Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Viktor OLIVA (naskiĝinta la 24-an de aprilo 1861 en Nové Strašecí, mortinta la 5-an de aprilo 1928 en Prago) estis ĉeĥa grafikisto, pentristo kaj afiŝartisto de secesistilo. En Parizo li flegis la bohemiismon.
Viktor Oliva | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Viktor Olíva | |
Naskiĝo | 24-an de aprilo 1861 en Nové Strašecí | |
Morto | 5-an de aprilo 1928 (66-jaraĝa) en Prago | |
Tombo | tombejoj de Olšany vd | |
Etno | ĉeĥoj vd | |
Lingvoj | ĉeĥa vd | |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio vd | |
Alma mater | Akademio de Belartoj Munkeno vd | |
Memorigilo | ||
Profesio | ||
Okupo | pentristo ilustristo tipografo portretisto vidartisto redaktoro vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Oliva ekstudis en la aĝo de 17 jaroj ĉe la Akademio de vidaj artoj Prage ĉe la pentristo kaj restaŭristo František Sequens, antaŭ iro Munkenon[1] Munkene li aliĝis al la ĉeĥa porartista societo "Škréta", kiel Luděk Marold kaj Alfons Mucha[2].
En 1888 Oliva estis allogita kiel multo da aliaj de Montmartre; li vivis plurajn jarojn en Parizo kaj amikiĝis tie kun la samlandanoj Mikoláš Aleš, Jakub Arbes kaj Karel Vítězslav Mašek. Oliva ankaŭ entuziasmiĝis pri balonveturo: en 1891 li ĉeestis flugon de la balonpioniro Louis Godard: veturo ilia kondukis de Prago ĝis la Balta Maro. Ĉi-prie li verkis romanon kiun eldonis la eldonejo de J. R. Vilímek.
Reveninte patrujen li fariĝis, en 1897, bildredaktoro ĉe la gazeto "Zlatá Praha" kaj la enciklopedio Ottův slovník naŭčný. Por la leksikono li laboris dum 19 jaroj. Tiam li ankaŭ konatiĝis kun Anna Adamcová kiu edzigis lin kaj naskis filon Viktor. Sed Anna forlasis lin ne mallonge poste pro konatiĝo kun kantisto kaj la pentristo devis sole eduki la idon.
Pli ol kvarona jarcento Oliva estis tre kreiva pasigante multe da tempo kun la longjara amiko kaj vaganta verkisto Josef Kořenský kies vojaĝrakontojn li ilustris.[3]
Oliva estis multflanka grafikisto por praktikaj aferoj. Li dejznis librojn, ekslibrisojn kaj reklamilojn, sed ankaŭ pentris pejzaĝojn kaj scenejajn dekoraciojn por teatroj. Krome multas liaj plafonbildoj ekz. por la Burĝa domo de la societoj Měšťanská beseda en Pilzeno. Lia plej fama bildo Piják absintu) de 1901 pendas en la praga kafejo Slavia kaj montras la verdan muzon. Jen titoloj de aliaj famaj verkoj: Damo ruĝe, Damo blanke (Anna Karenina), V lázních, Panjo Slavia kaj Adiaŭo.
Li estis entombigita sur tombejoj Olšany de Prago.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.