Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Samuel Friedrich SAUTER (naskiĝinta la 10-a de novembro 1766 en Oberderdingen, mortinta la 14-a de julio 1846 samloke) estis germana bazlerneja instruisto kaj popolpoeto.
Samuel Friedrich Sauter | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 10-an de novembro 1766 en Oberderdingen | |
Morto | 14-an de julio 1846 (79-jaraĝa) en Oberderdingen | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La patro, Philipp Jakob Sauter, estis gastejestro kaj bakisto. Ĉe la bofrato Ulmer li trejnitis en Unteröwisheim kiel instruisto kaj deĵoris poste en Bissingen. Ekde 1786 li estis vilaĝa instruisto en Flehingen, kie li fondis ĉ. la jaro 1800 literaturan rondon. En 1811 aperis en Heidelberg lia kolekto Volkslieder und andere Reime (kantoj kaj rimaĵoj). De 1816 ĝis la pensiuliĝo 1841 li instruis en Zaisenhausen. Posteli revenis en sian naskiĝlokon. Ekde 1789 li estis la edzo de fraŭlino Schickart el Unteröwisheim (+1824), kiu naskis sep infanojn.
Sauter verkis ĉ. 500 poemojn, rimaĵojn kaj rakontojn, el kiuj kelkaj estis laŭkomisie faritaj. La plej konataj estas Das Krämermichelslied, Das Lied vom armen Dorfschulmeisterlein, Der Wachtelschlag kaj Loblied auf die Kartoffel. Parte la poemoj presitis en la gazeto Lahrer Bote. Muzikon por Der Wachtelschlag verkis Franz Schubert kaj Ludwig van Beethoven.
Sendube estis liaj poemoj popularaj, sed ili ankaŭ kritikitis pro sia neintencita komiko. Unu el la kritikistoj estis Adolf Kussmaul. Kune kun sia amiko Ludwig Eichrodt li verkis ironajn rimaĵojn pri Sauter (sub la pseŭdonimo Weiland Gottlieb Biedermeier por Sauter). Publikigitis en 1853 ilia volumo Gedichte in allerlei Humoren. Ankaŭ Joseph Victor von Scheffel parodigis la stilon de Sauter en la verkoj Biedermanns Abendgemütlichkeit kaj Bummelmeiers Klage. Tiel Sauter nevole gravis por tuta ĝenro.
Laŭ li nomitis elementa lernejo en Flehingen.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.