Spacewatch
From Wikipedia, the free encyclopedia
Spacewatch (angla esprimo por "Spacobservo") estas usona projekto de Lunar and Planetary Laboratory (de la Universitato de Arizono), fakigita pri la observado de kometoj kaj asteroidoj. Tiun projekton iniciatis en 1980 Tom Gehrels kaj Robert S. McMillan, nuna gvidanto de la projekto.
La ĉefa celo de Spacewatch estas observi diversajn familiojn da planedetoj (Centaŭroj, trojaj, ĉefzonaj, transneptunaj kaj terrenkontaj asteroidoj) por studi la dinamikon de la sunsistemo. Spacewatch ankaŭ serĉas eblajn celojn por estontaj kosmosondiloj kaj strebas malkovri potenciale danĝerajn terrenkontajn objektojn.
Por Spacewatch estas uzataj du teleskopoj de 0,9 metroj kaj 1,8 metroj, en la Nacia Observatorio de Kitt Peak (Sonora-Dezerto, Arizono).
Malkovraĵoj
- Kaliro, satelito de Jupitero, la 6-an de oktobro 1999,
- la centaŭroj 60558 Ekeklo, la 3-an de marto 2000,
- la kometoj 125P/Spacewatch (8-a de septembro 1991) kaj C/1992 J1 (1-a de majo 1992), rigardita kiel plej malproksiman objekton en la sunsistemo,
- la transneptuna objekto 20000 Varuno, la 28-an de novembro 2000,
- la perdita asteroido 719 Alberto, retrovita en 2000.
Kun pli ol 179 000 malkovritaj objektoj, (ĝisdata 2024) Spacewatch estas la unua plej abunda malkovrinto de asteroidoj[1].
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.