germana aktoro From Wikipedia, the free encyclopedia
Adolf Gustav Rupprecht Maximilian „Gustl“ BAYRHAMMER (naskiĝinta la 12-an de februaro 1922 en Munkeno, mortinta la 24-an de aprilo 1993 en Krailling) estis germana aktoro. Lia rola diverseco imponis.[1] Konata al multoj li iĝis danke al la televidaj serioj de ARD Meister Eder und sein Pumuckl kaj Tatort.
Gustl Bayrhammer | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Adolf Gustav Rupprecht Maximilian Bayrhammer | ||||
Naskiĝo | 12-an de februaro 1922 en Munkeno | ||||
Morto | 24-an de aprilo 1993 (71-jaraĝa) en Krailling | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Korinfarkto vd | ||||
Tombo | Krailling vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Loĝloko | Munkeno vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Max Bayrhammer (en) vd | ||||
Edz(in)o | Irmgard Henning (en) vd | ||||
Infanoj | Max Bayrhammer (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kantisto teatra aktoro filmaktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1964– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Estante filo de aktoro li frekventis la nehumanisman sekcion de la munkena lernejo Wittelsbacher-Gymnasium kaj poste komercan lernejon.[2] En 1940 li fariĝis volontulo ĉe Wehrmacht.
Paralele li trejniĝis aktore ĉe Heinrich George kaj Werner Kepich en Berlino; tie li en 1944 finekzameniĝis antaŭ la Regna Teatra Ĉambro. En 1944 kune kun Toni Berger li ekdeĵoris en Sigmaringen kie li povas resti ĝis 1948. Tie li ankaŭ konatiĝis kun la posta edzino Irmgard Henning.[3]
Inter 1949 kaj 1952 li laboris en Tübingen, de 1952 ĝis 1955 en Augsburg, de 1955 ĝis 1964 en Karlsruhe, de 1962 ĝis 1964 kaj denove en 1977 ĉe Luisenburg-festivaloj en Wunsiedel. Poste li videblis sur la scenejoj de Landestheater en Salcburgo (1964-66) antaŭ ol labori ĝis 1971 Munkene ĉe Münchner Kammerspiele. Sekvis jaroj da liberprofesieco ĉe Bayerisches Staatsschauspiel (de 1972) kaj Münchner Volkstheater (de 1983). Tre konata rolo de li estis de Petro en la teatraĵo Der Brandner Kaspar und das ewig' Leben.
De 1953 li estis ano de Schlaraffia (kromnomo Skipps ben Kneißl).
Trarompo kariera estiĝis en la ĉefa rolo en la televida satiro Das Bohrloch oder Bayern ist nicht Texas apud Fritz Straßner kaj Ludwig Schmid-Wildy. Polickomisaro Melchior Veigl personiĝis de Bayrhammer inter 1972 kaj 1981 en la ARD-krimserio Tatort inter 1972 kaj 1981. En la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj li estis parolisto kaj prezentisto en la regionhistoria serio Weißblaue Geschichten. Multnombris lia gastadoj en diversaj serioj de Bayerischer Rundfunk ekz. ĉe Münchner Geschichten, Polizeiinspektion 1 aŭ de ZDF ĉe Königlich Bayerisches Amtsgericht. Tamen Bayrhammer ankaŭ tiutempe ne neglektis teatrajn rolojn.
Inter 1982 kaj 1989 li estis la aminda ĉarpentisto Eder en la porinfana serio Meister Eder und sein Pumuckl laŭ romanoj de Ellis Kaut. Jam antaŭe li heredis de Alfred Pongratz la rolon radidramon de Eder. Vane li protestis kontraŭ la malkonstruo de malnovaj domoj en la munkena etmetiista kvartalo Lehel kie estis okazinta la filmado de Pumuckl (domo je Widenmayerstraße 2 kun fikcia ĉarpentista ateliero). Pri Pumuckl estiĝis ankaŭ eksterseriaj filmoj.[4]
De 1956 Bayrhammer laboris kiel libere dungito ĉe radistacioj, ĉefe de Bayerischer Rundfunk kaj Südfunk Stuttgart.
En februaro 2022 la arkivo Bayerisches Hauptstaatsarchiv transprenis la postlasitaĵoj de Gustl kaj Max Bayrhammer.[5]
En 2018 en la munkena kvartalo Freiham nomiĝis por li strato Gustl-Bayrhammer-Straße kaj bazlernejo[6]. En aprilo 2023 senvualiĝis en Lehel memortabulo por li.[7]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.