La 16-a de februaro estas la 47-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 318 tagoj restas (319 en superjaroj).
Je la 16-a de februaro okazis, interalie:
- 116: Romia imperiestro Trajano direktis senditon al la Roma Senato pro siaj venkoj kaj konkero de Partio
- 1214: Angla armeo gvidata de reĝo Johano konkeris francan havenon La Rochelle
- 1270: Grandprinclando Litovio venkis Livonian Ordenon en batalo de Karuse (apud estona insulo)
- 1271: Piastoj: princo de Krakovo kaj Sandomierz urbigis Jędrzejów sur magdeburga juro
- 1279: Denizo iĝis reĝo de Portugalio
- 1358: En Sieradz en ĉeesto de pola reĝo Kazimiro la Granda, unuan fojon oni uzis la vorton Respubliko pri Krono de la Regno de Pollando
- 1486: Princo-elektistoj elektis Maksimilianon la 1-an reĝo de Germanio
- 1568: Okdekjara Milito: la tuta loĝantaro de Malaltaj Landoj (ĉ. 3 milionoj) estis de Romkatolika Eklezio kondamnita al morto pro herezo
- 1630: En Brazilo trupoj el Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj konkeris urbon Olinda kaj poste ankaŭ provincon Pernambuco, kie provizore estis establita nederland-brazila kolonio
- 1699: Unua Leopoldina Diplomo estis donita de la Sankta Romia Imperiestro, agnoskante grekkatolikan pastraron laŭ la samaj privilegioj kiel katolikaj klerikoj en Princlando Transilvanio
- 1704: Granda Nordia Milito: konfederacio de Varsovio establiĝis kontraŭ reĝo Aŭgusto la 2-a
- 1707: Skota parlamento akceptis la Kontrakton de Unuiĝo - Reĝlando de Granda Britio kreiĝis
- 1770: Malvenko de Bara Konfederacio en batalo apud Błonie
- 1785: Antoine Lavoisier sukcesas disdividi akvon en hidrogenon kaj oksigenon
- 1804: Unua Berbera Milito: leŭtenanto Stephen Decatur gvidis atakon de usonaj marsoldatoj por detrui Philadelphia transprenitan en haveno de Tripolo, kaj uzeblan favore al Berberio
- 1807: Napoleonaj Militoj: venko de Napoleona armeo kontraŭ la prusa en batalo de Ostrołęka - unu el pli gravaj bataloj en Mazovio
- 1816: Laŭ iniciato de Stanisław Staszic fondiĝis Akademi-Minista Lernejo en Kielce
- 1848: Lasta pariza koncerto de la pola komponisto kaj pianisto Ŝopeno
- 1862: Laŭ iniciato de Miroslav Tyrš, en Prago fondiĝis gimnastika Sokol-movado
- 1863: Svislando: Henri Dunant kreis en Ĝenevo Internacian Komitaton de la Ruĝa Kruco
- 1900: Germanio, Usono kaj Britio subskribis interkonsenton laŭ kiu Germanio ricevis okcidentan parton de la insularo Samoo (Upolu kaj Savaii-Insulo)
- 1904: Ekspedicio Discovery: esplorŝipo liberigita de dujara glacia kaptiteco
- Unua mondmilito
- 1919: En Treviro oni subskribis formalan armisticon finantan polan venkan ribelon de Grandpolujo kontraŭ la Vajmara Respubliko - devigita de marŝalo Ferdinand Foch
- 1920: Dua Pola Respubliko: en Gochy-regiono okazis bataletoj inter pola loĝantaro kaj germanaj soldatoj pro malfavore al Pollando fiksita landlimo - intervene de Internacia Landlima Komisiono la ŝtatlimo estis ŝovita je 10 km favore al Pollando
- 1922: Supra Silezio revenis al Pollando
- 1923: Historio de Egiptio: Howard Carter kaj George Herbert malfermis sarkofagon de faraono Tutanĥamono
- 1923: Litovio: Konferenco de grandambasadoroj agnoskis la Memel-regionon
- 1933: Ĉeĥoslovakio, Jugoslavio kaj Rumanio subskribis interkonsenton Malgranda Entento
- 1934: Kvintaga aŭstria enlanda milito finiĝis; aŭstrofaŝisma registaro venkis kvazaŭarmean organizon Republikanischer Schutzbund, aganta interkonsente kun Socialdemokratia Partio de Aŭstrio
- 1936: Hispanio: parlamentan balotadon gajnis la Popola Fronto — koalicio de socialistoj, komunistoj, respublikanoj kaj aliaj pli malgrandaj partioj
- 1936: Svislando: en Morges, en la domo de estinta pola ĉefministro Ignacy Jan Paderewski, formiĝis politika grupo, kies celo estis eksterregopovigo en Pollando de la ĝisnunaj regopovoj, i.a. partoprenis Józef Haller, Władysław Sikorski kaj Wincenty Witos
- 1937: Nilono estis patentita
- 1939: Hungara ĉefministro Pál Teleki la duan fojon formis registaron
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: germana polico organizis homĉasadon de junularo sur stratoj de Varsovio, en Śródmieście kaj kvartalo Praga, cele al deportado por trudlaboro en Tria Regno; Holokaŭsto: SS-anoj pafekzekutis en Pałecznica pli ol 150 judajn militkaptitojn; en Krakovo mortis en malsanulejo pro elĉerpiĝo profesoro Stefan Kołaczkowski, arestita kadre de Intelektulkampanjo de Krakovo kaj liberigita de Sachsenhausen; Altmark-incidento: apud marbordo de Norvegio skipo de brita destrojero HMS Cossack post manenmana lukto kun skipo de la germana ŝipo Altmark liberigis 303 militkaptitojn el britaj sinkigitaj ŝipoj fare de kirasŝipo Admiral Graf Spee; Parizo: kreo de Franca Ekspedicia Korpuso en Skandinavio; Vintra milito: en Karelia istmo finna armeo retiriĝis al la dua defendzono
- 1941: Germana polico en Varsovio kaj kelkaj pli grandaj urboj de Ĝenerala Gubernio okazigis homkaptadon de personoj, kiuj okupiĝis pri eksterleĝa komerco; en ĜG estis 700 segilejoj, kiuj plejparte laboris por bezonoj de Tria Regno; en ĜG germanaj regopovoj agnoskis 9 ŝtatajn festojn dum la jaro; nokte de la 15-a/16-a de februaro super Dębowiec (distrikto Cieszyński) okazis unua operaca paraŝutado de mutobskuruloj
- 1942: Operaco Reinhardt: Gestapo pafmortigis en Ryglice 7 judojn; Ministro pri justeco en Tria Regno dissendis cirkuleron por prokuroroj, en kiu li postulis apliki permeson de puna juro kontraŭ poloj kaj judoj por agoj faritaj antaŭ eksplodo de la milito; Heinrich Himmler eldonis sekretan cirkuleron ordonante forsetladon, ekziligon al trudlaboroj aŭ deportadon al koncentrejoj de tiuj poloj, kiuj insiste rifuzis enskribiĝi al germana nacieca listo; Kariba Maro: germanaj kaj italaj submarŝipoj ekiris kontraŭ reŝarĝejojn de nafto (ĝis la 13-a de marto)
- 1943: Al germana trudlaborejo en Trawniki oni sendis unuan transporton de judoj el la Varsovia geto; Himmler ordonis deporti al koncentrejo 6 polojn el ĜG, kiuj rifuzis subskribi ŝanĝon de sia nacieco al la germana kaj iliajn infanojn sendi al germanaj familioj en Tria Regno aŭ al publikaj edukejoj kaj malpermesis korespondadon inter familioj kaj infanoj; Himmler krome rekomendis malkonstruon de Varsovia geto post deporto de ĉiuj judoj; itala okupacia soldataro masakris 150 loĝantojn de la greka vilaĝo Domenikon; norvegaj paraŝutistoj komencis apud Rjukan sukcesan batalon de peza akvo; Orienta Fronto: trupoj de la Voroneĵa Fronto liberigis Ĥarkivon; telegramo de prezidanto de la Konsilio de Popolkomisaroj Josif Stalin sendita al Franklin D. Roosevelt kaj Winston Churchill pri neebleco prokrasti malfermon de la dua fronto ĝis la dua duono de 1943; Bomba Korpuso de RAF atakis Lorient, de la 16-a/17-a de februaro
- 1944: En Varsovio germana polico mortigis ne malpli ol 5 judojn kun triopo de infanoj; taĉmento de Kamparanaj Batalionoj batalis kontraŭ Ukraina Ribela Armeo defendante la vilaĝon Prehoryłe - 7 mortigitoj kaj 5 vunditoj flanke de ukrainoj; Hans Frank, guberniestro de ĜG, anoncis kreon de Pola Kontraŭbolŝevika Ligo; Winston Churchill dum renkontiĝo de pola kaj brita registaroj insistis rekoni Curzon-linion kiel estontan orientan landlimon de Pollando; germana polico mortigis en Varsovio ne malpli ol 5 judojn kun triopo de infanoj; apud Cassino unu el barataj batalionoj de la 4-a Infanteria Divizio konkeris kaj poste perdis la monton "593"; en Stokholmo okazis unua renkontiĝo de soveta delegitino Aleksandra Miĥailovna Kolontaj kun reprezentanto de la finna registaro Juho Paasikivi pri eliro de Finnlando el la milito — oni prezentis 6 sovetajn kondiĉojn
- 1945: Ruĝa Armeo konkeris Żary, Lwówek kaj Żagań — kutime tri tagojn poste NKVD-taĉmentoj per teroro altrudis sovetan okupadon; Konsilio de Teologia Fakultato de Jagelona Universitato agnoskis sekretan dummilitan instruadon filozofi-teologian kiel universitatan; en Poznań aperis ĵurnalo "Głos Wielkopolski" (Voĉo de Grandpolujo); usona 15-a Aviada Armeo atakis fabrikon de Messerschmitt en Regensburg; Pacifiko: sur la insulo Corregidor alteriĝis 503-a paraŝutista regimento kaj la mara (bataliono de 34-a infanteria regimento); en Kairo okazis renkontiĝo de Haile Selassie kun Winston Churchill; Venezuelo: militdeklaro al Germanio
- 1946: Dua soveta okupado de Pollando: dum la batalo de Gajrowskie (distrikto Giżycko) rezulte de polica traserĉo fare de NKVD-UB-MO estis frakasita la 3-a Vilna Brigado de Nacia Militara Unuigo, konsistanta el 180 soldatoj - 16-22 partizanoj pereis aŭ estis murditaj, 2 arestitaj, kaj flanke de NKVD almenaŭ 2 funkciuloj pereis
- 1946: En Prago komenciĝis intertraktado pri fino de la ĉeĥoslovakaj-polaj limregionaj disputoj
- 1947: En Varsovio reaktivis pola PEN-Klubo, kies prezidanto iĝis Jan Parandowski
- 1948: Gerard Kuiper malkovris Mirandon, la plej malgrandan el la 5 ĉefaj naturaj satelitoj de Urano
- 1951: Litova servo de la radiostacio "Voĉo de Usono" komenciĝis
- 1956: En Britio oni nuligis mortpunon
- 1957: Premiero de la sveda filmo La sepa sigelo de Ingmar Bergman
- 1959: Kuba revolucio: post venko en la Movado 26-a de Julio ties gvidanto Fidel Castro iĝis ĉefministro de Kubo, transdonante regopovon super la armeo al sia frato Raúl Castro
- 1964: Willy Brandt iĝis prezidanto de la Socialdemokratia Partio de Germanio
- 1966: Francio okazigis la lastan el 17 nukleaj testoj en alĝeria Saharo
- 1968: Unua integra savsistemo 9-1-1 aperis en Usono
- 1968: Rumanio rezignis sovetan administran disdividon de la lando kaj reestablis la tradician: 39 distriktoj kaj plie la grandurbo Bukareŝto
- 1971: Germana federacia ministerio pri internaj aferoj anoncis, ke la nomo "fraŭlino" ne estu uzata - la vorto "virino" devas esti uzata por ĉiu ina plenkreskulo
- 1978: Unua bultenejo ekfunkciis en Ĉikago
- Milita stato en Pollando:
- 1985: Libano: ŝijaisma Hizbulaho aperis politike (politika partio)
- 1987: En Jerusalemo komenciĝis proceso kontraŭ ukraino Ivan Demjanjuk, akuzita pri krimoj, faritaj kiam li estis SS-gardisto kun kromnomo "Ivano la Terura" en Treblinka; kondamnita al morto, en 1993 senkulpigita en Israelo, en 2011 en Munkeno kondamnita al 5 jaroj de mallibero pro partopreno en la murdo de 28 mil judoj en Sobibor en 1943
- 1990: Sam Nujoma iĝis unua prezidento de Namibio
- 1994: Grekio altrudis kompletan portempan embargon al eksa Jugoslava Respubliko Makedonio pro la intenco ke Skopjo estos agnoskita kiel Respubliko Makedonio, fermis sian konsulejon en Skopjo kaj la havenon de Tesaloniko por la respubliko
- 1998: Pasaĝera aviadilo apartenanta al ĉina aviadkompanio kraŝis proksime al la internacia flughaveno Ĉiang Kai-ŝek - 202 homoj mortis
- 2003: Kroatlingva Vikipedio aperis surbaze de Serbokroatlingva Vikipedio, kune kun Serblingva Vikipedio kaj Bosnalingva Vikipedio
- 2005: Tutmonda varmiĝo: Protokolo de Kioto, plilarĝigo de UNFCCC, ekvalidis post ties ratifo fare de Rusio, kun la celo redukti emisiojn de karbona dioksido je 6,5% ĝis 2010, kompare kun 1990
- 2006: En Kanado estis lanĉita Projekto de Internacia Muzika Biblioteka Poentaro - la plej granda interreta kolekto de liberaj kaj senkostaj muziknotoj rete alirebla
- 2007: Prezidento de Pollando Lech Kaczyński malkaŝis enhavon de la sekreta raporto pri kontrolo de Militistaj Informaj Servoj ("Raporto de Macierewicz")
- 2009: Zillur Rahman iĝis prezidento de Bangladeŝo
- 2013: 110 personoj pereis kaj ĉ. 200 vundiĝis en bomba atenco sur bazaro en pakistana urbo Kveta
- 2016: Nacia Pola Banko memorigis sur arĝenta monero, destinita por kolektantoj, mut-obskurulojn - sur averso estas alteriĝanta paraŝutisto kaj reverse laŭrokrono kaj Signo de Batalanta Pollando kun 316 birdoj surfone
- 2022: Festado de la unua Tago de Unuigo de Ukrainoj — proklamita de prezidento Volodimir Zelenskij, responde al amasiĝo de 140 mil rusiaj soldatoj laŭlonge de la ŝtatlimoj, ankaŭ de la teritorio de Belorusio
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 1331: Coluccio Salutati, florenca kanceliero kaj klerulo (m. 1406)
- 1419: Johano la 1-a, germana duko de la Duklando Kleve (m. 1481)
- 1497: Filipo Melanktono, germana teologo, profesoro, religia reformisto, gravulo de reformacio (m. 1560)
- 1514: Georg Joachim Rheticus, germana profesoro pri matematiko, astronomo, kartografo, kuracisto, eldoninto de suncentrisma verko de Nikolao Koperniko (m. 1574)
- 1519: Gaspard de Coligny, franca admiralo, gvidanto de hugenotoj, murdita (m. 1572)
- 1620: Frederiko Vilhelmo, princo-elektisto de Brandenburgio, duko de Prusio (m. 1688)
- 1698: Pierre Bouguer, franca matematikisto, geofizikisto, geodeziisto, kaj astronomo, profesoro de hidrografio kaj aŭtoro de traktaĵo pri navigado, konata kiel "la patro de la ŝiparkitekturo" (m. 1758)
- 1727: Nikolaus Joseph von Jacquin, aŭstra sciencisto studinta medicinon, biologion kaj kemion, mikologo (m. 1817)
- 1731: Marcello Bacciarelli, itala pentristo (m. 1818)
- 1761: Jean-Charles Pichegru, franca generalo kaj parlamentano (m. 1804)
- 1764: Peter Kaufmann, aŭstra skulptisto (m. 1829)
- 1772: Friedrich Gilly, germana arkitekto (m. 1800)
- 1786: Karl Gräbner, germana verkisto kaj kronikisto de Vajmaro (m. 1845)
- 1786: Maria Pavlovna Romanova, rusa kaj germana granddukino, mecenatino kaj artistino (m. 1859)
- 1799: Heinrich von Kittlitz, germana desegnisto, esploristo, naturalisto, prusa oficiro de mararmeo (m. 1874)
- 1821: Heinrich Barth, germana geografo, vojaĝisto tra Proksima Oriento kaj Nord-Afriko, filologo kaj poligloto (m. 1865)
- 1822: Francis Galton, angla polimato, antropologo, geografo, esploristo, inventisto, meteologo, statistikisto, psikologo kaj eŭgenikisto (m. 1911)
- 1834: Ernst Haeckel, germana biologo, filozofo kaj vojaĝisto, populariginto de la ideoj de Darvino (m. 1919)
- 1840: Eduard Johnson, germana filologo, historiisto kaj ĵurnalisto (m. 1903)
- 1843: Henry M. Leland, usona inĝeniero, inventisto kaj entreprenisto, fondinto de la usonaj luksaj markoj Cadillac kaj Lincoln (m. 1932)
- 1847: Ludwig Emil Meier, germana kapitano kaj verkisto, volapukisto, fondinto de Societo Esperantista en Munkeno, kunlaboranto de "La Esperantisto", "Revuo Internacia", "Danubo" kaj de 10-spesdeka biblioteko Esperantista, nomumita de Zamenhof al Lingva Komitato, tradukisto i.a. de Wilhelm Tell de Schiller (m. 1919)
- 1848: Octave Mirbeau, franca verkisto, ĵurnalisto, artkritikisto, polemikisto, romanisto kaj dramverkisto (m. 1917)
- 1848: Hugo de Vries, nederlanda genetikisto kaj biologo, unu el la tri remalkovrintoj de Gregor Mendel kaj ties heredoleĝoj (m. 1935)
- 1852: Charles Taze Russell, usona predikisto kaj religia reformisto (m. 1916)
- 1864: George Brinton McClellan Harvey, usona eldonisto de i.a. "Harper's Weekly", diplomato, prezidanto de Esperanto-Asocio de Norda Ameriko (m. 1928)
- 1871: Arthur Ponsonby, brita politikisto, verkisto kaj pacifisto, prezidanto de Internacio de Militrezistantoj (m. 1946)
- 1873: Radoje Domanoviĉ, serba ĵurnalisto kaj verkisto (m. 1908)
- 1873: Ferenc Márki, hungara pastro, teologo, historiisto, publicisto (m. 1947)
- 1880: Otakar Theer, ĉeĥa verkisto kaj poeto, enestanta en Ĉeĥoslovaka antologio (m. 1917)
- 1883: Marie Noël (Marie Rouget), franca verkistino kaj poetino (m. 1933)
- 1883: Elizabeth Craig, skota kuiristino verkinta pli ol 50 recepto-librojn (m. 1980)
- 1893: Miĥail Tuĥaĉevskij, sovetia marŝalo, viktimo de la Granda purigo (m. 1937)
- 1893: Julian Grobelny, pola socialisto, membro de Pola Partio Socialista, unua prezidanto de la Konsilantaro por Helpo al Judoj, justulo inter la popoloj (m. 1944)
- 1895: Ferenc Bruder, rumania hungara redaktoro, ĉefkunlaboranto de la gazeto "Munkás Újság" (m. 1965)
- 1899: Hermann Grossmann, germana bahaano, kuneldoninto de la internacia bahaa Esperanto-gazeto "La Nova Tago" (m. 1968)
- 1900: Mária Bodnár, rumania hungara verkistino (m. 1959)
- 1904: George F. Kennan, usona historiisto kaj diplomato kontribuinta al la Marshall-plano kaj la Containment-politiko en epoko de la malvarma milito (m. 2005)
- 1916: Zoltán Vindis, rumania hungara poeto (m. 1994)
- 1921: Hua Guofeng, ĉina sukcedanto de Mao Zedong kiel plej alta ŝtatestro de Ĉinio kaj proparolanto de la Komunista Partio de Ĉinio (m. 2008)
- 1925: Kōichirō Tomita, japana astronomo malkovrinta plurajn asteroidojn (m. 2006)
- 1925: Ivan Navumenka, belorusa verkisto, literaturesploristo kaj akademiano (m. 2006)
- 1925: François-Xavier Ortoli, franca politikisto, prezidanto de Eŭropa Komisiono (m. 2007)
- 1926: János Fazekas, rumania hungara politikisto, historiisto, publicisto (m. 2004)
- 1929: Kazimierz Kutz, pola filmreĝisoro kaj politikisto, kunkreinto de la pola filma skolo (m. 2018)
- 1931: Alfred Kolleritsch, aŭstra verkisto, instruisto kaj eldonisto, kunkreinto de Forum Stadtpark (m. 2020)
- 1932: Stanislav Rudolf, ĉeĥa verkisto (m. 2022)
- 1936: Béla Balogh, rumania hungara historiisto
- 1939: Czesław Niemen, pola kantisto, rok-muzikisto, komponisto, multinstrumentisto, aŭtoro de kantotekstoj (m. 2004)
- 1941: Kim Jong-il, gvidanto de Nord-Koreio (m. 2011)
- 1942: Lajos Báthory, rumania hungara historiisto
- 1942: Csaba Jenő Csíky, rumania hungara psikiatro
- 1943: Réka Lőrinczi, rumania hungara/hungara lingvohistoriistino
- 1943: Anna Nagy, rumania hungara-greka pentristino
- 1949: Zoltán Péter I., rumania hungara redaktoro, lokhistoriisto
- 1952: Károly Papp, rumania hungara geologo kaj geografo
- 1952: Zoltán Steinhübel, rumania hungara ceramikisto, grafikisto
- 1953: János Balázs, rumania hungara ĵurnalisto
- 1953: Mária Ódry, rumania hungara pentristino, grafikistino
- 1954: Iain Banks, skota verkisto de sciencfikcio (m. 2013)
- 1958: Mátyás Hunyadi, rumania hungara poeto
- 1961: Bona Mangangu, konga franclingva verkisto kaj pentristo
- 1962: Choe Taesok, korea esperantisto, ĵurnalisto, esperantologo, prezidanto de Korea Esperanto-Junularo kaj de la Esperantista Asocio de Ŭonbulismo, kaj ĝia tradukisto, ĝenerala sekretario de Korea Esperanto-Asocio, membro de la Komitato de TEJO, redaktoro de "La Espero el Koreio" kaj de "La Lanterno Azia", LKK-ano de UK 1994 kaj UK 2005
- 1966: Makŝarip Auŝev, inguŝa politikisto kaj entreprenisto, murdita (m. 2009)
- 1970: Angelo Peruzzi, itala futbalisto, reprezentanto de la itala nacia teamo de futbalo
- 1971: Tünde Ambrus, rumania hungara geografino, lokhistoriistino
- 1976: András Gombola, rumania hungara/hungara skermisto, aŭtobiografiisto
- 1979: Valentino Rossi, itala motorciklisto
- 1247: Henriko Raspe la 4-a, turingia landgrafo kaj germana reĝo
- 1279: Alfonso la 3-a, reĝo de Portugalio (n. 1210)
- 1531: Johano Stoflero, germana humanisto, matematikisto, astronomo, astrologo kaj rektoro, fabrikanto de astronomiaj horloĝoj kaj astrolaboj (n. 1452)
- 1573: Georg Witzel, germana teologo de reformacio (n. 1501)
- 1579: Gonzalo Jiménez de Quesada, hispana konkeristo (n. 1509)
- 1655: Johann Heinrich Bisterfeld, germana reformita eklezia verkisto (n. 1605)
- 1710: Esprit Fléchier, franca episkopo, verkisto kaj oratoro (n. 1632)
- 1754: Richard Mead, angla kuracisto kontribuinta al kompreno pri disvastigado de infekto (n. 1673)
- 1765: Ferdinand August Hommel, germana juristo, akademiano (n. 1697)
- 1799: Karolo Teodoro, palatino kaj princo, reganto de Palatinato kaj Bavario (n. 1724)
- 1815: Frederiko Joŝija (Saksio-Koburgo-Saalfeld), germana feldmarŝalo
- 1816: Abel Burja, germana pastro kaj matematikisto, kreinto de pasilalio kaj kunkreinto de duuma kodo (n. 1752)
- 1820: Nicolaus Michael Oppel, germana naturalisto specialiĝinta en katalogigo kaj klasifiko de reptilioj (n. 1782)
- 1839: Ludwig Berger, germana komponisto (n. 1777)
- 1896: Heinrich Kleffel, germana juristo kaj politikisto (n. 1811)
- 1899: Félix Faure, prezidento de Francio (n. 1841)
- 1905: Ferdinand Schulz, ĉeĥa verkisto kaj historiisto (n. 1935)
- 1907: Giosuè Carducci, itala Nobelpremiita poeto (n. 1835)
- 1907: Cornelius Fredericks, afrika rezistantargvidanto (n. 1864)
- 1907: Klementino de Orleanio, franca princino
- 1917: Octave Mirbeau, franca verkisto proksima al avangardo kaj anarkiismo (n. 1848)
- 1919: Jób Bede, hungara ĵurnalisto kaj verkisto (n. 1869)
- 1928: Eddie Foy, usona aktoro kaj komediisto (n. 1856)
- 1939: Jura Soyfer, aŭstra politika verkisto, konata de Dachau-kanto, kie li estis murdita (n. 1912)
- 1939: Anton Müller, aŭstra verkisto kaj romkatolika pastro
- 1943: Witold Zacharewicz, pola filma kaj teatra aktoro, pro helpo al judoj murdita (n. 1914)
- 1945: Mór Ditrói, hungara aktoro, reĝisoro, teatrestro (n. 1851)
- 1957: Józef Hofmann, pola-usona inventisto, pedagogo, pianisto kaj komponisto (n. 1876)
- 1963: László Lajtha, hungara komponisto, instruisto, esploristo de popolkantoj (n. 1892)
- 1968: Malanjuk Eŭhen, ukraina poeto, kulturologo kaj literaturisto (n. 1897)
- 1973: István Szász, rumania hungara agronomo, politikisto (n. 1899)
- 1975: Herbert W. Duda, aŭstra orientalisto
- 1977: Rózsa Péter, hungara matematikistino, instruistino, profesoro, korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1905)
- 1978: Alajos Mécs, hungara verkisto, ĵurnalisto (n. 1893)
- 1980: Gábor Doros, hungara kuracisto pri haŭt- kaj veneraj malsanoj (n. 1892)
- 1990: Margit Rolla, hungara ĵurnalistino kaj literaturhistoriistino (n. 1908)
- 1992: Jânio Quadros, prezidento de Brazilo (n. 1917)
- 1994: Vuk Echtner, ĉeĥa junulara sekciestro de Esperanto-Asocio en Ĉeĥoslovaka Respubliko, redaktoro de brajla gazeto Aŭroro, tradukisto por Ĉeĥoslovaka antologio, bahaano travivinta 22 monatojn en malliberejo, honora membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (n. 1905)
- 1997: Chien-Shiung Wu, ĉina-usona fizikistino, spertulino pri radioaktiveco laboranta pri la Projekto Manhattan (n. 1912)
- 2006: Gábor Dezső, rumania hungara matematikisto (n. 1847)
- 2010: Ino Kolbe, germana denaska Esperanto-parolantino (n. 1914)
- 2010: Abdulĥakim Ismailov, Heroo de Sovetunio, partopreninto de la Dua mondmilito (n. 1916)
- 2011: Justinas Marcinkevičius, litova verkisto kaj poeto (n. 1930)
- 2014: Károly Bereczki, rumania-hungara ĵurnalisto (n. 1948)
- 2016: Boutros Boutros-Ghali, egipta diplomato, Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj (n. 1922)
- 2017: Dick Bruna, nederlanda verkisto, grafikisto kaj ilustristo (n. 1927)
- 2020: Jerzy Gruza, pola filmreĝisoro, scenaristo kaj aktoro (n. 1932)
- 2021: Joan Margarit, kataluna poeto (n. 1938)
- 2024: Aleksej Navalnij, rusa opoziciulo (n. 1976)
La 16-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):