Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
András Bognár [andrAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bognár András estis hungara geografo, gimnazia kaj altlerneja instruisto, ekologo, geomorfologo, ekstera membro de Hungara Scienca Akademio (1998), membro de Kroata Scienca kaj Arta Akademio (2012).
András Bognár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de marto 1937 en Veliki Zdenci |
Morto | 26-an de aprilo 2019 (82-jaraĝa) en Zagrebo |
Lingvoj | kroata • hungara |
Ŝtataneco | Jugoslavio Kroatio |
Okupo | |
Okupo | geografo geomorfologiisto |
András Bognár[1] naskiĝis la 9-an de marto 1937 en Veliki Zdenci (Jugoslavio/Kroatio), li mortis la 26-an de aprilo 2019 en Zagrebo (Kroatio).
András Bognár apartenis al la hungara minoritato en Jugoslavio/Kroatio. Li akiris diplomon en Zagreba universitato en 1964. Li instruis en gimnazio de Beli Manastir inter 1965-1968, poste li estis asistanto en la menciita universitato ĝis 1975. En la sama loko li atingis la instruajn rangojn docento en 1986, eksterordinara profesoro en 1992, poste li estis ordinara profesoro. Lia ĉeftemo estis surfacoj de Kroatio kaj leŭsoj. Li ricevis plurajn premiojn en diversaj landoj inter 1977-2008.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.