Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
ÁPRILY Lajos (lajoŝ aprili) estis hungara poeto kaj tradukisto naskiĝinta la 14-an de novembro 1887 en Braŝovo kaj mortinta la 6-an de aŭgusto 1967 en Budapeŝto. Li estis la patro de poeto, tradukisto Zoltán Jékely.
Lajos Áprily | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | János Lajos Jékely | ||||
Naskiĝo | 14-an de novembro 1887 en Braŝovo | ||||
Morto | 6-an de aŭgusto 1967 (79-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Lingvoj | hungara • germana • franca vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Universitato Francisko-Jozefo (–1909) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Infanoj | Zoltán Jékely vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto tradukisto verkisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La originala nomo de Lajos Áprily estis Lajos Jékely. Post la bazlernejo en Parajd de 1890 li lernis en Székelyudvarhely kaj de 1899 en Kolozsvár. Li akiris en 1909 instruistan diplomon pri la hungara kaj germana lingvoj kaj literaturoj kaj li fariĝis instruisto en Nagyenyed en Kolegio Bethlen. Tie naskiĝis en 1913 sia unua filo, la estonta poeto, verkisto kaj tradukisto Zoltán Jékely. Li publikigis dekomence sub nomo Lajos Áprily en 1918 en revuo Új Erdély. En 1923 li havigis diplomon pri la franca lingvo en Dijon. En 1926 sia familio translokiĝis al Kluĵo kaj li instruis en la Reformita Kolegio. En 1928 li fariĝis redaktoro de Erdélyi Helikon. En 1929 la familio translokiĝis Hungarujon Budapest, kie la poeto de 1934 estis nomumita direktoro de Baár-Madas Leánynevelő Intézet. Tie estis sia disĉiplo interalie Ágnes Nemes Nagy, la pli malfrua poetino. En 1935 li faris duonjaran studvojaĝon en Eŭropo. En 1942 por mallonga tempo ili retranslokiĝis Transilvanujon al Parajd. En 1943 la familio ekloĝis en Szentgyörgypuszta proksime de Visegrád.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.