From Wikipedia, the free encyclopedia
Oskar Kokoschka (naskiĝis la 1-an de marto 1886 , mortis la 22-an de februaro 1980) estis aŭstra pentristo, poeto kaj dramisto. Li estas plej multe konata pro siaj intensaj ekspresionismaj portretoj kaj pejzaĝoj.
La unuaj laboroj de Kokoschka estis poŝtkartoj kaj desegnoj por infanoj. En sia frua kariero li faris portretojn de Vienaj famuloj. Li estis en la aŭstra armeo dum la Unua mondmilito kaj estis vundita. En hospitalo, kuracistoj diris ke li estis mense malstabila. Li vojaĝis tra Eŭropo kaj pentris pejzaĝojn.
Kokoschka havis amaferon kun Alma Mahler. Ŝi ĉesis la rilaton. Li daŭre amis ŝin la tutan vivon. Unu el liaj plej grandaj verkoj Die Windsbraut (aŭ La Tempesto), estas omaĝo al ŝi. Lia poemo Allos Markar[1] temis pri tiu rilato.
Taksita de degenerinta arto fare de Nazioj, Kokoschka forlasis Aŭstrion en 1934 por Prago. En 1938, kiam ĉeĥoj engaĝiĝis en Wehrmacht, Li fuĝis al Unuiĝinta Reĝlando. Li restis tie dum la milito.
Kokoschka fariĝis brita civitano en 1946. En 1978 li reakiris sian Aŭstran civitanecon. Li vojaĝis al Usono en 1947. Poste li translokiĝis al Svislando. Li vivis tie la reston de sia vivo. Li mortis en Montreux.
Literaturaj verkoj de Kokoschka estas tiel kuriozaj kaj interesaj kiel liaj artaj verkoj. Lia memoraĵo, A Sea Ringed with Visions, estas tiel freneze psikedela kiel io ajn verkita de aliaj sub la influo de nunaj halucinogenoj. Lia mallonga teatraĵo "Murdisto, Espero de Virinoj" estas ofte nomita la unua ekspresionisma dramo. Lia Orpheus und Eurydike (1918) fariĝis opero fare de Ernst Krenek.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.