La 24-a de aprilo estas la 114-a tago de la jaro (la 115-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 251 tagoj restas.
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aprilo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
aprilo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
Je la 24-a de aprilo okazis, interalie:
Eventoj
- -1479: Tutmoso la 3-a eniris la tronon, kvankam la regopovo de Antikva Egiptio efike transiris al Hatŝepsut (laŭ kronologio de la Dekoka dinastio de Egiptio)
- -1184: Helena mitologio: falo de Trojo (tradicia dato)
- 634: Islamanoj sub gvido de Khalid ibn al-Valid konkeris taĉmentojn de Bizanca imperio apud Marĝ Rahit (proksime al Damasko)
- 858: Nikolao la 1-a iĝis papo
- 1222: Hungara reĝo Andreo la 2-a eldonis oran buleon
- 1414: En Grabovo (Komunumo Šalčininkai), kongreso de litovoj postulis ke Ĵemajtio havu alireblon al Nemunas kaj Balta Maro
- 1547: En batalo de Mühlberg Fernando Álvarez de Toledo, komandanto de la fortoj de imperiestro Karlo la 5-a, venkis armeon de Ŝmalkalda Ligo
- 1558: Reĝino de Skotlando Maria Stuart nuptis en la katedralo Dipatrino de Parizo postan francan reĝon Franciskon la 1-a
- 1585: Siksto la 5-a iĝis papo
- 1590: Reĝo de Pollando kaj Grandduko de Litovio Ladislao la 4-a donis al Kėdainiai la Magdeburgan juron kaj urban blazonon
- 1646: En Karpata Rutenio estis subskribita unio de Uĵhorodo inter Ortodoksa Kristana Eklezio kaj Katolika Eklezio
- 1655: Armeo de Savojo masakris valdanojn
- 1655: Sveda diluvo: svedaj soldatoj detruis Plejaĝan Sinagogon en Piła
- 1772: Respubliko de Ambaŭ Nacioj: kapitulaco de Bara Konfederacio antaŭ rusaj trupoj en sieĝata Vavelo
- 1800: Vaŝingtono: Kongresa Biblioteko de Usono fondiĝis en la konstruaĵo de la Kapitolo de Usono
- 1811: En Praga Konservatorio, la plej malnova en Mezeŭropo, komenciĝis instruado
- 1815: En Serbio eksplodis la dua kontraŭturka ribelo
- 1824: Sur greka insulo Elafonisi apud Kreto turkaj taĉmentoj murdis ĉirkaŭ 600 virinojn kun infanoj
- 1854: En Vieno okazis nupto inter Francisko Jozefo la 1-a kaj Elizabeto de Aŭstrio-Hungario
- 1858: Granda incendio tute detruis Ząbkowice Śląskie (tiutempe Frankenstein)
- 1866: Germana komponisto Max Bruch dirigentis premieron de sia unua konĉerto por violono, kiu poste fariĝis lia plej fama verko
- 1877: Rusa-turka milito: la Rusia Imperio deklaris militon kontraŭ la Otomana Imperio, sekve de kio Bulgario sendependiĝis
- 1879: Aŭstro-Hungara imperio: en Vieno estis solene konsekrita la Votivkirche
- 1884: Teritorio de la nuna Namibio iĝis germana kolonio kiel Germana Sudokcidenta Afriko
- 1904: Rusia Imperio rezignis pri la 40-jara malpermeso de publikaĵoj en la litova lingvo
- 1906: Batala Organizo de Pola Partio Socialista liberigis 10 prizonulojn de Pawiak, minacataj de mortpuno
- 1913: En Novjorko ekfunkciis nubskrapulo Konstruaĵo Woolworth (la plej alta en la mondo ĝis 1930)
- Unua mondmilito
- 1915: Armena Genocido komenciĝis en Otomana Imperio per anonco de Provizora Leĝo pri Deportado kaj aresto fare de Junaj Turkoj en Stambulo de kelkcent armenaj intelektuloj - la ŝtato murdis milionon kaj duono de armenoj (tiutempe vivis 4 milionoj de armenoj - la turka krimo kontraŭ la homaro estis tute prisilentita)
- 1916: En Dublino komenciĝis Paska Ribelo (kontraŭ Britio) - Patrick Pearse anoncis kreon de sendependa Irlando; germanaj krozŝipoj bombardis urbojn Yarmouth kaj Lowestoft (en la graflandoj Suffolk kaj Norfolk)
- 1917: Finnlando: en Viborg formiĝis Pola Legio (batalanta kontraŭ bolŝevikoj)
- 1918: Francio: en la plej norda regiono Hauts-de-France okazis unua senpera brita-germana kirasita batalo
- 1920: Dua Pola Respubliko kaj Ukraina Popola Respubliko interkonsentis pri militista alianco - Simon Petljura decidis komune batali kontraŭ bolŝevika Ruĝa Armeo
- 1920: Francio kaj Britio dispartigis Proksiman Orienton
- 1926: Subskribita la germana-sovetunia Berlina Traktato garantianta ambaŭflankan neŭtralecon kaze de agreso de tria ŝtato
- 1935: En italaj Alpoj kreiĝis Nacia Parko Stelvio
- 1938: En Karlovy Vary Sudetgermana partio deklaris programon neakcepteblan por la registaro de Ĉeĥoslovakio
- Dua mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: ĉefo de SS Heinrich Himmler ordonis fondi en okupata Pollando koncentrejan komplekson Aŭŝvico; Pollando unuan fojon partoprenis okaziĝantan la 23-an kaj 24-an de aprilo kunsidon de Plej Supera Milita Konsilio, dum kiu oni priparolis sendon de polaj taĉmentoj al la fronto en Norvegio; Memstara Sendependa Brigado de Podhale-Pafistoj nombranta 4 800 soldatojn fornavigis post noktomezo de la haveno Brest por batali kontraŭ germanoj en Norvegio; nord-oriente de Trondheim germanoj okupis Steinkjer; Josef Terboven estis nomumita komisaro de Nazia Germanio en Norvegio
- 1941: evakuo al Kreto kaj al Egiptio de ĉirkaŭ 50 mil aliancaj soldatoj (ĉefe britaj) de plaĝoj kaj havenoj de Grekio, okupita de germanoj; Balkana Fronto: komenco de germana atako al defendlinio sur la istmo Termopiloj al britaj ariergardoj; generalo Aleksandros Papagos rezignis sian postenon kaj restis en Ateno; renkontiĝo de Adolf Hitler kun Miklós Horthy en Mönichkirchen - hungaroj ricevis el disdivido de la jugoslavia predo Bačka kaj Baranya
- 1942: Orienta Fronto: Komandantaro de la Kalinina Fronto rompis atakon al Rĵev; ĉesis funkcii "la vivovojo" liganta Leningradon kun resto de la lando tra la frostigita lago Ladoga; nokte de la 24-a/25-a de aprilo Bomba Korpuso de RAF atakis Rostock, Luftwaffe atakis Exeter (25 bombaviadiloj)
- 1943: Volinia masakro: ukrainoj murdis en Huta Antonowiecka ĉirkaŭ 600 polojn, en Wesołówka kelkdekon, kaj en du vilaĝoj de distrikto Kowel 93 polojn
- 1944: nokte de la 23-a/24-a de aprilo Adolf Hitler renkontiĝis kun Benito Mussolini en palaco Klesseheim; germana 9-a Aviada Korpuso atakis Bristol, usona 8-a Aviada Armeo atakis Friedrichshafen kaj fervojajn celojn en regionoj de Hamer kaj Koblenco, RAF bombis Düsseldorf kaj Brunsvikon, usona 15-a Aviada Armeo atakis Ploiești kaj bukareŝtan fervojan nodon; Pacifiko: aŭstralianoj okupis Madangon en Nov-Gvineo; Italio: kvara kabineto de Pietro Badoglio ekfunkciis; ribelo de maristoj de la greka ŝiparo komencita kontraŭ ekzila registaro (ĝis la 30-a de aprilo); nokte de la 24-a/25-a de aprilo RAF atakis Munkenon (lasta granda aeratako en tiu periodo)
- 1945: liberigo de ĉeĥa urbo Opava; batalo de Halbe komenciĝis kadre de la batalo de Berlino; en pluraj italaj urboj komenciĝis fina fazo de la partizana liberiga milito, la tagon post transpreno de preskaŭ ĉiuj urboj de la nordo fare de la Nacia Liberiga Komitato; surinama kolonia verkisto kaj rezistobatalanto kontraŭ nacisocialismo Anton de Kom mortis en militprizono Sandbostel; Orienta Fronto: en Brandenburgio norde de Berlino trupoj de 1-a Armeo de Pola Soldataro ekdefendiĝis sur la linio kanalo Ruppiner-Nauen, kreante eksteran ringon de la sieĝo, 47-A Armeo atingis de nordo Brandenburgon kaj Pocdamon; en orienta parto de Berlino trupoj de la 8-a Gvardia Armeo kaj gvardia 1-a Kirasita Armeo ekregis du kvartalojn de Treptow-Köpenick, kie ligiĝis kun la 1-a Ukraina Fronto; ĉirkaŭigo de la dekstra alo de germana 9-a Armeo en arbaroj sudoriente de Berlino; Supera Komandejo de Wehrmacht (marŝalo Wilhelm Keitel kaj generalo Alfred Jodl) transiris de Berlino al Rheinsberg; Itala kontraŭnazia rezistmovado: disvastigo de la rezisto en Milano kaj Norda Italio; Okcidenta Fronto: en Breisgau 1-a Armea Korpuso de franca 1-a Armeo okupis Lörrach kaj atingis svisan landlimon apud Bazelo; usonaj trupoj de 7-a Armeo okupis Ulm, 3-a Armeo atingis Danubon apud Ratisbono, kaj de 1-a Armeo parte retiriĝis de rivero Mulde; Pacifiko: sur Okinava insulo japana 31-a Armeo komencis retiriĝon direkte al ĉefa defendlinio en Naha
- 1946: Testoflugo de la sovetaj ĉasaviadiloj MiG-9 kaj Jak-17
- 1950: Jordanio formale aneksis Samarion kaj Judeon (Cisjordanio)
- 1953: Stalinismo: en Varsovio Supera Armea Tribunalo mortkondamnis majoron Benno Zerbst, partopreninton de la batalo de Monte Cassino, akuzitan pri provo de ŝtatrenverso kaj spionado - la verdikto estis plenumita aŭguste
- 1953: Winston Churchill, plenumanta postenon de ĉefministro la duan fojon, iĝis kavaliro de la Ordeno de la Ĝartero
- 1954: Ĉin-barata Milito: Ĉinio kaj Barato subskribis traktaton pri amikeco
- 1961: Balta Maro: oni elakvigis la svedan militŝipon Vasa, kiu sinkis en 1628
- 1965: Ĉirkaŭ miliono de personoj manifestaciis en Erevano okaze de la 50-a datreveno de la masakro-komenciĝo de armenoj fare de turkoj, postulante ĝian agnoskon kiel genocido
- 1965: Prezidento de Indonezio Soekarno anoncis transprenon de ĉia eksterlanda havaĵo en la lando
- 1967: Kosmonaŭto Vladimir Komarov pereis post kiam paraŝuto de la sovetia kosmoŝipo Sojuz-1 ne malfermiĝis — li iĝis unua homo mortinta dum kosma misio
- 1968: Maŭricio fariĝis membro de UNO
- 1970: Gambio fariĝis respubliko
- 1975: Frakcio Ruĝa Armeo komencis okupon de la ambasadejo de FRG en Stokholmo
- 1980: Fiaska provo liberigi usonajn ostaĝojn el la ambasadejo en Teherano - malliberigitaj post la irana revolucio
- 1982: La 27-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Harrogate
- 1983: Unuafoje depost 13 jaroj Socialdemokratia Partio de Aŭstrio ne gajnis parlamentan balotadon al Nacia Konsilio; Bruno Kreisky demisiis
- 1990: Leĝo "Pri la Lingvoj de la Popoloj de Sovetunio" difinis la rusan kiel oficialan lingvon, antaŭe de iure mankis en Sovetunio oficiala lingvo
- 1990: Kosmoesploro: NASA kaj Eŭropa Kosma Agentejo lanĉis pere de kosmopramo Discovery sciencan kosman observatorion - la kosmoteleskopon Hubble
- 1990: Skota insulo Gruinard, kie okazis eksperimentoj kun antraksaj bakterioj dum la dua mondmilito, estas deklarita loĝebla
- 1997: Membro-landoj de Ŝanhaja Organizo por Kunlaboro subskribis en Moskvo interkonsenton pri parta malarmigo ĉe la ĉina limo (4 mil km)
- 2002: Bosnio kaj Hercegovino aniĝis al la Konsilio de Eŭropo
- 2004: Sur Kipro grekoj malakceptis kun 76% da voĉoj la Annan-planon
- 2005: En Seulo naskiĝis la unua klonita hundo de la raso afgana leporhundo
- 2005: Telewizja Polska inaŭguris sian unuan teman televidkanalon TVP Kultura
- 2008: Lanĉo de Ubuntu 8.04 LTS, nomita Hardy Heron
- 2011: Serge Vohor la kvaran fojon iĝis ĉefministro de Vanuatuo
- 2013: Disfalo de Rana Plaza proksime al la ĉefurbo de Bangladeŝo - falis oketaĝa konstruaĵo kun kelkaj vesto-fabriketoj, butikoj kaj banko - 1127 personoj pereis kaj ĉirkaŭ 2500 vundiĝis
- 2016: Tombejo Powązki en Varsovio: unua ŝtata enterigo de la "anatemita soldato" - majoro Zygmunt Szendzielarz, viktimo de la postmilita komunista teroro
- 2018: Gennadi Gagulia la trian fojon iĝis ĉefministro de neagnoskata Abĥazio
- invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: Usona Sekretario de Ŝtato vizitas Kievon
Naskiĝoj
- 1086: Ramiro la 2-a, reĝo de Aragono (m. 1157)
- 1533: Vilhelmo la 1-a de Oranje-Nassau, nederlanda altrangulo (m. 1584)
- 1581: Sankta Vincento de Paul, franca teologo kaj patrono de la moderna karitato (m. 1617)
- 1608: Gastono de Francio, franca princo el dinastio Burbonoj (m. 1660)
- 1624: Giuseppe Sardi, itala arkitekto (m. 1699)
- 1706: Giovanni Battista Martini, itala komponisto kaj muzikteoriisto (m. 1784)
- 1721: Johann Philipp Kirnberger, germana muzikteoriisto kaj komponisto (m. 1783)
- 1759: Anton Joseph Stein, aŭstra klasika filologo kaj literaturhistoriisto
- 1767: Jacques-Laurent Agasse, svisa pentristo de animaloj kaj pejzaĝoj (m. 1849)
- 1771: Samuel Linde, pola leksikografo, partoprenanto de la insurekcio de Kościuszko, lingvisto, bibliotekisto, bibliografo, tradukisto kaj pedagogo, aŭtoro de monumenta vortaro de la pola lingvo (m. 1847)
- 1785: John James Audubon, usona ornitologo, naturisto kaj pentristo (m. 1851)
- 1785: Franz Junot, germana minejinspektisto kaj metalurgiisto (m. 1846)
- 1803: Aleksander Duĥnoviĉ, rutena pastoro, poeto, verkisto kaj pedagogo strebanta revivigi rutenan lingvon (m. 1865)
- 1815: Anthony Trollope, angla romanisto de Viktorina epoko (m. 1882)
- 1817: Galissard de Marignac, svisa kemiisto kaj mineralogo, malkovrinto de kemiaj elementoj (iterbio kaj gadolinio) (m. 1894)
- 1822: Janko Kráľ, slovaka poeto kaj nacia renaskiganto, poligloto, tradukisto (ankaŭ pere de la rusa el sanskrito) (m. 1876)
- 1845: Carl Spitteler, svisa Nobelpremiita verkisto; enestanta en Svisa Antologio (m. 1924)
- 1846: Helena Hempel, pola esperantistino, aktorino, kelkfoja laŭdatino de la Internaciaj Floraj Ludoj (m. 1936)
- 1856: Philippe Pétain, franca politikisto kaj marŝalo, venkinto de la batalo de Verdun, ĉefo de la reĝimo de Vichy (m. 1951)
- 1861: Viktor Oliva, ĉeĥa pentristo (m. 1928)
- 1870: János Thorma, hungara pentristo, kunfondinto de la Artistkolonio de Baia Mare (m. 1937)
- 1875: Jenő Huszka, hungara komponisto, konata de sia opereto (m. 1960)
- 1876: Erich Raeder, germana militŝipa oficiro, admiralo, kontraŭstaranta al la Operaco Barbaroso (m. 1960)
- 1885: Erna Morena, germana aktorino, produktorino kaj scenaristino (m. 1962)
- 1889: Ilona Beness, rumania hungara aktorino (m. 1971)
- 1896: Balázs Fodor, rumania hungara laboristverkisto (m. nekonata)
- 1903: José Antonio Primo de Rivera, hispana politikisto, fondinto kaj estro de la Hispana Falango, ekzekutita (m. 1936)
- 1905: Robert Penn Warren, usona verkisto kaj poeto, trfoja ricevinto de Premio Pulitzer (m. 1989)
- 1908: Józef Gosławski, pola skulptisto kaj medalfaristo (m. 1963)
- 1908: Sándor Grosz, rumania hungara sportĵurnalisto (m. 1965)
- 1909: Bernhard Grzimek, germana zoologo kaj bestkuracisto, fondinto de Nacia Parko Serengeti (m. 1987)
- 1909: Géza Balla, rumania hungara pentristo (m. verŝajne 1946)
- 1909: Béla László, hungara ĵurnalisto kaj poeto (m. 1980)
- 1910: Karl Zink, germana komercisto kaj komunista rezistadbatalanto (m. 1940)
- 1910: Wilhelmus Johannes Arnoldus Manders, nederlanda instruisto, interlingvisto kaj esperantisto, tradukinto de Odiseado (m. 1998)
- 1913: Zoltán Jékely, hungara poeto kaj tradukisto, filo de Lajos Áprily (m.1982)
- 1920: Ferenc Zenthe, hungara aktoro ludinta i.a. en Teatro Madách (m. 2006)
- 1925: József Sántha, rumania hungara pentristo, grafikisto
- 1929: Rajkumar, barata aktoro ludinta en 200 filmoj (n. 2006)
- 1930: José Sarney, prezidento de Brazilo, verkisto
- 1934: György Angyalossy, rumania hungara pentristo, grafikisto (m. 1995)
- 1934: Shirley MacLaine, usona aktorino, dancistino kaj reĝisorino rolinta en la filmo La apartamento
- 1935: Éva Lendvay, rumania hungara poetino, tradukistino (m. 2016)
- 1939: Lili Ivanova, bulgara kantistino ludinta en 10 000 koncertoj
- 1942: Barbra Streisand, usona kantistino kaj aktorino, konata de la Streisand-efiko
- 1944: Júlia Sebestyén, rumania hungara instruistino pri matematiko, lernolibroverkistino
- 1944: Zianon Pazniak, belorusa arkeologo malkovrinta amasajn tombojn de NKVD en Kurapaty, fondinto de la Belorusa Popola Fronto, deputito de la Supera Konsilio de Belorusa Soveta Socialisma Respubliko, ekde 1996 elmigrinto en Usono
- 1947: Roger D. Kornberg, usona Nobelpremiito pri kemio (molekuloj, eŭkariotoj) kaj medicino (genetiko)
- 1949: Véronique Sanson, franca artistino, pianistino, verkistino, komponistino kaj kantistino
- 1952: Rozália Sütő Petre, rumania hungara grafikistino
- 1953: András Sipos, rumania hungara redaktoro, radia kaj televida raportisto
- 1954: Mumia Abu Jamal, usona ĵurnalisto kaj politika aktivulo
- 1954: Marek S. Huberath, pola fizikisto kaj sciencfikcia verkisto
- 1957: Vilmos Keszeg, rumania hungara etnografo
- 1963: Mano Solo, franca kanzonisto kaj grafikisto, apoganta malriĉulojn en Madagaskaro (m. 2010)
- 1968: Máriusz Róbert Kardos, rumania hungara aktoro
- 1975: Anastasia Acosta, kostarika aktorino
- 1979: Johanna Bándi, rumania hungara aktorino
Mortoj
- 624: Mellitus, ĉefepiskopo de Canterbury, Anglio
- 709: Wilfrid, anglosaksa ĉefepiskopo kaj sanktulo
- 1112: Henriko de Burgonjo, Grafo de Portugalio (n. ĉirkaŭ 1066)
- 1196: Béla la 3-a, regox de Hungario de Arpad-dinastio (n. ĉirkaŭ 1148)
- 1479: Jorge Manrique, hispana poeto, klasikulo de la hispana literaturo, esperantigata de Fernando de Diego (n. ĉirkaŭ 1440)
- 1731: Daniel Defoe, angla verkisto, famigita de la libro Robinsono Kruso (n. 1660)
- 1736: Eŭgeno de Savojo, princo kaj komandanto de aŭstra armeo (n.1663)
- 1803: Adélaïde Labille-Guiard, franca pentristino de novklasikismo (n. 1749)
- 1821: Johann Peter Frank, germana kuracisto (n. 1745)
- 1852: Vasilij Ĵukovskij, rusa poeto, verkisto, tradukisto, aŭtoro de la himno de la Rusia Imperio Dio Savu la Caron (n. 1783)
- 1861: György Lázár grafo, hungara honvedgeneralo (n. 1807)
- 1867: Josef Dürlinger, aŭstra historiisto kaj teologo (n. 1805)
- 1868: Hanns Gasser, aŭstra skulptisto (n. 1817)
- 1891: Helmuth von Moltke, prusa militistikisto kaj feldmarŝalo, kreinto de moderna operaco (n. 1800)
- 1915: István Lázár, hungara etnografo kaj instruisto (n. 1861)
- 1923: Vilhelmo Ernesto (Saksio-Vajmaro-Eisenach), germana grandduko (n. 1876)
- 1941: Karin Boye, sveda poetino, tradukistino kaj romanistino (n. 1900)
- 1942: Lucy Maud Montgomery, kanada verkistino, aŭtorino de Anne of Green Gables (n. 1874)
- 1947: Willa Cather, usona verkistino ricevinta premion Pulitzer pro romano pri jaroj de la unua mondmilito (n. 1873)
- 1955: Alfred Polgar, aŭstra verkisto kaj kritikisto, majstro de felietono (n. 1873)
- 1956: József Serényi, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro, poeto, novelisto (n. 1905)
- 1957: Elisabeth Hesselblad, sveda flegistino kaj sanktulino
- 1960: Max von Laue, germana Nobelpremiita fizikisto, kiu malkovris difrakton de ikso-radioj tra kristaloj (n. 1879)
- 1967: Zsigmond Széchenyi, hungara grafo, mondvojaĝanto, vojaĝverkisto (n. 1898)
- 1967: Vladimir Komarov, soveta inĝeniero, kolonelo pri aviado, kosmonaŭto (n. 1927)
- 1969: J. B. de Mello e Souza, brazila esperantisto konanta Zamenhof, fakdelegito pri skoltismo, sekretario de Brazila Esperanto-Ligo, redaktoro de "Brazila Esperantisto", reprezentanto de BEL en UK 1952 (n. 1888)
- 1972: László Módis, hungara bibliotekisto, teologo kaj orientalisto (n. 1903)
- 1977: István Nagy, rumania hungara verkisto kunlaboranta kun taggazeto "Popolvoĉo" (n. 1904)
- 1980: Alejo Carpentier, kuba verkisto, muzikologo, ĵurnalisto, aŭtoro de la romano La lumiga jarcento (n. 1904)
- 1980: Pjatrus Broŭka, soveta belorusa socia aganto, verkisto, tradukisto kaj poeto (n. 1905)
- 1982: Sérgio Buarque de Holanda, brazila historiisto, literaturkritikisto, ĵurnalisto kaj ano de la Brazila Beletristika Akademio (n. 1902)
- 1987: István Halmágyi, hungara skulptisto (n. 1897)
- 1990: Kazem Raĝavi, irana defendanto de homaj rajtoj kaj pli aĝa frato de Masud Raĝavi, fama irana opoziciulo; murdita (n. 1934)
- 1993: Gustl Bayrhammer, germana aktoro
- 1994: Alfonz Pechan, hungara instruisto, aŭtoro de lernolibroj por mezlernejo, Esperanto-vortaristo, LKK-ano UK 1966, instruinta Esperanton pli ol 60 jarojn kaj ekzameninta pli ol 5 mil homojn, aŭtoro de poŝvortaroj, Turista vortaro kaj duvoluma Gvidlibro por Supera Ekzameno (n. 1902)
- 1998: Leslie Stevens, usona reĝisoro de Incubus (n. 1924)
- 1998: Christiane Rochefort, franca verkistino (n. 1917)
- 2007: József Madaras, hungara aktoro rolinta en la filmo Lumaj ventoj (n. 1937)
- 2008: Jimmy Giuffre, usona ĵazkomponisto kaj -aranĝisto, ludinta saksofonon kaj klarneton (n. 1921)
- 2011: Sai Baba, barata avataro, spirita religia gvidanto, faristo de mirakloj, vegetarano, konata de Kaj la plej nobla estas amo (n. 1926)
- 2014: Hans Hollein, aŭstra arkitekto kaj dezajnisto (n. 1934)
- 2014: Tadeusz Różewicz, pola poeto, dramisto, prozisto (n. 1921)
- 2015: Władysław Bartoszewski, pola politikisto, ĵurnalisto, socia aganto kaj historiisto, malliberulo de la koncentrejo Aŭŝvico, justulo inter la popoloj, honora civitano de Israelo (n. 1922)
- 2019: Jean-Pierre Marielle, franca filma kaj teatra aktoro, rolinta en Eksplodigu la bankon! (n. 1932)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Romkatolika Kalendaro:
- Sankta Fidelis el Sigmaringen, sacerdoto kaj martiro
- Mellitus de Canterbury, ĉefepiskopo
- Wilfrid de Jorko
- Saloma - patrino de du apostoloj: Jakobo la pli aĝa kaj Sankta Johano la Evangeliisto
- Sankta Georgo, nur en pola katolikismo
- Armenio: Memortago pri viktimoj de la genocido de armenoj
- Internacia Tago kontraŭ Vivisekcio
- Niĝero: Tago de Nacia Konkordo
Tagoj de semajno
La 24-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.