skolo de anarkiismo From Wikipedia, the free encyclopedia
Anarki-sindikatismo aŭ anarĥi-sindikatismo estas skolo de anarkiismo kiu koncentriĝas pri la laborista movado. Tiu ĉi politika filozofio celas uzi la laborsindikatojn kiel fortojn por revolucia socia ŝanĝo kaj por anstataŭigi kapitalismon kaj la ŝtaton kun nova socia ordo sen devigado aŭ subpremo.
Anarki-sindikatismo | ||
---|---|---|
anarkiisma pensoskolo | ||
anarkiismo • sindikatismo • Revolucia sindikatismo | ||
Ĝi provas abolicii (forigi) la sistemon de privata proprieto kaj produktado, kaj klasdividojn kaŭzitajn de tiu ekonomika sistemo. La baza ero de la teoria anarkisindikatista socio estas libere organizita asocio de laboristaj personoj, memadministrata kaj demokratia.
El la 20a jarcento, la anarkisindikatismo restas populara kaj aktiva skolo de anarkiismo, kaj havas multajn subtenantojn kaj ankaŭ multajn aktuale aktivajn organizojn. Multaj nuntempaj anarkiistoj argumentas ke Anarki-sindikatismo estas pli anarkista organiza strukturo ol ekonomia sistemo per si mem. La anarkisindikatista penso, kiel la anarkiista, proponas alternativojn al diversaj tipoj de povhierarkioj: kapitalismo, patriarkiismo, ktp.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.