From Wikipedia, the free encyclopedia
Ivan DEMJANJUK aŭ John Demjanjuk (ukraine Іван Миколайович Демянюк; ruse Иван Михайлович Демьянюк; naskiĝis la 3-an de aprilo 1920 en Dubovi Maĉarinsji ĉe Koziatin en Ukrainujo, mortis la 17-an de marto 2012 en Bad Feilnbach apud Rosenheim), kromnomita Ivan la Terura (ruse: Иван Грозный), estis membro de Ukraina Helpa Polico kaj gardisto de koncentrejoj dum la dua mondmilito.
Ivan Demjanjuk | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de aprilo 1920 en Berdiĉiv |
Morto | 17-an de marto 2012 (91-jaraĝa) en Bad Feilnbach |
Mortokialo | Malsano |
Ŝtataneco | sennacieco (2004–) Usono (1958–2004) Sovetunio |
Infanoj | 3 |
Okupo | |
Okupo | torturer (en) concentration camp guard (en) militisto maŝinisto |
La 30-an de novembro 2009 en Munkeno (Germanujo) komenciĝis la juĝafero kontraŭ Ivan Demjanjuk. Oni akuzis lin pri militkrimoj dum la Dua mondmilito, kiam Demjanjuk, laŭ aserto de la akuzistoj, servis kiel gardisto en la naziaj koncentrejoj Sobibor, Treblinka, Flossenbürg (proksime al Weiden) k.a., kie priservis gaspereigejojn kaj havis la kromnomon Ivan la Terura pro sia krueleco.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.