From Wikipedia, the free encyclopedia
La Zagreba Universitato - kroate Sveučilište u Zagrebu, latine Universitas Studiorum Zagrabiensis - estas la universitato de la urbo Zagrebo kaj la plej granda universitata institucio en Kroatio. La altlernejo, fondita la 23-an de septembro 1669, estas la plej malnova, kontinue funkciinta universitato de tuta sudorienta Eŭropo. Gravan rolon en la historio universitata ludis ankaŭ la episkopa moŝto Josip Juraj Strossmayer.
Ekde la ekesto de Esperanto, multaj universitataj studentoj kaj kunlaborantoj engaĝiĝis por la internacia lingvo. Plejparto el la membroj de la Studenta Esperanto-Klubo de Zagrebo estis aŭ estas anoj de la universitato, kaj pluraj tre konataj movadanoj, interalie ekzemple Tibor Sekelj, Ivo Rotkvić, Ivo Lapenna, Kreŝimir Barkoviĉ, Spomenka Štimec aŭ Nikola Rašić.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.