aŭstra verkisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Alfred POLGAR (naskiĝinta la 17-an de oktobro 1873 en Vieno, mortinta la 24-an de aprilo 1955 en Zuriko) estis aŭstra verkisto, kritikisto kaj majstro de felietono. Liaj etprozaĵoj staras klare en la tradicio de Peter Altenberg, kies postlasaĵon li eldonis ekde 1925. Kontraŭe al li Polgar flegis akran-ironian stilon plenan de agresivemo. Krome li skribis eseojn, skizojn kaj novelojn. Li kontribuis al la t.n. literaturo kafeja.
Alfred Polgar | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Alfred Polgar | |||||
Naskonomo | Alfred Polak | ||||
Naskiĝo | 17-an de oktobro 1873 en Vieno | ||||
Morto | 24-an de aprilo 1955 (81-jaraĝa) en Zuriko | ||||
Tombo | Tombejo Sihlfeld, A 34 8 83144 vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | ||||
Familio | |||||
Amkunulo | Ea von Allesch (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Archibald Douglas • L. A. Terne vd | ||||
Okupo | verkisto tradukisto ĵurnalisto lingvisto dramaturgo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Post la ekzameno ĉe komerca faklernejo li laboris ekde 1895 ĉefe kiel redaktisto kaj teatrokritiksto, i.a. por la gazetoj Wiener Allgemeine Zeitung, Berliner Schaubühne, Weltbühne kaj Tagebuch (liaj tieaj glosoj aperis je parto poste en la kolekto Ja und Nein de 1926). En tiu tempo li rigardatis kiel la plej influa teatrokritisto germanlingva. Por la viena kabaredo Fledermaus li verkis, kune kun Egon Friedell, la ege sukcesan filologan satiron Goethe (1908), kiun oni ludis sinsekve ne malpli ofte ol 300 fojojn. Tuj poste li publikigis en la satira magazino Simplicissimus siajn unuajn rakontojn pri la bohemo de la vienaj kafejoj (ĉefe en la Café Central): ekzemple Bewegung ist alles (1909) kaj Hiob (1912).
Pro la spertoj dum la Unua mondmilito liaj verkoj iĝis pli socikritikaj: tamen li ne rakontis la kruelecon militan sed la suferon malantaŭ la fronto ĉe la civiluloj (Kleine Zeit, 1919; Schwarz auf Weiß, 1929). Ankaŭ liaj eseoj iĝis nun pli skeptikaj (An den Rand geschrieben, 1926). En 1931 li kuneldonis kun la ekspresionisto Franz Theodor Csokor la komedion Die Defraudanten.
Post la incendio de Reichstag li retransloĝiĝis de Berlino Vienon, kie li restis ĝis 1938. Tra Parizo li alvenis en 1940 en Usono. Tie li laboris - same kiel Alfred Döblin, kiun li renkontis en la ekzilo – kiel scenaristo kaj tradukisto en Hollywood. En 1951 li ricevis kiel unua ulo la novkreitan premion Preis für Publizistik der Stadt Wien.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.