La 22-a de februaro estas la 53-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 312 tagoj restas (313 en superjaroj).
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
februaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 |
februaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
Je la 22-a de februaro okazis, interalie:
Eventoj
- 705: Ĉina imperiestrino Wu Zetian abdikis, restarigante dinastion Tang
- 794: Unua mencio pri Frankfurto ĉe Majno
- 896: Papo Formoso la 1-a kronis Arnulfon de Karintio kiel imperiestron de Germanio
- 1255: Piastoj: en princlando Vroclavo Oleśnica ricevis urborajton
- 1281: Marteno la 4-a iĝis papo
- 1288: Nikolao la 4-a iĝis papo
- 1300: Papo Bonifaco la 8-a anoncis la jaron 1300 Jubilea jaro
- 1371: Roberto la 2-a iĝis reĝo de Skotoj kiel unua monarko de Stuartoj - post la morto de Davido la 2-a
- 1460: Tritika milito inter Szczecin kaj Stargard pri mara komerco - 6 gardistoj de dogana ponto en Szczecin pereis, dekkelkaj peesonoj trafis al mallibero
- 1483: Kroatoj presis misalon en glagolico - unua kroata presita libro kaj unua nelatina en Eŭropo
- 1495: Franca reĝo Karlo la 8-a invadis Napolon iĝante reĝo de la Reĝlando de Napolo
- 1603: Pola reĝo Sigismondo la 3-a Vasa urbigis Żółkiew laŭ magdeburga juro
- 1618: Mustafa la 1-a anstataŭigis sian nevon kaj estis proklamita la 16-a sultano de Otomana Imperio
- 1635: Kardinalo Richelieu fondis Francan Akademion
- 1734: Rusa armeo komencis sieĝon de Gdańsk
- 1744: Franca ŝiparo venkis britan mararmeon en batalo de Toulon
- 1760: Kardinalo Antonio Eugenio Visconti iĝis apostola nuncio en Pollando
- 1785: Subskribo de konvencio inter pola urbo Gdańsk kaj Reĝlando Prusio finanta kelkjaran konflikton
- 1819: Hispanio kontraŭ 5 milionoj da usonaj dolaroj cedis Floridon al Usono - interkonsento de John Quincy Adams kun ministroj de Vicreĝlando Nova Hispanio
- 1846: Usono: Libereca sonorilo lastan fojon eksonoris en Filadelfio
- 1846: Respubliko Krakovo: insurekcia Nacia Registaro estis fondita
- 1848: Dua Franca Respubliko: La Printempo de la Popoloj komenciĝis: Franca revolucio de 1848 eksplodis, parizanoj komencis konstrui barikadojn por forigi Julian monarkion
- 1862: Jefferson Davis iĝis sola ĵurigita prezidento de la Konfederaciitaj ŝtatoj de Ameriko
- 1865: Usona Enlanda Milito: Unia Armeo okupis havenurbon Wilmington en Norda Karolino - lasta marbordo de Konfederaciitaj Ŝtatoj de Usono
- 1876: Baltimore: privata Universitato Johns Hopkins fondiĝis
- 1900: En Lodza konspirejo caraj regopovoj arestis Józef Piłsudski pro agado en Pola Partio Socialista kaj malliberigis lin en Varsovia Citadelo — oni likvidis presejon de "Robotnik"
- 1904: Argentina meteologia Stacio Orcadas estis fondita en Antarkto - la plej malnova en la kontinento
- 1906: Germana astronomo Max Wolf malkovris asteroidojn Hipsipilo kaj Aĥilo
- 1912: Nederlanda avioprodukta firmao Fokker fondiĝis
- Unua mondmilito:
- 1915: Dua batalo apud Lagoregiono Mazurio finiĝis, en kiu rusa armeo estis venkita de la germana — rusaj perdoj: 56 mil mortigitaj kaj vunditaj, 100 mil soldatoj iris al mallibero; germanaj perdoj: 16 mil mortigitaj kaj vunditaj
- 1919: En Parizo dum unu semajno mortis je hispana gripo mil homoj
- 1920: Pola-bolŝevika milito: pola armeo venkis en batalo de Latyczów (nun Ĥmelnicka provinco)
- 1921: Post kiam rusaj fortoj sub komando de barono Roman Ungern von Sternberg forpelis ĉinojn, Bogdo Gegen Bogd Khan revenis kiel imperiestro de Mongolio
- 1930: Dua Pola Respubliko: oni fondis Polan Asocion de Amatora radio
- 1931: Mizerikordo: en monaĥejo en Płock pola fratulino Faustyna Kowalska travivis sian unuan revelacion pri Jesuo Kristo
- 1934: Premiero de usona filmo Okazis unu nokton
- 1935: Malpermeso por aviadiloj flugi super Blanka Domo, sidejo de usonaj prezidentoj
- 1938: En Kuvajto oni malkovris nafton
- 1940: La 14-a Dalai-lamao Tenzin Gyatso ektroniĝis en Tibeto
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: germana polico likvidis provizoran koncentrejon de katolikaj klerikoj en Obory forveturigante ĉiujn al malliberejo en Grudziądz; en Ĝenerala Gubernio aperis instrukcio antaŭvidanta mortpunon por poloj, kiuj infektus germanon per venera malsano; generalo Michał Tokarzewski-Karaszewicz transdonis komandon de konspira armea organizaĵo Asocio de Armita Batalado al kolonelo Stefan Rowecki; Francio: ĝermo de malpeza mekanigita divizio (generalo Stanisław Maczek) estis translokigita de Coetquidan (Morbihan) al Avignon-regiono; batalo de Atlantiko: dum operaco kontraŭ brita fiŝkaptado sur Norda Maro estis erare bombita de la propra bombaviadilo germana destrojero Z1 Leberecht Maass, kiu sinkis - 282 maristoj pereis, oni savis 60, el kiuj unu mortis
- 1941: Direktoro de poŝtoficejo en Poznań eldonis instrukcion pri antaŭa kontrolo de pakaĵoj, sendataj de poloj, fare de germana polico; Grekio: konsiliĝo de grekaj kaj britaj generaloj kun partopreno de la reĝo, ĉefministro kaj Anthony Eden pri plano de komuna defendo kontraŭ Germanio
- 1942: En Provinco Dancigo-Okcidenta Prusio oni instigis polojn, pere de minaco kaj persvado, subskribi germanan naciecan liston; germanaj regopovoj por altigi bredadon en okupata Pollando liveris 4300 virporkojn al Provinco Dancigo-Okcidenta Prusio, 6000 al Provinco Vartlando kaj 3600 al Ĝenerala Gubernio; en Zdzięcioł (nun Belorusio, Grodna regiono) germanoj establis judan geton; Pola Rezistomovado: soldatoj de Kamparanaj Batalionoj likvidis gvidanton de laboroficejo en distrikto Puławy; hispana registaro sub premo de Germanio postulis fermi polan delegitejon kaj konsulejon en Madrido; en Britio oni kreis usonan komandejon de aviada bombado; registaro de Aŭstralio rifuzis al Winston Churchill sendi aŭstraliajn trupojn, revenantajn de Proksima Oriento, al Birmo; registaro de generalo Francisco Franco dekretis kastilian lingvon ununura oficiala lingvo; italoj komencis ĉirkaŭi Ljubljanon per pikdrato
- 1943: Germana polico pafmortigis en Jędrzejów 35 judojn; en Varsovio komencis aperi subtera revuo "Krąg" (Rondo), eldonata de Organizaĵo de Skoltinoj; en ĜG ĝis tiu ĉi tago estis 47 agrikulturaj entreprenoj posedataj de SS kaj 2600 de germana civila administrado; Hans kaj Sophie Scholl kaj Christoph Probst, unuaj membroj de studenta grupo Blanka rozo estas mort-kondamnitaj de Popol-Tribunalo (Volksgerichtshof), kaj la saman tagon gilotinitaj en la malliberejo de Stadelheim apud Munkeno; Orienta Fronto: komenco de la germana kontraŭatako inter Donec kaj Dnepro; nokte Bomba Korpuso de RAF atakis Saint-Nazaire
- 1944: Volinia masakro: nokte de la 22-a/23-a de februaro ukrainaj naciistoj de la Ukraina Ribela Armeo masakris 131 loĝantojn de pola vilaĝo Berezowica Mała (nun Ternopila provinco); germana polico pafekzekutis 312 malliberulojn de Pawiak en Varsovio, en tio 12 virinojn, kaj 90 personojn en Lublin, 12 en Ryczów kaj vivbruligis 8 en distrikto Mińsk; sur ruinoj de Varsovia geto estis mortigita Bronisław Ziemięcki, prezidanto de Lodzo; Pola Enlanda Armeo: taĉmento de leŭtenanto Hieronim Dekutowski atakis SS-taĉmenton en farmo apud Opole Lubelskie, taĉmento de leŭtenanto Bogusław Męczyński kun du sovetaj trupoj konkeris Ulanów; taĉmento de leŭtenanto Jerzy Wiszniewski forprenis de armea trajno en Varsovio pezan maŝinpafilon kaj kontraŭaviadan kanonon; en Varsovio aperis lasta numero de konspira revuo "Krąg"; usonaj bombaviadiloj erare bombis nederlandajn urbojn Nijmegen (preskaŭ 800 civilaj viktimoj), Arnhem, Enschede kaj Deventer; Winston Churchill dum sia parolado en Ĉambro de komunuloj apogis sovetajn postulojn pri la pola orienta landlimo laŭ Curzon-linio; japana submarŝipo I-37 sinkigis ĉe la bordo de Afriko la britan ŝipon "British Chivalry" - japana komandoro-subkolonelo malliberigis la britan kapitanon kiel militkaptiton murdante parton de ŝiprompiĝintoj; Ruĝa Armeo reakiris Krivij Rih
- 1945: Germanaj soldatoj pafmortigis en distrikto Kalisz 63 kaj en Zakrzów 10 polojn; Marŝo de morto: SS-anoj murdis dumvoje evakuatajn malliberulojn de koncentrejo Aŭŝvico: en Rybnik 358 kaj en 4 aliaj lokoj 72; koncentrejon en Żabików atingis eskortataj de Gestapo 33 malliberuloj de Ostrołęka - post kiam eveidentiĝis ke la koncentrejo estis evakuita gestapanoj murdis ĉiujn sur loka tombejo; en malliberejo de Katowice de la 9-a de oktobro 1941 ĝis tiu ĉi tago germanoj verdiktis 552 mortpunojn; dua soveta okupado de Pollando: en Ostrów Wielkopolski grupo de soldatoj de la Pola Enlanda Armeo ekbatalis kontraŭ la soveta taĉmento, kiu planis masakri la urbon (komunista propagando false indikis Andrej Andrejeviĉ Vlasov); Ruĝa Armeo okupis Choszczno kaj Rytel (proksime al Czersk); soveta aviado atakis nokte Królewiec kaj Bratislavon, kaj Bomba Korpuso de RAF - Duisburg kaj Worms; aviado de Aliancanoj atakis fervojan transporton en Okcidenta Germanio - 3,5 mil bombaviadiloj faris preskaŭ 9 mil flugojn; Silezio: trupoj de la 1-a Ukraina Fronto ekregis parton de Guben; la Sovetunia Konsilio de Popolkomisaroj decidis konstrui metroon de Kievo
- 1946: Malvarma milito: usona diplomato en Moskvo George F. Kennan sendis "Longan Telegramon" al la Usona Departemento de Ŝtato, kiu signife difinis usonan politikon pri Sovetunio, favore al la politiko de retenado
- Stalinismo:
- 1946: Pola Popola Partio forĵetis proponon de komunistoj krei flanke de ĉiuj politikaj partioj la komunan balotan blokon
- 1947: Pola Sejmo voĉdonis "amnestion" por soldatoj kaj agantoj de kontraŭkomunista subtera movado — post kelkaj monatoj estis arestitaj, juĝitaj kaj mortigitaj (post falsigita baloto la dua embuska bato kun reprezalioj kontraŭ estintaj soldatoj de Pola Enlanda Armeo)
- 1948: 58 homoj pereis kaj 123 vundiĝis dum bomba atenco kontraŭ britaj armeaj aŭtomobiloj en Jerusalemo farita de juda terorisma organizo Irgun
- 1955: La 5-a Internacia Piana Konkurso Fryderyk Chopin komenciĝis en Varsovio
- 1956: Elvis Presley unuafoje eniris en la muzikaĵrangolistojn per la kanto Heartbreak Hotel
- 1957: Prezidento de Vjetnama respubliko Ngô Đình Diệm postvivis komunistan atencon en Buôn Ma Thuột
- 1958: Egiptio kaj Sirio kreis Unuiĝintan Araban Respublikon (prezidentaj subskriboj post referendumoj okazigitaj la pasintan tagon)
- 1972: 7 personoj pereis kaj 18 vundiĝis en bomba atenco kontraŭ paraŝutista bazo en Aldershot en suda Anglio, farita de IRA
- 1974: Pakistano agnoskis sendependecon de Orienta Pakistano (nuna Bangladeŝo), proklamitan decembre 1971
- 1979: Sankta Lucio sendependiĝis de Britio kaj aniĝas al UNO
- 1982: Milita stato en Pollando:
- Telegraflineo kun la mondo refunkciis
- Oni permesis agadon de kulturaj asocioj (en tio de Pola Esperanto-Asocio, Pola Esperanto-Junularo kaj PSEK)
- Pastro Jerzy Popiełuszko faris sian unuan faman liturgian predikon
- 1986: Sur Filipinoj komenciĝis rozaria revolucio, kiu forpelis diktatoron Ferdinand Marcos
- 1987: Testoflugo de pasaĝera aviadilo Airbus A320
- 1993: Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj rezoluciis pri kreo de la Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio
- 1996: Papo Johano Paŭlo la 2-a eldonis apostolan konstitucion Universi Dominici gregis, kiu ŝanĝis regulojn de konklavoj kaj administradon de la eklezio dum Vaka Seĝo
- 1997: Skotlando: oni informis pri klonigo de unua mamulo - ŝafino Dolly (ĝi naskiĝis la 5-an de julio 1996)
- 1999: Bulgara-makedona deklaracio estis subskribita por solvi lingvan disputon inter la du landoj pri la makedona lingvo
- 2000: Ukrainio forigis mortpunon
- 2002: Londono: Miljara ponto ekfunkciis
- 2005: 612 personoj pereis kaj 990 vundiĝis en tertremo en irana provinco Kerman (6,4 laŭ Momant-magnituda skalo)
- 2008: Unuan fojon oni filmis moviĝantan elektronon en la universitato de sveda urbo Lund
- 2009: Brita filmo Kvartalaĉa hundo Milionulo gajnis 8 Oskar-premiojn en Los-Anĝeleso
- 2011: 180 homoj pereis kaj pli ol 1500 vundiĝis en tertremo en Christchurch sur Nov-Zelando
- 2012: 51 homoj pereis kaj pli ol 700 vundiĝis en kolizio de du trajnoj en Bonaero
- 2014: Eŭromajdano:
- De malliberejo en Ĥarkivo estis liberigita estinta ĉefministrino de Ukrainio Julija Timoŝenko
- Verĥovna Rada voĉdonis ke Viktor Janukoviĉ ĉesis plenumi funkcion de prezidento
- 2014: Matteo Renzi iĝis ĉefministro de Italio
- 2015: Dum la 87-a ceremonio de enmanigo de Oskar-premio la akademian premion por la plej bona fremdlingva filmo unuafoje gajnis pola filmo, Ida — kritikata de naciistoj pro ties supozata kontraŭpolismo
- 2018: Parlamento de Nederlando agnoskis armenan genocidon fare de Otomana Imperio - Turkio kondamnis la rezolucion
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 364-a tago de rusa agreso: dum preskaŭ 10 monatoj platformo UNITED24 kolektis pli ol 287 mln da dolaroj de personoj el 110 ŝtatoj — oni aĉetis 1 879 senpilotajn aviadilojn kaj instruis 5,6 mil ukrainajn operatorojn; en Kievo estas testata israela sistemo de frua averto; 89 polaj policanoj revenis post kelkmonata sekreta misio en Ukrainio laborante en Kieva provinco kaj lokoj de pezaj bataloj apud Dnepro, travivis 129 rusajn aeratakojn, forigis 2 mil danĝerajn objektojn kaj sekurigis pli ol 17,5 mil metrojn da vojoj; oni identigis 91 armeanojn el Rusio, respondecajn pri pli ol 9 mil militkrimoj en Buĉa-regiono; estinta ĝenerala akuzisto iĝis komandanto de plotono de senpilotaj atakaviadiloj; ukrainoj malkovris du rusiajn flankatakajn grupojn en Ĥarkiva provinco - unu estis devigita retiriĝi; sur stratoj de okupata Sebastopolo aperis ukrainaj simboloj; en Kievo estis kaptita porkremla blogisto, kiu kaŝiĝis en monaĥejo de Ukraina Ortodoksa Eklezio (Moskva Patriarkeco)
- Mondreago: pasinttage Josep Borrell alvokis, en letero dissendita al defend-ministroj de EU-landoj, al urĝa livero de municio por Ukrainio; CNN: dum la vizito de prezidanto de Usono en Kievo Rusio faris sensukcesan teston de interkontinenta balistika misilo; Bloomberg: Usono liveras al Ukrainio direktatajn helpe de GPS precizajn pafaĵojn JDAM-ER (trafas celojn pli ol 70 km); 230 nederlandaj oficiroj instruos ukrainajn soldatojn en Germanio; B9: en Varsovio okazis Eksterordinara Pintkunveno de Bukareŝta Naŭo (Pollando Rumanio Slovakio Bulgario Estonio, Litovio, Latvio, Hungario, Ĉeĥio) kun partopreno de prezidanto de Usono kaj Ĝenerala sekretario de NATO, dediĉita al plua apogo de Ukrainio; grandega incendio en Krasnojarsko, flamas magazeno de fridujoj
Remove ads
Naskiĝoj
- 1403: Karlo la 7-a, reĝo de Francio (m. 1461)
- 1440: Ladislao la 1-a, reĝo de Aŭstrio, Bohemio, Hungario kaj Kroatio (m. 1457)
- 1514: Johannes Gigas, germana teologo, pedagogo kaj poeto
- 1535: Petro Bornemisza, hungara verkisto, luterana predikisto kaj edukisto (m. 1584)
- 1645: Johann Christoph Bach la pli maljuna, germana violonisto (m. 1693)
- 1675: Franz Anton Adolph von Wagensperg, episkopo de Seckau kaj Chiemsee
- 1677: Johann Paul Kress, germana juristo kaj akademiano (m. 1741)
- 1705: Peter Artedi, sveda naturalisto, la patro de iĥtiologio (m. 1735)
- 1712: Péter Bod, hungara kalvinana pastro, eklezia verkisto kaj literaturhistoriisto (m. 1769)
- 1732: George Washington, unua prezidento de Usono, ĉefkomandanto de Kontinenta Armeo (m. 1799)
- 1732: Gotthelf Greiner, germana vitrofaristo kaj porcelaninventisto (m. 1797)
- 1749: Johann Nikolaus Forkel, germana muzikologo kaj komponisto, kunfondinto de muzikscienco (m. 1818)
- 1767: János Antal, hungara reformita episkopo (m. 1854)
- 1788: Arthur Schopenhauer, germana filozofo, reprezentanto de pesimismo, influata de hinda filozofio (m. 1860)
- 1796: Adolphe Quételet, belga matematikisto, astronomo, sociologo kaj statistikisto, enkondukinto de la korpomasa indico (m. 1874)
- 1801: William Barnes, angla filologo, poeto kaj verkisto (m. 1886)
- 1801: Heinrich Wilhelm Stieglitz, germana verkisto (m. 1849)
- 1805: Sarah Adams, angla poetino, enestanta en ADORU - Ekumena Diserva Libro (m. 1848)
- 1806: Józef Kremer, pola filozofo, historiisto pri arto, pioniro de psikologio (m. 1875)
- 1810: Frédéric Chopin, pola komponisto kaj pianisto, reprezentanto de romantisma muziko (m. 1849)
- 1814: Oskar Kolberg, pola etnografo, folkloristo, enciklopediisto kaj komponisto (m. 1890)
- 1817: Niels Wilhelm Gade, dana komponisto kaj dirigento (m. 1870)
- 1840: August Bebel, germana gvidanto de laborista movado (m. 1913)
- 1843: Heinrich August Schwabe, germana-usona pentristo kaj instruisto (m. 1916)
- 1844: Mihály Kornya, hungara misiisto pri baptismo (m. 1917)
- 1857: Heinrich Rudolf Hertz, germana fizikisto, malkovrinto de elektromagnetaj ondoj (m. 1894)
- 1857: George Gordon, novzelanda bankisto, fondinto de Esperanto-asocio en Melburno, kontribuinta per la traduko de Alegorioj el la Naturo kaj indekso por The Esperanto-English Dictionary (m. 1946)
- 1857: Robert Baden-Powell, brita militisto kaj verkisto, fondinto de skoltismo (m. 1941)
- 1861: Zoltán Ambrus, hungara verkisto kaj ĵurnalisto, membro de Hungara Scienca Akademio, Societo Petőfi kaj Societo Kisfaludy (m. 1932)
- 1864: Jules Renard, franca verkisto kaj poeto (m. 1910)
- 1883: Viktor Aradi, rumania hungara geologo, verkisto (m. 1937)
- 1886: Hugo Ball, germana verkisto, dadaisto kaj pacisto (m. 1927)
- 1887: Ksawery Tartakower, pola ŝakisto, aŭtoro de aforismoj pri ŝako (m. 1956)
- 1889: Olave Baden-Powell, britino, pioniro de skoltismo (m. 1977)
- 1890: István Kövess, rumania hungara juristo, ĵurnalisto (m. nekonata)
- 1892: Edna St. Vincent Millay, usona poetino kaj dramaturgo (m. 1950)
- 1894: Béla Weress, rumania unitariisma eklezia verkisto, redaktoro (m. nekonata)
- 1894: Victor Brecheret, brazila skulptisto (m. 1955)
- 1900: Luis Buñuel, hispana reĝisoro kaj superrealisma filmisto (m. 1983)
- 1904: Franz Kutschera, aŭstra nazia funciulo, ĉefo de SS kaj Polico por Varsovia Distrikto, ekzekutita (m. 1944)
- 1904: István Nagy, rumania hungara verkisto (m. 1977)
- 1908: John Mills, brita aktoro (m. 2005)
- 1910: György Kovács, rumania hungara aktoro (m. 1977)
- 1915: Zygmunt Rumel, pola militisto kaj poeto, torturata kaj murdita de la Ukraina Ribela Armeo (m. 1943)
- 1918: Robert Wadlow, usonano, plejalta viro (m. 1940)
- 1921: Giulietta Masina, itala aktorino (m. 1994)
- 1921: Jean-Bédel Bokassa, diktatoro de Centr-Afrika Respubliko (m. 1996)
- 1925: Tom Gehrels, nederlanda astronomo (m. 2011)
- 1926: Otto Schönberger, germana klasika filologo
- 1930: Gerhard Günther, germana juristo, historiisto kaj arkivisto
- 1935: Danilo Kiš, jugoslava verkisto kaj tradukisto (m. 1989)
- 1936: Ádám Bodor, hungara verkisto
- 1936: Karin Dor, germana aktorino
- 1941: Imre Baász, rumania hungara grafikisto (m. 1991)
- 1943: Otoja Jamaguĉi, japana ultranaciisto mortiginta per glavo politikiston Inejiro Asanuma, sinmortiginto (m. 1960)
- 1943: Horst Köhler, prezidento de Germanio
- 1948: Linda de Suza, portugala kantistino (m. 2022)
- 1948: Dénes Győrfi, rumania hungara bibliotekisto, lokhistoriisto
- 1949: Niki Lauda, aŭstria entreprenisto kaj aŭtosportisto, triobla mondĉampiono, piloto de Formulo 1 (m. 2019)
- 1950: Sándor Antik, hungara skulptisto kaj ceramikisto
- 1955: David Axelrod, usona politika konsultisto
- 1959: Kyle MacLachlan, usona aktoro
- 1962: Steve Irwin, aŭstralia zoologo kaj televida stelulo (m. 2006)
- 1968: Marta Cywińska, pola poetino, tradukistino, felietonistino, kontraŭfeministino, doktoro pri homa scienco
- 1974: James Blunt, brita oficiro kaj kantaŭtoro
- 1975: Drew Barrymore, usona aktorino
- 1975: Olga Budina, soveta, rusia filma kaj televida aktorino
Remove ads
Mortoj
- 556: Maksimiano de Raveno, episkopo de Raveno, sanktulo
- 606: Sabiniano, papo
- 793: Sicga, nobelo de Northumbria, Anglio kiu murdis Aelfwald la 1-an reĝon de Northumbria (n. nekonata)
- 1072: Petro Damiano, itala ermito, kardinalo, doktoro de eklezio, sanktulo (n. 1007)
- 1371: Davido la 2-a, reĝo de Skotlando (n. 1324)
- 1512: Amerigo Vespucci, itala komercisto, natursciencisto, mara esploristo kaj kartografo (n. 1454)
- 1556: Humajun, dua imperiestro de Mogola Imperio en Barato (n. 1508)
- 1690: Charles Le Brun, franca pentristo dekoraciinta la kastelon de Versailles (n. 1619)
- 1731: Frederik Ruysch, nederlanda botanikisto, kirurgo, kuracisto, anatomo kaj zoologo (n. 1638)
- 1797: Karl Friedrich Hieronymus von Münchhausen, germana nobelo, oficiro kaj rakontisto (n. 1720)
- 1808: Václav Matěj Kramerius, ĉeĥa patrioto kaj verkisto, la unua eldonanto de ĉeĥlingvaj libroj kaj gazeto (n. 1753)
- 1832: Ferenc Pethe, hungara agrikulturisto kaj ĵurnalisto (m. 1763)
- 1866: Ludwika Śniadecka, pola nacia agantino en Turkio (n. 1802)
- 1875: Charles Lyell, angla geologo (n. 1797)
- 1876: Ferenc Nagy, hungara ĵurnalisto, instruisto, ĝardenkultivisto (n. 1804)
- 1878: Emilie d'Oultremont, belga monaĥino, katolika beatulino (n. 1818)
- 1890: Carl Bloch, dana pentristo kaj akademiano (n. 1834)
- 1903: Hugo Wolf, aŭstra-slovena komponisto kaj muzikkritikisto (n. 1860)
- 1903: Victor Meirelles, brazila pentristo, instruisto kaj desegnisto (n. 1832)
- 1913: Ferdinand de Saussure, svisa lingvisto kaj esperantisto, enkondukinto de la termino signo (n. 1857)
- 1913: Francisco I. Madero, prezidanto de Meksiko, murdita (n. 1873)
- 1923: Damdin Suĥbataro, mongola militisto, nacia heroo (n. 1893)
- 1935: Dezső Fehér, hungara verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1869)
- 1939: Antonio Machado, hispana poeto kaj eseisto, ano de la Generacio de 1898 (n. 1875)
- 1939: Aleksandr Jegorov, sovetia militestro kaj marŝalo, partoprenanto de la pola-bolŝevika milito, viktimo de Granda Teroro (n. 1883)
- 1940: Albert Willimsky, germana katolika kleriko, kritikisto de Nacisocialisma Germana Laborista Partio, viktimo de koncentrejo Sachsenhausen (n. 1890)
- 1942: Stefan Zweig, aŭstra verkisto kaj dramaturgo, kontraŭulo de faŝismo, pacisto (n. 1881)
- 1943: Hans Scholl, germana rezistanto kontraŭ naziismo, gvidanto de Blanka rozo, ekzekutita (n. 1918)
- 1943: Sophie Scholl, germana aktivulino kontraŭ naziismo, ekzekutita (n. 1921)
- 1947: Józef Kuraś, pola soldato kaj partizano (n. 1915)
- 1960: Margit Gáll, rumania hungara porinfana verkistino, tradukistino (n. 1920)
- 1961: Nick LaRocca, usona kornetisto, bandestro kaj pioniro de ĵazo (n. 1889)
- 1968: Teodoro Ŝvarc, hungara advokato, Esperanto-verkisto, fondinto kaj redaktoro de "Literatura Mondo" (n. 1893)
- 1972: János Istók, hungara skulptisto (n. 1873)
- 1974: Carlos Domingues, brazila advokato, prezidanto de Brazila Klubo Esperanto, ano de Organiza Komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto, redaktoro de "Brazila Esperantisto", aktivulo de Brazila Esperanto-Ligo, kunlaboranto de Internacia komerca-ekonomika vortaro, membro de la Akademio de Esperanto (n. 1896)
- 1976: Mihály Polányi, hungara-brita fizika kemiisto, filozofo kaj pedagogo (n. 1891)
- 1980: Oskar Kokoschka, aŭstra verkisto kaj ekspresionisma pentristo (n. 1896)
- 1987: Andy Warhol, usona pop-artisto (n. 1928)
- 1991: An U-seng, korea poeto, tradukisto, poligloto, aktivulo de kontraŭjapana rezistomovado, redaktoro de du Esperanto-revuoj, tradukisto en esperanto de la noveloj de Lu Xun, kuntradukinto de Ĉina Antologio (n. 1907)
- 2002: Jonas Savimbi, angola politikisto kaj gvidanto de la kontraŭkoloniisma movado UNITA (n. 1934)
- 2006: Hilde Domin, germana verkistino (n. 1909)
- 2007: Fons Rademakers, nederlanda filmreĝisoro (n. 1920)
- 2010: Karola Ágai, hungara operkantistino (koloratursoprano) (n. 1927)
- 2012: Ludmila Kasatkina, soveta, rusia aktorino (n. 1925)
- 2016: Sándor Zolcsák, rumania hungara pentristo kaj industriartisto (n. 1934)
- 2019: Morgan Woodward, usona aktoro kaj kantisto (n. 1925)
Remove ads
Specialaj tagoj kaj festoj
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Baziliko Sankta Petro: festo de la Katedralo al Sankta apostolo Petro
- Papiaso de Hierapoliso (episkopo kaj martiro)
- Maksimiano de Raveno, itala ĉefepiskopo
- Tago de gefrata penso, simbola festo pri amikeco en skoltismo por omaĝi la nasko-daton de gesinjoroj Robert Baden-Powell kaj Olave Baden-Powell
- Nacia tago en Sankta Lucio, tago de la sendependiĝo (1979)
- Eŭropa Tago de la Viktimoj de Krimoj - fiksita de Eŭropa Parlamento en 1988
- Monda akvotago, ekde 1993
- Kataro: Datreveno de Entronigo de Emiro
Remove ads
Tagoj de semajno
La 22-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099:
- Lundo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098.
Remove ads
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.
Remove ads