1 Kaj post ses tagoj Jesuo prenis kun si Petron, kaj Jakobon, kaj
Johanon, lian fraton, kaj kondukis ilin sur altan monton aparte;
2 kaj li estis aliformita antaŭ ili, kaj lia vizaĝo lumis kiel la
suno, kaj liaj vestoj fariĝis blankaj kiel la lumo;
3 kaj jen
aperis al ili Moseo kaj Elija, parolantaj kun li;
4 kaj Petro
responde diris al Jesuo: Sinjoro, estas bone por ni esti ĉi tie.
Se vi volas, mi faros ĉi tie tri laŭbojn: unu por vi, kaj unu por
Moseo, kaj unu por Elija. 5 Dum li ankoraŭ parolis, jen luma nubo
superombris ilin; kaj jen voĉo el la nubo, dirante: Ĉi tiu estas
Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron; aŭskultu lin. 6 Kaj
aŭdinte tion, la disĉiploj falis sur sian vizaĝon, kaj tre timis.