KARTA-Centro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
KARTA-Centro (pole Ośrodek KARTA) estas pola fondaĵo (Fondaĵo de la KARTA-Centro), sendependa ne-registara organizaĵo kun statuso de la organizaĵo de publika bono, celanta al dokumentado kaj popularigado de la plej nova historio de Pollando kaj Mez-Orienta Eŭropo. La fondaĵo estas daŭrigo de eldonata ekde 1982 - samizdate dum la milita stato en Pollando - la revuo "Karta" . De julio 2004 la fondaĵo posedas statuson de la organizaĵo de publika bono. La KARTA-Centro ankaŭ disvolvas eldonan agadon (interalie la kvaronjaran historian revuon "Karta"). La KARTA-Centro iniciatis kreon de la Domo de Renkontoj kun Historio komencante ĝian agadon de la 17-a de septembro 2005 pere de malfermo de la ekspozicio „Oblicza totalitaryzmu” (Vizaĝoj te totalismo) – montranta spertadon de komunismo kaj naziismo – laŭ perspektivo de Pollando kaj ties najbaroj.
KARTA-Centro | |||||
---|---|---|---|---|---|
ne-registara organizaĵo eldonejo community archive (en) arkivo | |||||
Komenco | 1982 vd | ||||
Geografia situo | 52° 12′ 22″ N, 21° 0′ 57″ O (mapo)52.20611111111121.015722222222 | ||||
Lando(j) | Pollando vd | ||||
Sidejo | Ludwika Narbutta Street | ||||
Situo | Varsovio | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Arkivo de KARTA-Centro
Kolektoj de la arkivo:
Jarkvarona revuo „Karta”
Jarkvarona revuo „Karta” estas daŭrigo de fondita en 1982 dum la milita stato en Pollando en cirkonstancoj de konspiro, subtera revuo „Karta”, eldonata de la Fondaĵo KARTA-Centro. De 1991 (momento de validigo) aperis 68 numeroj.
Indekso de Persekutitoj
Indekso de Persekutitoj estas esplora programo de la KARTA-Centro (realigata de 1988), kadre de kiu oni laŭpersone dokumentas sortojn de ĉiuj polaj civitanoj persekutataj en Sovetunio en la jaroj 1939–1959. De 2002 la programo estas realigata sub patroneco de la Instituto pri Nacia Memoro kun apogoj de Ministerio pri Scienco kaj Informado kaj Fondaĵo favore al Pola Scienco. La datumbazo nombras pli ol 754 mil de vivpriskriboj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.