Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
«La magiisto de la Smerald-urbo» estas porinfana libro de la rusa verkisto Aleksandr Melentjeviĉ Volkov. La rakonto unuan fojon aperis 1939 en Sovetunio kaj laŭas la usonan porinfanan libron «La mirinda sorĉisto de Oz» («The Wonderful Wizard of Oz»).
Волшебник Изумрудного города | |||||
---|---|---|---|---|---|
literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Aleksandr Melentjeviĉ Volkov | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | rusa lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1939 | ||||
Eldonejo | Detskaya Literatura | ||||
Ĝenro | fabelo • fikcio por infanoj • aventura fikcio • fantasto | ||||
| |||||
Por noveldono, 1959, Leonid Vladimirski kreis novajn ilustraĵojn. Ekde tiam la libro eldoniĝis ankaŭ en preskaŭ ĉiuj landoj de la siatempa socialisma ŝtataro, kaj en aliaj landoj.
En la fabelo ĉefe agas Elli — juna knabino el usona ŝtato Kansaso. Aliaj roluloj estas ŝia hundeto Totoŝka, la Birdotimigulo, kiu sopiras atingi prudentecon, la Fera Arbohakisto, al kiu mankas la koro, kaj la Timema Leono, kiu deziras atingi kuraĝon. Ili havas multajn kontraŭulojn, ekzemple la hommanĝulo kaj la fia sorĉistino Bastinda (kiu regas ankaŭ pri la Flugantaj Simioj). La magiisto de la smerald-urbo mem kaj Stella — bona magiistino — estas pliaj ĉefaj personoj.
Temas pri la travivaĵoj de la knabino Elli, kiu per ŝtormo forkondukiĝis en la «Magian Landon» kaj tie devas elteni multajn aventurojn por reveni hejmen. La «Magia Lando» — laŭŝajne paradizo kun eterna somero kaj ĉarme drolaj loĝantoj ― havas siajn partojn malhelajn kaj draste danĝerajn; malicaj magiistoj, hommanĝuloj, sabrodenthavaj tigroj kaj aliaj embuskas.
Dum la aventuroj Elli konatiĝas kun mirigaj popoloj, Flava, Rozkolora, Blua, Violkolora, Verda (Smerald-) Landoj, sekretoplenaj palacoj; kaj ŝi trovas tri fidindajn amikojn: la per pajlo plenŝtopitan Birdotimigulon, la Feran Arbohakiston kaj la Timeman Leonon. Ĉiu el tiu aro havas sian specialan problemon, sed komune ili ĉiujn atakojn privenkas.
La verko de Volkov konvinkas per iomete malnova lingvostilo kaj lerto pri aventuro, bonhumuro kaj ĉarmo. La kongeniaj ilustraĵoj de Leonid Vladimirski kompletigas la tekston kaj komune kreiĝas speciala formo de poezio.
La diferencoj inter «La magiisto de la Smerald-urbo» kaj «La mirinda sorĉisto de Oz» de L. Frank Baum estas pli ampleksaj ol oni tuj supozus. Volkov vere novverkis la rakonton.
Maleblas mencii ĉiujn diferencojn, necesus multaj paĝoj kaj eĉ tiam la listo ne estus kompleta.
Krome estas abundo da multaj diferencoj; kelkfoje pli longaj dialogoj, aldonaj priskriboj kaj tiel plu. Kelkfoje eĉ nur la sinsekvo de la dialogaroj ŝanĝiĝis, sen menciindaj enhavaj diferencoj.
Ĝis nun ne aperis papera Esperantlingva versio, kvankam ekde 1991 ekzistas traduko de Oleg Ciganov kaj Boris Kondratjev (Sankt-Peterburgo).
En ambaŭ tiamaj partoj de Germanio (orienta kaj okcidenta Germanio, GDR kaj FRG) la libro eldoniĝis meze de la 1960aj jaroj. En Orienta Germanio la reeldonoj dum 40 jaroj restis preskaŭ senŝanĝe, nur la aspekton oni modifis. Ekde la 11-a eldono (2005) la libro aperis kun aliaj teksto kaj aspekto.
Post kunligo de ambaŭ partoj estiĝis germanlingvaj aŭddramoj kaj sonlibroj, kunagis altrangaj aktoroj.
Post sia versio de «La magiisto de Oz», Volkov ne haltis; li daŭrigis rakonti kaj tute novverkis kvin pliajn volumojn pri Elli, la amikoj kaj la «Magia Lando». Iomete li ja uzis ankaŭ la daŭrigojn de «La magiisto de Oz», sed ne rekte laŭis. Unu el la plej gravaj diferencoj: Ekster la «Magia Lando» la Volkovaj personoj pluaĝiĝas kaj havas memstaran vivon, en la rakontoj de Baum la okazoj ekster la lando Oz estas nur flanka afero.
Kion li transprenis Volkov per abunda fantazio prilaboris; li la verkojn de Baum ege superas. Por doni ekzemplon: Per Urfin Juice kreis Volkov kontraŭulon kiu estas egalranga kun la amikaro de Elli, egalranga per la kompreniga multfacedeco.
Post la morto de Volkov diversaj aŭtoroj provis krei pliajn daŭrigojn, de tre diversaj kvalitoj. Unu el la plej produktemaj verkistoj estas Nikolaj Baĉnov. Per liaj aventuraj rakontoj li iel sukcesas konvinki. Ankaŭ li uzis novajn Oz-aĵojn. La ilustraĵoj nun estas de Hans-Eberhard Ernst.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.