65803 Didimo estas tre malgranda, meze hela kaj rapide rotacianta duopa apolona asteroido. Ĝi estas terrenkonta kaj marsrenkonta asteroido, rigardita kiel potence danĝera objekto.
65803 Didimo | |
asteroido | |
astronomia simbolo | |
duopa asteroido • potence danĝera asteroido • apud-Tera objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | 65803 Didymos |
Aliaj nomoj | 1996 GT |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | ĝemelo vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Spacewatch |
Dato de malkovro | 11-a de aprilo 1996 |
Loko de malkovro | Tucson (Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Apolona asteroido Amora asteroido vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
245,979 Gm (1,644 AU) 151,518 Gm (1,0128 AU) 340,440 Gm (2,276 AU) |
Discentreco | 0,3840 |
Meza anomaliangulo | 124,618° Epoko 27-a de aprilo 2019 |
Klinangulo | 3,409° |
Periodo | 770,118 tagoj (2,108 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
73,207° |
Argum. de periapsido | 319,319° |
Terdistanco - Minimuma |
5,878 Gm (0,03929 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata : 0,77 ± 0,1 km Ĉefa korpo : 0,75 ± 0,1 km |
Maso - Denso |
5,27 x 10¹¹ kg 1,7 — 2,1 g/cm³ |
Rotacia periodo | 0,09414 tago (2,2593 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,16 ± 0,04 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | Xk |
Absoluta magnitudo | 18,0 |
Malkovro
Ĝi estis malkovrita la 11-an de aprilo 1996 en la kadro de la astronomia kampanjo Spacewatch, elde la Nacia Observatorio de Kitt Peak, proksime de Tucson (Arizono, Usono).
Orbito
Ĝia discentra orbito interne tanĝas tiun de la Tero kaj krucas tiun de Marso kun febla orbita klineco.
Ĝia tera MOID estas 0,039294 AU (5,878 milionoj da km).
- La 12-an de novembro 2003 ĝi pasis al 0,0480176 AU (7,183 milionoj da kilometroj) de Tero.
- La 4-an de novembro 2123 ĝi pasos al 0,0391463 AU (5,856 milionoj da kilometroj) de nia planedo.
Ĝia marsa MOID estas 0,039294 AU (5,878 milionoj da km).
- La 4-an de februaro 1901 ĝi pasis al 0,0521611 AU (7,803 milionoj da kilometroj) de Marso.
- La 31-an de julio 2144 ĝi pasos al 0,0313348 AU (4,688 milionoj da kilometroj) de tiu ĉi planedo.
Satelito
Ĝia satelito estis malkovrita la 17-an de decembro 2012 de P. Pravec, L. A. M. Benner, M. C. Nolan, P. Kušnirák, D. Pray, J. D. Giorgini, R. F. Jurgens, S. J. Ostro, J.-L. Margot, C. Magri, A. Grauer kaj S. Larson per observoj de lumaj kurboj elde diversaj observatorioj, anoncita la 28-an de novembro 2003.
Tiu satelito havas diametron de 0,17 ± 0,03 km, orbitan duonan grandakson de 1,18 ± 0,03 km kaj orbitan periodon de 0,4958 ± 0,0002 tago (11,8992 ± 0,0048 horoj). Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.
Nomo
Ĝi ricevis la nomon Didymos (Δίδυμος), kiu signifas "Ĝemelo" en greka lingvo, alude al sia duopeco. Ĝia satelito estis maloficiale nomita Didymoon : angla vortŝerco el Didymos kaj Moon (Luno en angla).
La satelito ricevis la oficialan nomon Dimorphos la 23-an de junio 2020, laŭ la greka nomo Δίμορφος : "kiu havas du formoj".
Esploro
Didimo estas la celo de la kosma misio AIDA,[1] provo de deviigo de ĝia satelito. La celo de tiu eksperimento estas scii ĉu eblus ŝanĝi la orbiton de potence danĝera objekto por antaŭmalhelpi alfrapon sur Tero.
Tiu misio plenumiĝos en du tempoj :
Alfrapilo DART
La kosmoveturilo Double Asteroid Redirection Test (DART) estis lanĉita de NASA en 2021, kaj, en 2022, alfrapos la sateliton de Didimo kun relativa rapido de 6 km/s.[2] La efikoj de la alfrapo estos observataj elde la Tero.
Estis planita, ke la alfrapo estos observata de proksime per kosmosondilo "AIM" lanĉita de Eŭropa Kosma Agentejo (EKA), sed Eŭropo rezigis tiun projekton.[3]
Kosmosondilo Hera
Laŭprojekte, la kosmosondilo Hera estos lanĉata de EKA en 2023.[4] Ĝia misio estos observi la asteroidon kaj ties sateliton, studi la krateron lasita de la alfrapo far'de DART kaj precize mezuri la karakterizilojn de la satelita orbito. Tio permesos taksi la efikon de la alfrapo sur la movo de la satelito.
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.