From Wikipedia, the free encyclopedia
Johann Paul KRESS (naskiĝinta la 22-an de februaro 1677 en Hummelshain, mortinta la 22-an de novembro 1741 en Helmstedt) estis germana juristo kaj akademiano docentinta ĉe la Universitato de Helmstedt.
Johann Paul Kress | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de februaro 1677 en Hummelshain |
Morto | 22-an de novembro 1741 (64-jaraĝa) en Helmstedt |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Friedrich-Schiller-Universitato Jena |
Okupo | |
Okupo | juristo universitata instruisto |
Johann Paul Kress, filo de predikisto, frekventis la gimnazion en Gera. Ekde 1695 li studis juron unue en Jena kaj poste en Halle (Saale). Laŭ rekomendo de la naturjuristo Christian Thomasius li deĵoris tempon de unu jaro kiel ĉefedukisto por filo de la prezidanto von Schwanenbeck en Rigo antaŭ la reveno al Jena kaj la studofino tie.
Post la doktoriĝo en la jaro 1786 li estis en Jena unue kelkajn jarojn privata docento. Kun la peranto Gottfried Wilhelm Leibniz, kun kiu li konatiĝis en Vieno, li vokitis en 1712 je la katedro de la jura fakultato de la altlernejo de Helmstedt. Tie li laboris ĉirkaŭ tri jardekojn rifuzante diversajn vokojn alien. En la jaroj 1722, 1731 kaj 1736 li eĉ estis rektoro universitata. En 1738 li nomumigis reĝa-grandbritia kaj poste brunsviga-wolfenbüttela konsilisto. En 1741 li mortis pro apopleksio.
Ene de tiutempaj rondoj fakulaj Kress havis tre bonan renomon. Lia scienca verkaro estis tre ampleksa kaj diversema: ĝi enhavis skribaĵojn pri privata juro, punjuro, ŝtata juro kaj kanona juro. Substrekindas la kvalito de lia komento punleĝara eldonite en la jaro 1721-a en la unua eldono pri la priskriboj de Constitutio Criminalis Carolina. Tiu ĉi verko antaŭenpushis ĝenerale la evoluigon de la punlegdono. Krome ĝi, malgraŭ kelkaj enhavaj malprecizaĵoj - interesas pro detala priskribo de la estiĝo de la menciita leĝaro.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.