas la malplej granda planedo; ĝi tamen estas pli granda ol Plutono aŭ ol la Luno. Ĝi aspektas simile al la Luno: ĝia surfaco same riĉas je krateroj kaj montoj. La kraterojn kaŭzis la frapado de asteroidoj kaj kometoj, same kiel sur la Luno, sed la krateroj estas plejparte pli grandaj ol tiuj de la Luno, ĉar apud la Suno astroj iras multe pli rapide. La plej granda kratero estas Caloris, 1550 km en diametro, 3,8-3,9 miliardojn da jaroj en aĝo.[3] La kolizio, kiu estigis ĝin, estis tiel giganta, ke ĝi, kiel oni supozas, sulkigis la kontraŭan flankon de Merkuro.
Merkura mistero estas ĝia forta magneta kampo, kiu defias nian komprenon pri la formiĝo de la Suno kaj la planedoj. Ĝi supozigas, ke Merkuro iam estis multe pli granda, aŭ la Suno multe pli brila.
Tago de Merkuro estas la plej longa el ĉiuj planedoj de la Sunsistemo – 176 teraj tagoj – kaj estas eĉ pli longa ol al merkura jaro (88 tertagoj).
Pro la malgranda distanco ekde la Suno, Merkuro estas la dua plej varmega planedo de la Sunsistemo, post Venuso: en la ekvatora regiono la temperaturo povas atingi 700 K, kio sufiĉas por fandi plumbon. La merkura nokto, tamen, estas aparte malvarma - nur 100 K, pro la manko de densa atmosfero.
Merkuro ŝajne havas solidan silikatan kruston kaj mantelon super solida, metala ekstera kerna tavolo, pli profunda likva kernotavolo kaj solida interna kerno.[4][5] La konsisto de la ferriĉa kerno restas necerta, sed ĝi verŝajne enhavas nikelon, silicion kaj eble sulfuron kaj karbonon, plus spurkvantojn de aliaj elementoj.[6] La denseco de la planedo estas la dua plej alta en la Sunsistemo je 5.427 g/cm3, nur iomete malpli ol la denseco de la Tero de 5.515 g/cm3.[7] Se la efiko de gravita premo estus elkalkulita el ambaŭ planedoj, la materialoj el kiuj estas farita Merkuro estus pli densaj ol tiuj de la Tero, kun nekunpremita denseco de 5.3 g/cm3 kontraŭ la 4.4 g/cm3 de la Tero.[8] La denseco de Merkuro povas esti uzita por konkludi detalojn de sia interna strukturo. Kvankam la alta denseco de la Tero rezultas rimarkinda el gravita kunpremado, precipe ĉe la kerno, Merkuro estas multe pli malgranda kaj ĝiaj internaj regionoj ne estas same kunpremitaj. Tial, por ke ĝi havu tian altan densecon, ĝia kerno devas esti granda kaj riĉa je fero.[9]
La radiuso de la kerno de Merkuro estas ĉirkaŭkalkulita je 2,020 ± 30 km (1,255 ± 19 mejl.), surbaze de internaj modeloj limigitaj por esti kongrua kun momanto de inercifaktoro de 0.346±0.014.[10][11] Tial, la kerno de Merkuro okupas ĉirkaŭ 57% de sia volumeno; ĉe la Tero ĉi tiu proporcio estas 17%. Esploro publikigita en 2007 sugestas ke Merkuro havas fanditan kernon.[12][13] La mantelkrusta tavolo estas entute 420 km (260 mejl.) dika.[14] Surbaze de datumoj de la Mariner 10 kaj MESSENGER-misioj, krom Terbazita observado, la krusto de Merkuro estas ĉirkaŭkalkulita je 35 km (22 mejl.) dika.[15][16] Tamen, ĉi tiu modelo povas esti supertakso kaj la krusto povus esti 26 ± 11 km (16.2 ± 6.8 mejl.) dika surbaze de Airy-izostacia modelo.[17] Unu karakterizaĵo de la surfaco de Merkuro estas la ĉeesto de multaj mallarĝaj krestoj, etendiĝantaj ĝis plurcent kilometroj longe. Oni supozas, ke tiuj formiĝis kiam la kerno kaj mantelo de Merkuro malvarmiĝis kaj kuntiriĝis en tempo kiam la krusto jam estis solidiĝinta.[18][19][20]
La kerno de Merkuro havas pli altan ferenhavon ol tiu de iu alia planedo en la Sunsistemo, kaj pluraj teorioj estis proponitaj por klarigi tion. La plej vaste akceptita teorio estas ke Merkuro origine havis metal-silikatan proporcion similan al oftaj meteoritoj de kondrito, supozeble karakterizaj por la ŝtona materio de la Sunsistemo, kaj mason proksimume 2.25 fojojn sia nuna maso.[21] Frue en la historio de la Sunsistemo, Merkuro eble estis frapita per planedezimalo de proksimume 1⁄6 la maso de Merkuro kaj plurmil kilometrojn laŭlarĝe.[21] La frapo estus fornudiginta multe de la originaj krusto kaj mantelo, postlasante la kernon kiel relative grava komponento.[21] Simila procezo, konata kiel la hipotezo de giganta frapo, estis proponita por klarigi la formadon de la Tera Luno.[21]
Alternative, Merkuro eble formiĝis de la suna nebulozo antaŭ ol la energiproduktado de la Suno stabiliĝis. Ĝi komence havintus duoble sian nunan mason, sed ĉar la prasuno kuntiriĝis, temperaturoj proksime de Merkuro povus estinti inter 2,500 kaj 3,500 K kaj eble eĉ same altaj kiom ĝis 10,000 K.[22] Granda parto de la surfaca roko de Merkuro povus esti vaporigita ĉe tiaj temperaturoj, formante atmosferon de "rokvaporo" kiu povus esti forportita de la suna vento.[22] Tria hipotezo proponas, ke la suna nebulozo kaŭzis reziston sur la partikloj de kiuj Merkuro kreskis, kio signifas, ke pli malpezaj partikloj estis perditaj de la kreskiĝanta materialo kaj ne arigitaj ĉe Merkuro.[23]
Ĉiu hipotezo antaŭvidas malsaman surfackonsiston, kaj du kosmomisioj estis taskigitaj fari observaĵojn de tiu kunmetaĵo. La unua MESSENGER, kiu finiĝis en 2015, trovis pli altajn ol atendatajn kalio- kaj sulfuro-nivelojn sur la surfaco, kio sugestas, ke la hipotezo de giganta frapo kaj vaporiĝo de la krusto kaj mantelo ne okazis ĉar menciitaj kalio kaj sulfuro estus forpelitaj de la ekstrema varmeco de tiuj eventoj.[24] BepiColombo, kiu alvenos al Merkuro en 2025, faros observaĵojn por testi ĉi tiujn hipotezojn.[25] La ĝisnunaj trovoj ŝajnus favori la trian hipotezon; tamen necesas plia analizo de la datumoj.[26]
La surfaco de Merkuro estas simila laŭ aspekto al tiu de la Luno, montrante ampleksajn lunmar-similajn ebenaĵojn kaj plurajn kraterojn, indikante ke ĝi estis geologie neaktiva dum miliardoj da jaroj. Ĝi estas pli heterogena ol la surfaco de Marso aŭ de la Luno, ambaŭ el kiuj enhavas signifajn partojn de simila geologio, kiel ekzemple ĉe lunmaroj kaj altebenaĵoj.[27] Albedo-trajtoj estas areoj de rimarkeble malsama reflektiveco, kiuj inkludas frapkraterojn, la rezultajn elĵetaĵojn, kaj radiosistemojn. Pli grandaj albedotrajtoj korespondas al pli altaj reflektivebenaĵoj.[28] Merkuro havas "sulk-krestojn" (dorsa), Lun-similajn altajn terojn, montojn (montes), ebenaĵojn (planitiae), eskarpojn (rupes), kaj valojn (valles).[29][30]
La mantelo de la planedo estas kemie heterogena, sugestante ke la planedo trapasis magmoceanan fazon frue en sia historio. Kristaliĝo de mineraloj kaj konvekta renversiĝo rezultigis tavoligitan, kemie heterogenan kruston kun grandskalaj varioj en kemia kompono observita sur la surfaco. La krusto estas malriĉa je fero sed riĉa je sulfuro, rezultante el la pli fortaj fruaj kemie redoksaj kondiĉoj ol estas trovita sur aliaj surteraj planedoj. La surfaco estas dominita per fermalriĉa pirokseno kaj olivino, kiel reprezentite per enstatito kaj forsterito, respektive, kune kun natririĉa plagioklazo kaj mineraloj de miksita magnezio, kalcio, kaj fersulfido. La malpli reflektaj regionoj de la krusto estas riĉaj je karbono, plej verŝajne en formo de grafito.[31][32]
Nomoj por trajtoj sur Merkuro venas de diversaj fontoj kaj estas fiksitaj laŭ la planeda nomenklatursistemo de IAU. Nomoj venantaj de homoj estas limigitaj al mortintoj. Krateroj estas nomitaj laŭ artistoj, muzikistoj, pentristoj, kaj verkistoj kiuj faris elstarajn aŭ fundamentajn kontribuojn al sia kampo. Krestoj, aŭ dorsa, estas nomitaj laŭ sciencistoj kiuj kontribuis al la studo de Merkuro. Depresioj aŭ fossa estas nomitaj laŭ verkoj de arkitekturo. Montoj estas nomitaj laŭ la vorto "varma" en diversaj lingvoj. Ebenaĵoj aŭ planitiae estas nomitaj laŭ Merkuro en diversaj lingvoj. Eskarpoj aŭ rupēs estas nomitaj laŭ ŝipoj de sciencaj ekspedicioj. Valoj aŭ valles estas nomitaj laŭ forlasitaj grandurboj, urboj aŭ setlejoj de antikveco.[33]
Merkuro estas videbla en la ĉielo de la Tero ankaŭ sen teleskopo, kaj tial estas konata ekde la pratempo. Ĝia proksimeco al Suno malfaciligas observadon, kaj ĝi nur videblas okaze de sunleviĝo kaj sunsubiro; malgraŭ tio, jam la antikvaj egiptoj, la ĉinoj kaj la sumeranoj (en la 3-a jarmilo antaŭ Kristo) konis ĝin.
La helenoj atribuis al la planedo du nomojn: Apolono, kiel matena astro, kaj Hermeso, kiel vespera astro. Ĉirkaŭ 4-a jarcento antaŭ Kristo grekaj astronomoj komprenis, ke temas pri la sama planedo.
Pro la malfacila observeblo de la ĉirkaŭsuna regiono el Tero, ĝis la 20-a jarcento oni kutimis pensi, ke Merkuro ne estis la plej interna planedo de la sunsistemo; iuj astronomoj asertis, ke ili observis pli internan planedon, Vulkano. Tamen, neniu tia korpo ekzistas, kaj verŝajne dum iuj el tiuj observatoj la koncernita objekto estis Merkuro mem.
En la jaro 1631 la franca astronomo Pierre Gassendi kiel la unua observis pasado de la Suno fare de Merkuro, danke al antaŭkalkuloj de Johannes Kepler. En 1639 la itala astronomo Giovanni Battista Zupi perteleskope observis, kaj priskribis, la fazojn de Merkuro, tute similaj je tiuj de Venuso kaj de la Luno; tio pruvis, ke ankaŭ Merkuro orbitis la Sunon.
Pro sia proksimeco al la Suno, Merkuro estas malfacile studebla. Kiam kosma ŝipo estas tiel proksime de la Suno, ĝia rapido tre pligrandiĝas kaj haltiĝi apud Merkuro (por alteriĝi sur surfaco de la planedo aŭ fariĝi ĝia satelito) estas problema. Tio postulas eĉ pli multe da hejtaĵon ol por ke forlasu la Sunsistemon.
Ĝis la fino de la 20-a jarcento unu flanko de la planedo estis tute nekonata. La plimulto de nia scio pri Merkuro tiam devenis de tri superflugoj fare de la usona kosmoesplorilo Mariner 10 en 1974 kaj 1975. Ĝis nun, roboto neniam staris sur surfaco de Merkuro.
La unua enorbitiĝo estas tiu de la kosmoesplorilo Messenger (anglalingva akronimo de MErcury Surface, Space ENviroment, GEochemistry, and Ranging – Surfaco, Spaca Medio, Geokemio kaj Liniiĝo de Merkuro), komenciĝanto en 2011. La sondilo estis lanĉita la 3-an de aŭgusto 2004, kaj ĝiaj ĉefaj taskoj estas la plena ekkono de la surfaco kaj esploro ĉe la polusoj pri glacio.
La sumeroj nomis Merkuron Ubu-idim-gud-ud; la babilonanoj uzis nomojn Nabu, gu-ad, gu-utu.
En antikva Grekujo la planedo Merkuro rilatis al la dio kaj diomesaĝisto Hermeso kaj, eble, ankaŭ al la titanoj[34] Metis kaj Koios. La planedo videbla nur en krepusko kaj tial videbla nur malfacile, la moviĝemega planedo iĝis kiel simbolo de Hermeso estanto patrono de komercistoj, vojaĝistoj, ŝtelistoj. Ĉe la romianoj Hermes korespondis, almenaŭ en la postantikva epoko, al Mercurius, kies nomo devenas de mercari (latine komerci).
Laŭ li estas nomata tago de la semajno: dies Mercurii, en Esperanto merkredo, en la germana Mittwoch, en la franca mercredi, en la itala mercoledì, en la hispana miércoles, en la rumana miercuri, en la albana e Mërkura. La ĝermanoj rilatigis la planedon al la dio Odin aŭ Wotan, al kiu rilatas la sama semajntago: en la angla Wednesday kaj en la nederlanda Woensdag.
En la antikvo kaj en la mondo de la mezepokaj alkemiistoj Merkuro estis ligita al la moviĝema planedmetalo hidrargo. En multaj lingvoj la nomo de la metalo montras ankoraŭ nuntempe tiun devenon: en la angla Mercury, en la franca Mercure.
De Merkuro la Suno estas vidata kiel mezkvante 2,5-oble pli granda (laŭ diametro) kaj 6-oble pli hela ol de la Tero. Ĉi tiuj parametroj estas tre variemaj (diametro de 2,2 ĝis 3,2, heleco de 4,8 ĝis 10,2), ĉar la formo de la orbito de Merkuro estas ne tre proksima de la cirkonferenco (havas grandan discentrecon). La granda discentreco krome kaŭzas, ke dum iuj periodoj de la merkura jaro la Suno haltas aŭ eĉ iras malantaŭen en la ĉielo de Merkuro.
La laŭ heleco dua astro de la merkura ĉielo estas Venuso. Ĝi estas tie eĉ multe pli hela ol en la ĉielo de la Tero, ĉar de la Tero oni neniam vidas Venuson je plena fazo (ĝi estas en ĉielo tro proksima al la Suno), sed de Merkuro plena Venuso estas vidata dum opozicio laŭ la Suno kaj havas videblan magnitudon −7,7.[35]
La Tero estas ankaŭ tre hela astro en merkura ĉielo (magnitudo −5). Eĉ la Luno lumas simile al helaj steloj (magnitudo −1,2) kaj kiel regulo estas videbla aparte de la Tero (la plej granda videbla distanco inter la Tero kaj la Luno estas ĉirkaŭ 15′).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.