papo de la katolika eklezio From Wikipedia, the free encyclopedia
Stefano la 8-a estis papo ekde la 14-a de julio 939 ĝis sia morto finde de oktobro 942.
Stefano la 8-a | ||
---|---|---|
127-a papo de la katolika eklezio | ||
Naskonomo | ??? | |
Pontifiko | de 14-a de julio 949 | |
ĝis Oktobro 942 | ||
Antaŭulo | Leono la 7-a | |
Sekvanto | Mareno la 2-a | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | ??? en Germanio | |
Morto | Oktobro 942 en Romio, Italio | |
Tombo | Baziliko de Sankta Petro en Romo [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Li estis romano, Alberiĥ la 2-a nomumis lin papo. Verŝajne antaŭe li estis kardinalpresbitero de Sanktaj Silvestro kaj Marteno. Li estis sub la influo de Alberiĥ kaj regis nur formale super la Eklezia Ŝtato.
Pri la mallonga pontifikeco nur malmultaj okazaĵoj estas konataj: Stefano subtenis kune kun Alberiĥ la monaĥejreformojn de Klunizo kaj akceptis kiel vizitanton la abaton Odo de Klunizo. Krome li apogis la okcidentfrankan reĝon Ludovikon la 4-an.
Pli postaj, malcertaj fontoj diras, ke Stefano la 8-a fine partoprenis en komploto kontraŭ Alberiĥ, ke li, enkarcerigita kaj mutilita, mortis je siaj vundoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.