István Abonyi [iŝtvAn abonji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Abonyi István estis hungara inĝeniero pri arbaroj. Lia origina familia nomo estis Ruff ĝis 1943.
István Abonyi (arbarinĝeniero) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 13-an de aŭgusto 1913 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Bezdán |
Morto | la 14-an de marto 2005 en Hungario 2005 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Zagreba universitato |
Okupo | |
Okupo | inĝeniero |
István Abonyi[1] naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1913 en Bezdán (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Bezdan en Serbio), li mortis la 14-an de marto 2005 en Budapeŝto.
Biografio
István Abonyi maturiĝis en gimnazio en Subotica en 1931, poste li akiris arbarkulturanan diplomon en Zagreba universitato en 1936. Post la diplomo li laboris en pluraj arbaroj en Jugoslavio, sed ekde 1944 jam en Hungarlando. Inter 1951–1972 li havis ministeriajn postenojn. Li pensiuliĝis en 1973, tamen poste li laboris kelkajn jarojn en instituto. Li edziĝis en 1939, lia edzino naskis 4 gefilojn inter 1941–1949.
Elektitaj kontribuoj
- A bérezés hatása a fakitermelési munka minőségére. (1957)
- Erdészeti üzemtan. (lernolibro, kunaŭtoro, 1965, 1968, 1970)
- Erdészhivatásom. (1986)
- Erdészeti együttműködés Horvátországgal. (1997)
- Szlovákia vadászata. (2001)
Fontoj
Referencoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.