Rozario
romkatolika preĝo From Wikipedia, the free encyclopedia
romkatolika preĝo From Wikipedia, the free encyclopedia
Rozario (el la latina vorto rosarium, signifanta rozujaron) estas la nomo kaj de populara tradicia preĝaro inter katolikoj kaj de la globetaro mem, kiun oni uzas por kalkuli la preĝojn. Kvankam preĝado per globetaro inter katolikaj kaj ortodoksaj kristanoj estas tradicio antikva, la moderna katolika rozario, evoluinta ekde la 13-a jarcento, estis disvastigita de la dominikanoj en la 15-a jarcento. Johano Paŭlo la 2a diris: «Pere de la rozario, fideluloj ricevas abundajn gracojn el la manoj de la Dipatrino mem».[1]
La preĝo konsistas de parto voĉa kaj parto mensa:
En la mensa parto, oni meditas pri unu el la 20 misteroj de la vivo de Maria kaj Jesuo. Post la meditado sekvas la parto voĉa: oni preĝas unu Patronian[2] (ĉe la granda aŭ aparta globeto) kaj tiam dek Anĝelajn Salutojn (ĉe la dek globetoj post la aparta globeto). Ĉiu globeto simbolas propran preĝon kaj oni movas la fingron ronde de la globetaro por plenumi ĉiujn ilin.Ĉi tio estas la esenca rozario, sed ĉiu lando kaj epoko variigas ĝin kun aldonaĵoj, precipe kun komencaj kaj finaj preĝoj.
Unu el la plej konataj manieroj trapreĝi rozarion estas la jena:
Kolumno 1 | Kolumno 2 |
---|---|
la kruco | oni krucosignas sin, dirante Krucosignon kaj Apostolan Kredon |
globeto 1 | Patro nia |
globetoj 2, 3, 4 | Anĝela Saluto |
spaco inter globeto 4 kaj 5 | Gloro al la Patro (ankaŭ Ho bona Jesuo, eventuale) kaj anonco de la unua mistero |
globeto 5 | Patro nia kaj meditado pri la ĵus-anoncita mistero |
globetoj 6 ĝis 15 (unua dekopo) | Anĝela Saluto |
spaco inter globetoj 15 kaj 16 | Gloro al la Patro (ankaŭ Ho bona Jesuo, eventuale) kaj anonco de la dua mistero |
globeto 16 | Patro nia kaj meditado pri la ĵus-anoncita mistero |
... | ... |
la agrafo | Saluton Reĝino |
la kruco | oni krucosignas sin, dirante Krucosignon |
Unuj preĝas ĉiom da misteroj tage, aliaj nur po unu en tago, sed pli tipe oni preĝas po kvin misterojn (unu trionon de la tuta originala rozario) en tago. Ĝis 2002, ekzistis nur 15 misteroj. La Kvin Lumajn Misterojn enkondukis la papo Johano Paŭlo la 2-a en oktobro 2002, por festi la Jaron de la Rozario, de oktobro 2002 ĝis oktobro 2003.
La Romkatolika Eklezio rimarkigas dek kvin promesojn destinitajn al devotaj preĝantoj de rozario, kiujn 15-jarcenta dominikano Alain de La Roche asertis ricevi de la Virgulino mem.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.