From Wikipedia, the free encyclopedia
Forum Stadtpark (ankaŭ: Grazer Gruppe aŭ Grazer Forum) estis en 1958 fondita, avangarda unuiĝo da verkistoj kaj artistoj en Graz.
Forum Stadtpark | ||
---|---|---|
La Forum Stadtpark en la stiria ĉefurbo Graz. | ||
arkitektura strukturo arts association (en) | ||
Geografia situo | 47° 4′ 29″ N, 15° 26′ 37″ O (mapo)47.074715.4435 | |
Lando(j) | Aŭstrio vd | |
Situo | Graz | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La membroj planis fari modernan kulturcentron en prunteprenita urboparka (Stadtpark signifas urboparkon) kafejo. Ĉefa intereso estas la intima ligo inter eksperimenta arto kaj socipolitika engaĝiĝo. Oni intencis konatigi estetikajn novojn al pli larĝa publiko.
Unue la anaro devis kontraŭbatali kulturpolitikan rezistadon, sed baldaŭ ĝi iĝas la plej grava aŭstra literaturcentro. Ekde 1960 ĝi ofertis buntan aranĝprogramon kun voĉlegadoj, artekspozicioj, teatro, filmprojekcioj kaj muzikspektakloj. Krome oni strebis efektivigi kontaktojn al eksterlandaj aŭtoroj (ekz. de FRG, GDR, Pollando aŭ Ĉeĥoslovakio).
La propra literaturfakgazeto (unua apero en la 1960-a jaro) nomiĝas Manuskripte, eldonita komence fare de Alfred Kolleritsch kaj Sissi Tax. Al la plej konataj membroj nombriĝas la sekvantaj verkistoj: Wolfgang Bauer, Thomas Bernhard, Barbara Frischmuth, Peter Handke, Ernst Jandl, Friederike Mayröcker kaj Peter Rosei.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.