La 14-a de julio estas la 195-a tago de la jaro (la 196-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 170 tagoj restas.
Je la 14-a de julio okazis, interalie:
- 939: Stefano la 8-a iĝis papo
- 982: Venko de saracenoj super armeo de Sankta Romia Imperiestro Oto la 2-a en batalo de Krotono
- 1223: Ludoviko la 8-a iĝis reĝo de Francio
- 1420 Venko de husanoj sub gvido de Jan Žižka en batalo de Vitkov-Monto super sieĝanta Pragon armeo de germana reĝo Sigismondo la 1-a
- 1422: Pola reĝo Ladislao la 2-a Jogajlo kaj grandduko de Litovio Vytautas deklaris militon al la Ordeno de germanaj kavaliroj
- 1455: Pollando: dum la Dektrijara Milito armeo de kruckavaliroj konkeris Knipawa
- 1471: Venko de Grandprinclando Moskvo super Novgoroda Respubliko en batalo de la rivero Ŝelon
- 1520: Dum la milito inter Krono de la Regno de Pollando kaj Ordeno de germanaj kavaliroj en Braniewo tiu ĉi surprize atakis skanson de sieĝanta pola armeo, kiu perdis 120 dungitojn
- 1535: Karlo la 5-a konkeris Tunizon
- 1555: Papo Paŭlo la 4-a eldonis buleon, en kiu li difinis kondiĉojn por krei en Romo judan geton
- 1570: Papo Pio la 5-a en sia buleo establis trentan meson en la katolika liturgio
- 1683: Dum la 5-a aŭstra-turka milito la turka armeo komencis sieĝon de Vieno - kun helpo alvenis pola reĝo Johano la 3-a Sobieski, kiu venkis la Otomanan Imperion
- 1700: Traktato de Konstantinopolo inter Rusa carlando kaj Turkio atribuis la Azovan Maron al Rusio
- 1708: Granda Nordia Milito: venko de sveda armeo de Karolo la 12-a super la rusa en batalo de Holovĉin (Mahilova regiono)
- 1755: Sur Korsiko, dum ribelo kontraŭ Ĝenovo, Pasquale Paoli estis proklamita generalo de la korsika nacio
- 1789: Kanado: Alexander Mackenzie finis esploradon de la rivero Makenzio (esperante trovi Nordokcidentan Pasejon)
- Franca revolucio de 1789
- 1791: Tumultoj de Birmingham komenciĝis - Joseph Priestley kaj religiaj disidentoj estis forpelitaj de Birmingham
- 1795: Marseljezo iĝis nacia himno de Francio
- 1808: 30-jara Marie Paradis ekstaris kiel unua virino sur la pinto de la Blanka Monto
- 1831: Novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: venko de poloj en la dua batalo de Mińsk Mazowiecki
- 1832: En Usono oni malimpostis opio-komercon
- 1845: Granda incendio de Nov-Jorko
- 1861: Nesukcesinta atenco kontraŭ la reĝo de Prusio Vilhelmo la 1-a en Baden-Baden
- 1865: Okcidentaj Alpoj: Edward Whymper kun sespersona skipo kiel la unuaj grimpis Materhornon
- 1867: Graflando Surrey: Alfred Nobel montris unuafoje en Redhill la agadon de dinamito, eltrovitan unu jaron pli frue
- 1880: En Francio, unuafoje estas respublika nacia festo, laŭ dekreto de la 6a de julio samjare, kiel memorigo de la preno de la Bastilo okazinta en 1789 kaj de la Federacia Festo en 1790
- 1881: Eksterleĝulo Billy the Kid estis mortpafita en Nov-Meksiko
- 1887: Esperantujo: en Varsovio aperis Unua Libro, la lernolibro por lerni Esperanton, kies aŭtoro estis Ludoviko Zamenhof (laŭ tiama Julia kalendaro) - sekvajare estis eldonita Dua Libro
- 1889: Post malfondita Unua Internacio, kie estis ekskluditaj adeptoj de anarki-sindikatismo, en Parizo fondiĝis la Dua Internacio
- 1889: En Otomana imperio kreiĝis kontraŭleĝa partio Junaj Turkoj - respondeca pri la armena genocido kaj la asiria genocido
- 1893: Elektra tramtransporto en Vroclavo ekfunkciis
- 1894: En la pola urbo Lvovo okazis, unua en la historio de pola futbalo, matĉo kun la teamo de Krakovo, la samnoma "Sokół" (Falko)
- 1897: Dimanĉo en la Rusia imperio iĝis oficiale ripoztago
- 1900: Boksista ribelo: internacia intervena korpuso albordiĝis kaj transprenis Tjanĝinon
- 1902: Sonorilturo Kampanilo de Sankta Marko - simbolo de Venecio - falis
- 1905: Usonaj indianoj de Oklahoma proklamis indianan subŝtaton Sequoia, sed la Usona Kongreso ĝin ne agnoskis
- 1909: Theobald von Bethmann-Hollweg iĝis kanceliero de Germanio kaj ĉefministro de Prusio
- 1914: Robert Goddard ricevis la unuan patenton pri raketa jetmotoro por likva brulaĵo. Lia raketo estis 12,5 m alta
- Unua Mondmilito
- 1920: Soveta-Pola Milito: polaj taĉmentoj post bataloj kontraŭ litovoj kaj bolŝevikoj retiriĝis de Vilno — la Ruĝa Armeo okupis la urbon
- 1927: Unua komerca flugo al Havajo
- 1929: Dua Pola Respubliko: en Varsovio komenciĝis 1-a Kunsido de Poloj el Eksterlando
- 1933: Totalismo: en Germanio oni eksterleĝigis ĉiujn politikajn partiojn krom la Nacisocialisma Germana Laborista Partio (NSDAP)
- 1938: Benito Mussolini publikigis kontraŭjudisman Manifesto della razza
- 1939: Magadan ĉe Oĥotska Maro iĝis urbo
- Dua Mondmilito
- 1948: Unua araba-israela milito: propaganda atako de 3 israelaj bombaviadiloj kontraŭ palaco de reĝo de Egiptio Faruk en Kairo
- 1949: Sovetunio teste eksplodigis sian unuan atombombon
- 1950: Ĝenerala amnestio estis anoncita en Turkio
- 1950: Elsendo-stacio Voĉo de Usono komencis disaŭdigi en la pola lingvo
- 1958: Regno Irako: lasta reĝo de Irako Faisal la 2-a el Haŝemida dinastio estis murdita kun la tuta familio dum armea puĉo, gvidata de generalo Abd al-Karim Kasim
- 1958: Papo Pio la 12-a en sia encikliko Meminisse iuvat (Oni devas memorigi) kondamnis politikon de komunistaj registaroj rilate al la Katolika Eklezio, kontraŭbatalo de religio kaj propagando de ateismo
- 1959: Surakvigo de USS Long Beach - unua surakva atomŝipo
- 1960: En incendio en Gvatemalurbo pereis 225 personoj
- 1961: En Finnlando ekfunkciis registaro de Martti Miettunen
- 1961 Pola Sejmo voĉdonis leĝon "pri registrado kaj kontrolo de la ekmovo de loĝantaro"
- 1968: Praga Printempo: en Varsovio komenciĝis dutaga kunsido de la gvidantoj de komunistaj partioj de Sovetunio, Pola Popola Respubliko, Bulgario, Germana Demokratia Respubliko kaj Hungario pri la politika situacio en Ĉeĥoslovakio kaj armea interveno en tiun ĉi landon
- 1969: Kontraŭkulturo: premiero de la usona filmo Easy Rider de Dennis Hopper
- 1969: Futbala milito: trupoj de Salvadoro transiris landlimon kun Honduro
- 1970: Debuta muzikalbumo kun progresiva roko de la brita rokmuzika grupo Supertramp aperis sub la sama titolo - rimarkita nur fine de 1977
- 1976: Oni finis konstrui fervojon inter Tanzanio kaj Zambio
- 1984: Pola Popola Respubliko: aŭtoritatoj oficiale akuzis pastron Jerzy Popiełuszko, la kapelanon de varsovia Solidareco
- 1987: Oni abolis ekzistantan de 1949 militjuron en Tajvano
- 1992: Armistico dum la milito en Suda Osetio
- 1995: Germanio: son-kompaktiga algoritmo MP3 ricevis dosieron
- 1997: En bomba atenco en Algero 21 personoj pereis
- 1999: 17 jarojn post fino de la Falklanda Milito inter Argentino kaj Britio oni rekomencis flugadon inter Argentino kaj Insuloj Falklandoj
- 2000: Georgij Gongadze oficiale apelaciis al Ĝenerala Akuzisto de Ukrainio per letero postulanta faktojn pri lia gvatado
- 2000: Potenca suna ekflamo kaŭzis geomagnetan ŝtormon sur la Tero
- 2002: Nesukcesinta atenco kontraŭ prezidento Jacques Chirac en Parizo
- 2003: Hungarlingva Vikipedio aperigis unuan artikolon pri Omega
- 2004: Ahmad Nazif iĝis ĉefministro de Egiptio
- 2006: Pollando: prezidento Lech Kaczyński ĵurigis novan konservativan registaron kun ĉefministro Jarosław Kaczyński
- 2009: Jerzy Buzek kiel unua civitano de Mez-Orienta Eŭropo iĝis prezidanto de la Eŭropa Parlamento
- 2009: En irana Zahedano oni pendumis 13 membrojn de ribela grupiĝo
- 2011: Sud-Sudano aliĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- Tromboj super Pollando
- 2013: En Barato oni fermis lastan telekson en la mondo
- 2015: Rusia strategia bombaviadilo Tupolev Tu-95 falis sur neloĝata teritorio en Ĥabarovska regiono (Rusio) — 2 el 7 skipanoj pereis
- 2015: Usona kosmosondilo New Horizons preterflugis plej proksime de Plutono komenciĝante ĝin foti
- 2016: Promenejo de la Angloj: en Nico dum la nacia tago de Francio okazis terorisma atako - 86 personoj pereis kaj 458 vundiĝis
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 141-a tago de rusa agreso: En rusia raketa atako al la centro de Vinico pereis ne malpli ol 23 personoj, kune kun 3 infanoj, kaj 90 estis vunditaj, oni serĉas 42 personojn — dum forigado de ruinaĵoj de 55 konstruaĵoj laboras 152 personoj; en okupata Mariupolo ukrainaj partizanoj ekflamigis fabrikon "Satelita" por malebligi al rusoj forveturigon de maŝinoj; ukraina armeo liberigis en Ĥersona provinco 44 urbojn kaj vilaĝojn
- Dum la konferenco en Hago pri puno de respondeculoj pri militkrimoj ekde la invado, prezidento de Ukrainio Volodimir Zelenskij i.a. diris: Nuntempe decidiĝas sorto de la homaro kaj informis ke oni jam registris 34 039 krimojn faritajn de Rusia armeo; usona Instituto pri Milit-Studoj: Kremlo kreas "volontulajn batalionojn"; Rusio vastigas difinon de "eksterlanda agento"
- 2023: Pasinttage Zaporiĵa provinco estis 63 fojojn pripafita de rusoj; nokte super Ukrainio oni paffaligis 16 el 17 sturmajn senpilotajn aviadilojn kaj 7 aliajn senditajn de Rusio; en liberigitaj terenoj de Mikolajiva provinco oni tovis kadavrojn de 2 personoj pafmortigitaj de rusoj, en la aĝo de 20 kaj 34 jaroj; ĉefo de ukraina armea spionagentejo ekskludas invadon de Belorusio; ĉiutage ĉ. 150 personoj, ĉefe viroj, estas ĉe landlimoj revenigataj de ukraina Landlim-Gardistaro — de la invadkomenco 13 mil provis trapasi "verdan landlimon"; ukraina armea portalo: rusoj uzas bombojn nevideblajn por niaj defendsistemojn; rusoj redonis korpojn de 62 ukrainaj soldatoj (4 mortis en mallibero); Rusio sendas al batalo soldatojn post preno de drogoj (batalas kun vundo);
- Mondreago: usona Instituto pri Milit-Studoj: rusa generalo Ivan Popov kritikis komandantaron de Rusio kaj estis forigita de sia posteno; Rusio fermas polan konsulan agentejon en Smolensk, kiu prizorgis polajn memorlokojn en Katin kaj Smolensk (ĝis fino de aŭgusto); Rusio altigas aĝon de armeaj mobilizitoj je 5 jaroj; solduloj de Grupo Wagner instruas teritorian defendantaron en Belorusio; Ukrainio ricevis de Danio senpilotajn aviadilojn por trovado de minoj; "Vjasna": en Belorusio pola civitano surbaze de du politikaj artikoloj estis akuzita pri malhonorigo de Aljaksandr Lukaŝenka kaj kondamnita al 3 jaroj de punkolonio
- 1448: Filipo, princo-elektisto de Palatinato (m. 1508)
- 1454: Poliziano, itala humanisto, poeto, latinisto, helenisto, profesoro pri retoriko en la Universitato de Florenco (m. 1494)
- 1602: Jules Mazarin, itala kardinalo, ĉefministro de Francio (m. 1661)
- 1622: Zsigmond Rákóczi, hungara soldato (m. 1652)
- 1658: Camillo Rusconi, itala skulptisto (m. 1728)
- 1714: Elek Cserei, hungara reĝa juĝisto (m. 1769)
- 1717: Ventura Rodríguez, hispana arkitekto (m. 1785)
- 1776: Pierre Daumesnil, franca generalo de la Unua Imperio (m. 1832)
- 1800: Jean-Baptiste Dumas, franca kemiisto okupiĝanta pri atomomaso, kiu pruvis, ke renoj forigas ureon de la sango (m. 1884)
- 1816: Arthur de Gobineau, franca verkisto kaj filozofo, aŭtoro de la doktrino pri rasismo (m. 1882)
- 1826: Pál Vasvári, hungara historiisto, partopreninto de la hungara revolucio de 1848 (m. 1849)
- 1858: Emmeline Pankhurst, angla balotrajtistino, fondintino de sufrageta Socia kaj Politika Unio de Virinoj (m. 1928)
- 1862: Gustav Klimt, aŭstra pentristo, gvidanto de la unuiĝo Viena secesio (m. 1918)
- 1868: Gertrude Bell, angla vojaĝistino, arkeologo kaj politika konsilantino (m. 1926)
- 1874: André-Louis Debierne, franca fizikisto kaj kemiisto, malkovrinto de aktinio (m. 1949)
- 1879: Edgar Pröbster, germana juristo, orientalisto kaj spiono (m. 1942)
- 1885: Sisavang Vong, reĝo de Reĝlando Luangprabango kaj de Laoso (m. 1959)
- 1888: Bohumil Mathesius, ĉeĥa poeto kaj tradukisto (m. 1952)
- 1889: Ante Pavelić, kroata faŝista politikisto respondeca pri genocido de serboj, judoj kaj ciganoj (m. 1959)
- 1890: Ossip Zadkine, franca skulptisto (m. 1967)
- 1891: Ismael Gomes Braga, brazila librotenisto, spiritisto kaj Esperanto-vortaristo, vic-prezidanto de Amerika Esperanto-Akademio, kreinto de Esperanta departemento en Brazila Spiritisma Federacio, tradukisto de La Evangelio laŭ spiritismo de Allan Kardec, gvidanto de la unua esperantista kunsido en la sidejo de Pernambuka Spiritisma Federacio (m. 1969)
- 1891: Aleksandr Melentjeviĉ Volkov, sovetia porinfana verkisto, aŭtoro de fabelo La magiisto de la smerald-urbo kaj pluraj aliaj (m. 1977)
- 1896: Buenaventura Durruti, hispana sindikatisto kaj anarkiisto (m. 1936)
- 1900: Aibara Susumu, japana oficisto de la Ligo de Nacioj, konsilanto de Japana Esperanto-Junularo, verkanta pri Hungario (m. 1931)
- 1903: Irving Stone, usona verkisto, aŭtoro de beletrigitaj biografioj (m. 1989)
- 1904: Isaac Bashevis Singer, pola-usona Nobelpremiita verkisto en la jida lingvo, ĵurnalisto kaj vegetarano, lerninta esperanton en Biłgoraj (m. 1991)
- 1912: Woody Guthrie, usona muzikisto, kantisto kaj kantoverkisto (m. 1967)
- 1912: Magda László, hungara operkantistino (soprano) (m. 2002)
- 1913: Gerald Ford, prezidento de Usono 1974-1977 (m. 2006)
- 1918: Ingmar Bergman, sveda reĝisoro kaj scenaristo de filmoj kaj teatraĵoj (m. 2007)
- 1919: Lino Ventura, itala-franca aktoro (m. 1987)
- 1919: Marinko Ĝivoje, kroata ĵurnalisto, redaktoro, bibliotekisto, vortaristo, membro de Jugoslavia Esperanto-Federacio, aŭtoro de Esperantonimoj, redaktanto de "Sennacieca Revuo" kaj "Scienca Revuo", gvidanto de gazetaraj servoj de Universalaj Kongresoj de Esperanto, transdoninta sian Esperanto-Bibliotekon al la Universitato de Zagrebo (m. 1982)
- 1923: Krzysztof Maurin, pola matematikisto, matematika fizikisto, teologo, antropozofo, spertulo pri grupa prezento kaj Hilberta spaco, lekciisto de papaj seminarioj por sciencistoj en Castel Gandolfo (m. 2017)
- 1927: János Szász, rumania hungara poeto, verkisto, eseisto (m. 2006)
- 1927: Samu Vasas, rumania hungara instruisto, lokhistoriisto, etnografo (m. 1997)
- 1928: Lucyna Winnicka, pola aktorino kaj ĵurnalistino (m. 2013)
- 1930: Yvonne Rimanóczy, hungara aktorino kaj kostumistino
- 1934: Sándor Zolcsák, rumania hungara pentristo kaj industriartisto (m. 2016)
- 1935: Ei-ichi Negishi, japana Nobelpremiita kemiisto (m. 2021)
- 1937: Mori Yoshiro, ĉefministro de Japanio
- 1938: Gábor Gálfalvi, rumania hungara bazlerneja instruisto, lokhistoriisto, etnografo, vortaristo
- 1938: Moŝe Safdie, kanada-israela arkitekto, urbokonstruisto, konata de Marina Bay Sands en Singapuro
- 1939: Karel Gott, ĉeĥa kantisto kaj tenorulo, konata de la titolkanto por populara fabelo La abelo Maja, rekordo de la atestiloj pri diska vendo, apud Prago en vilao de Jevany troviĝas muzeo dediĉita al la ŝlagrokantisto (m. 2019)
- 1940: Ferenc Málnási, rumania hungara pedagogo, lernolibroverkisto
- 1942: Javier Solana, hispana politikisto, ĝenerala sekretario de NATO, Alta Reprezentanto por la komuna ekstera kaj sekureca politiko de la Eŭropa Unio
- 1945: László Zagyva, rumania hungara/hungara skulptisto, juvelisto
- 1946: Péter Bán, rumania hungara tradukisto (m. 2006)
- 1956: Zoltán Kedei V., hungara pentristo, reklamgrafikisto
- 1956: Franz Lackner, aŭstra teologo kaj ĉefepiskopo
- 1963: Csilla Könczei, rumania hungara etnografino kaj etnologino
- 1963: Anikó Mitruly, rumania hungara biologino
- 1967: László Bagossy, hungara reĝisoro, altlerneja instruisto, diplomito de la Universitato de Pécs
- 1971: Howard Webb, angla policisto kaj futbala matĉestro
- 1973: Szidónia-Kata Mirk, rumania hungara redaktorino, etnografino
- 1974: Artur Balder, germana verkisto
- 1977: Viktoria, kronprincino de Svedio
- 1987: Malika Ménard, Miss Francio
- 664: Deusdedit, anglosaksa ĉefepiskopo de Canterbury
- 664: Eorcenberht, anglosaksa reĝo de Kent
- 1223: Filipo la 2-a, reĝo de Francio (n. 1165)
- 1298: Jakobo de Voraĝino, itala hagiografo kaj predikisto (n. ĉirkaŭ 1228)
- 1484: Federiko la 1-a Gonzaga, itala kondotiero, markizo de Mantovo (n. 1441)
- 1584: Balthasar Gérard, franca atencinto, ekzekutita (n. ĉirkaŭ 1557)
- 1766: František Maxmilián Kaňka, ĉeĥa arkitekto (n. 1674)
- 1791: Joseph Gärtner, germana kuracisto kaj botanikisto (n. 1732)
- 1803: Esteban Salas, kuba komponisto (n. 1725)
- 1812: Christian Gottlob Heyne, germana filologo, tradukisto, historiisto kaj arĥeologo, eldonisto de la tekstoj de Pindaro kaj Vergilio (n. 1729)
- 1816: Francisco de Miranda, venezuela revoluciulo, antaŭulo por sendependigo de Latinameriko (n. 1750)
- 1817: Madame de Staël, franca verkistino (n. 1766)
- 1827: Augustin Fresnel, franca inĝeniero kaj fizikisto malkovrinta kaj klariginta polarizadon, konata de la Fresnel-lenso (n. 1788)
- 1838: Clemens August Carl Klenze, germana juristo kaj historiisto (n. 1795)
- 1846: Samuel Friedrich Sauter, germana instruisto, popolpoeto kaj verkisto (n. 1766)
- 1850: August Neander, germana teologo (n. 1789)
- 1860: Julius Augustus Schneither, nederlanda juristo kaj filologo (n. 1803)
- 1861: Václav Šolc, ĉeĥa poeto (n. 1838)
- 1874: Franz Stelzhamer, aŭstra verkisto kaj poeto konata de kontraŭjudismaj ŝvelparoloj (n. 1802)
- 1875: Guillaume-Henri Dufour, generalo de Svisa Armeo, inĝeniero, kartografo, kunfondinto de Ruĝa Kruco (n. 1787)
- 1878: Maurice Joly, franca juristo kaj satiristo, konata de la verko Interparoloj en infero inter Makiavelo kaj Montesquieu kontraŭ politikaj ambicioj de Napoleono la 3-a, kiun oni utiligis por Protokoloj de cionaj saĝuloj (n. 1828)
- 1881: Billy the Kid, usona eksterleĝulo de la Sovaĝa okcidento (n. 1859)
- 1895: Karl Heinrich Ulrichs, germana juristo, ĵurnalisto, eldonisto, seksologo (n. 1825)
- 1898: Alberta von Maytner, aŭstra verkistino (n. 1836)
- 1904: Anton Ĉeĥov, rusa verkisto, studenta amiko de Ludoviko Zamenhof (n. 1860)
- 1904: Paulus Kruger, sud-afrika politikisto, gvidanto de buroj (n. 1825)
- 1913: René Ladevèze, franca esperantisto kompilinta Demandaron, sekretario de Vegetara Ligo Esperantista (n. 1885)
- 1922: Kamo, armena bolŝeviko partopreninta la rusian revolucion de 1905, kunlaboranto de Lenin kaj Stalin (n. 1882)
- 1928: G. Henrik Backmann, sveda kurac-gimnastikisto, esperantisto dum Ido-skismo, vortaristo kaj tradukinto de la rakonto La Konscienco Riproĉas (n. 1867)
- 1939: Alfons Mucha, ĉeĥa pentristo kaj desegnisto (n. 1860)
- 1946: Jorge Ubico Castañeda, militisto kaj politikisto de Gvatemalo (n. 1878)
- 1948: Jacob Niessner, rumana-germana SS-funkciulo, gardisto de koncentrejoj, nazia militkrimulo, ekzekutita (n. 1908)
- 1954: Jacinto Benavente, hispana Nobelpremiita verkisto (n. 1866)
- 1959: Grock, svisa muzikanta klaŭno (n. 1880)
- 1968: Konstantin Paustovskij, rusia, sovetia verkisto i.a. de porinfana literaturo kaj porjunula literaturo, kvarfoje nomumita por la Nobel-premio pri literaturo (n. 1892)
- 1970: László Juhász, hungara klasika filologo, profesoro, sinmortiginto (n. 1905)
- 1972: Olavi Virta, finna tango-kantisto (n. 1915)
- 1981: Gyula Kormos, rumania hungara verkisto, tradukisto (n. 1917)
- 1989: Vilmos Rohonyi, rumania hungara inĝeniero pri mekaniko (n. 1906)
- 1993: Léo Ferré, franca anarkiisma poeto kaj kantisto (n. 1916)
- 1994: Jan Leśny, pola slavisto, historiisto-mezepokisto (n. 1947)
- 1995: Endre Hegyi, hungara poeto, lingvisto, tradukisto (n. 1916)
- 1995: Olesj Honĉar, ukraina verkisto, literatura kritikisto, akademiano (n. 1918)
- 1999: Władysław Hasior, pola pentristo, skulptisto kaj scenografo (n. 1928)
- 2003: Compay Segundo, kuba muzikisto kaj kantisto, fondinto de la muzika duopo Dúo Los Compadres (n. 1907)
- 2003: Éva Janikovszky, hungara verkistino (m. 1926)
- 2003: Roberto Bolaño, ĉilia verkisto kaj poeto (n. 1953)
- 2006: Julius Balbin, pola-usona poeto, poligloto kaj tradukisto (i.a. el Esperanto), malliberulo de kvar germanaj koncentrejoj verkanta pri holokaŭsto (tradukinto de la poezio de Adam Szyper kaj Jevgenij Jevtuŝenko), laŭreato de la unua premio de literatura konkurso de UEA, enestanta en Esperanta antologio (n. 1917)
- 2013: Adán Hrynkiewicz, ĉeĥdevena argentina lingvo-instruisto el Bonaero kaj aŭtodidakta esperantisto, membro de Argentina Esperanto-Ligo, Esperanto-verkisto kaj poeto, Nova Talento en la Belartaj Konkursoj de UEA, enestanta en Esperanta antologio (n. 1931)
- 2016: Péter Esterházy, hungara verkisto kaj eseisto (n. 1950)
- 2017: Marjam Mirzaĥani, irana matematikisto laboranta en Usono, unua virino honorita per Medalo Fields (n. 1977)
- 2022: Ivana Trump, usona entreprenistino, verkistino kaj manekeno ĉeĥdevena, estinta edzino de Donald Trump (n. 1949)
La 14-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):