Johann Gotthelf GREINER (naskiĝinta la 22-an de februaro 1732 en Alsbach, mortinta la 12-an de aŭgusto 1797 en NeuhausLimbach) estis germana vitrofaristo, kuninventisto de porcelano kaj ekiginto de porcelanaĵfabrikado en Turingio. Originas li el tradicia turingia vitrofarista dinastio estante ido de Schwabenhans (Hans Greiner).
Gotthelf Greiner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de februaro 1732 en Scheibe-Alsbach |
Morto | 12-an de aŭgusto 1797 (65-jaraĝa) en Steinheid |
Okupo | |
Okupo | ceramikisto |
Vivo
Johann Gotthelf Greiner inventis porcelanon en iel ŝanĝita ĥemia versio kune kun la kuzo kaj posta bofrato Johann Gottfried Greiner kaj la koburga potfarmajstro Johann Georg Dümmler, sendepende de la atingoj de Johann Friedrich Böttger kaj de Ehrenfried Walther von Tschirnhaus je Meißen. Post multjaraj esploroj sukcesis li komence de 1761 krei porcelanon en sufiĉe bona kvalito.
Danke al liaj entreprenistaj agadoj memtitis la fundamento de turingia porcelanfabrokado. Tiel liaj agoj kaj la engaĝiĝo de filoj liaj estas en rekta kunteksto kun la jenaj manufakturoj:
- 1751: Porzellanmanufaktur en Steinheid-Limbach
- 1760: Porzellanwerk Kloster Veilsdorf en Veilsdorf
- 1764: Wallendorfer Porzellan en Neuhaus-Wallendorf
- 1772: (posta) Porzellan-Fabrik Limbach A.G.[1]
- 1777: Graf von Henneberg Porzellan en Ilmenau
- 1779: porcelanfabrikoj en Großbreitenbach
- 1783: Porzellanfabrik Rauenstein en Frankenblick-Rauenstein
Por gajni pli li salajris parte per kuponoj kiuj validis nur en propraj magazenoj de Greiner. Post la fino de la luado en Ilmenau kaj kiam Greiner - pro la paralizo de unu mano - grandparte ne povis labori, li decidis retiriĝi de ĉiu komerco kaj lasi la daŭrigon de la du kompanioj en Limbach kaj Großbreitenbach al siaj kvin filoj.
Verkoj
- Gottfelf Greiner: Laufende Preisse der Fürstl. Sachsen-Weimar Porzellan-Fabrick in Illmenau in courranten Waaren, Weimar: Ettinger, (1787)
Referencoj
Literaturo
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.