Příbram
distrikta urbo en Ĉeĥio From Wikipedia, the free encyclopedia
distrikta urbo en Ĉeĥio From Wikipedia, the free encyclopedia
Příbram (germane Przibram, germane Pribram, en periodo de Protektorato Pibrans) estas urbo en Ĉeĥio en la centra Bohemio, sudokcidente de la ĉefurbo Prago sur la orienta rando de la montetaro Brdy. La urbon trafluas rojo Příbramský potok kaj kaj post la urbo ĝi enfluas rivereton Litavka. Ĝi havas 32 992 loĝantojn (2024).
Příbram | |||
germane Przibram | |||
urbo | |||
Svatá Hora super Příbram kaj preĝejo de sankta Jakobo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Příbram | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Mezbohemia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Příbram | ||
Administra municipo | Příbram | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Brda montetaro | ||
Konata loko | Svatá Hora | ||
Riveroj | Litavka, Kocába | ||
Situo | Příbram | ||
- alteco | 502 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 41′ 18″ N 14° 00′ 33″ O (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- situo | Třemošná | ||
- alteco | 778 m s. m. | ||
Areo | 33,41 km² (3 341 ha) | ||
Loĝantaro | 32 992 (2024) | ||
Denseco | 987,49 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1216 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 261 01 | ||
NUTS 3 | CZ020 | ||
NUTS 4 | CZ020B | ||
NUTS 5 | CZ020B 539911 | ||
Katastraj teritorioj | 10 | ||
Partoj de urbo | 18 | ||
Bazaj setlejunuoj | 11 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Příbram | |||
Retpaĝo: www.pribram-city.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Podlesí (distrikto Příbram), Milín, Narysov, Třebsko, Lazsko, Dubno (distrikto Příbram), Trhové Dušníky, Lhota u Příbramě, Háje (distrikto Příbram), Dubenec (distrikto Příbram), Bohutín (distrikto Příbram), Lešetice kaj Višňová (distrikto Příbram).
En la pasinteco tie oni minis plumbon kaj arĝenton, ekde 1948 uranon. Ĝian iaman ministan gloron atestas Minista muzeo Příbram. Origine etnobela rezidejo, en la 14-a jarcento dum regado de Johano de Luksemburgio ĝi estis rangaltigita je urbo, post 1513 je reĝa urbo pro la arĝent-minado. Sur monteto, kiu la urbon duoncirkle ĉirkaŭas, dominas konata pilgrimejo Sankta Monto (Svatá Hora) kun impona baroka klostro. Nekutima estas longa tegmentita ŝtuparego, kiu kunligas la urbon kun la surmontaj konstruaĵoj. Depost 1948 cedanta ekspluatado de arĝenta kaj plumba ercoj anstataŭis 50-jara grandprodukta minado de urania erco por Sovetunio, kiu postlasis oriente de Příbram multoble pli altajn amasojn da ŝutmontoj de ercaj forfalaĵoj ol la antaŭa kelkcentjara minado. La komplekso de minejoj uzis kiel laborfortojn prizonulojn kaj homojn punataj per deviga laboro pro sia opoziciado al la komunisma reĝimo.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 9 455 |
1880 | 11 171 |
1890 | 21 081 |
1900 | 21 767 |
1910 | 13 321 |
1921 | 17 703 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 10 469 |
1950 | 12 267 |
1961 | 25 687 |
1970 | 28 939 |
1980 | 37 854 |
1991 | 36 898 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 35 886 |
2014 | 33 450 |
2016 | 33 058 |
2017 | 32 897 |
2018 | 32 867 |
2019 | 32 642 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 32 503 |
2021 | 31 711 |
2022 | 31 651 |
2023 | 32 743 |
2024 | 32 992 |
Urbo Příbram konsistas el 18 partoj sur 11 katastraj teritorioj, dum kio ambaŭ membrigoj estas reciproke neremeteblaj. Al la municipo en la dua duono de la 20-a jarcento iom post iom alligadis pluaj municipoj, por ke poste post la jaro 1989 denove kelkaj memstariĝu.
En la jaro 1953 estis al Příbram alligita urbo Březové Hory, en la jaro 1961 estis alligita municipo Zdaboř, en la jaro 1975 denove aldoniĝis minicipoj Dubno kaj Háje. En la jaro 1976 Příbram diskreskiĝis je municipo Žežice kun parto Brod, municipo Kozičín kun parto Lazec kaj domaroj Jerusalem kaj Jesenice el municipo Konětopy (kies kadra parto al la sama dato fariĝis konsisto de municipo Milín). En la jaro 1980 okazis plua disvastigo, kiam estis alligitaj municipoj Dubenec inkluzive de Bytíz, Lhota, Narysov, Podlesí inkluzive de domaro Orlov, Trhové Dušníky kaj domaro Zavržice (kiu ĝis tiu tempo apartenis al municipo Kamenná, kies kadra parto estis same alligita al Milín). Krom tio estis ekde la 1-a de januaro 1980 enkondukita nova membrigo de la katastraj teritorioj Příbram kaj Březové Hory, kiu estis dividita en naŭ partojn, numerigitaj Příbram I ĝis Příbram IX. Sed tiu ĉi membrigo ne estis remetebla kun la katastra membrigo. Plie la teritorio de Březové Hory estis reguligita tiel, ke la sudorienta parto estis difinita por loĝdomara konstruado, dume la norda parto disvastiĝis je minista kaj metalurgia regiono. Al la tago de balotado la 24-an de novembro 1990 memstariĝis municipoj Dubno kaj Háje, same kiel Dubenec (sed sen domaro Bytíz, kiu devene apartenis al ĝi kaj nove ĝi fariĝis tiel eksklavo de Příbram), Lhota u Příbramě, Narysov, Podlesí (sen domaro Orlov, kiu antaŭe apartenis al ĝi) kaj Trhové Dušníky. Pro la forŝiro de municipo Háje estiĝis situacio, kiam la katastra teritorio Háje u Příbramě restis dividita inter du municipoj, ĉar situis sur ĝi ankaŭ la partoj Jerusalem kaj Jesenice, kiuj restis konsistoj de Příbrami. Tiu ĉi neleĝa stato estis reguligita nur en februaro 2018, do kun pli ol 27-jara malfruiĝo, kiam estis establita nova katastra teritorio Jerusalem.
Memstariĝintaj partoj:
En Příbram mortis Josef Hrabák (inĝeniero).
En Příbram okazis de la 8-a de novembro ĝis la 11-a de novembro 2013 renkontiĝo de E-mental.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.