politika partio en Pollando From Wikipedia, the free encyclopedia
Pola Popola Partio (pole Polskie Stronnictwo Ludowe, PSL) estas centrisma kaj kamparana partio de Pollando, kreita la 5-an de majo 1990 per unuiĝo de du Polaj Popolaj Partioj - Odrodzenie (Renaskiĝo) kaj Pola Popola Partio de Wilanów. Ĝi daŭrigas la tradicion de samnoma partio funkcianta en Aŭstrio-Hungario kaj Dua Pola Respubliko, kaj ĝi estas la plej granda pola partio laŭ la membraro (pli ol 120 mil membroj).
Pola Popola Partio | |
---|---|
Polskie Stronnictwo Ludowe | |
partio | |
Lando | Pollando |
Estro | Władysław Kosiniak-Kamysz |
Fondiĝo | 5-a de majo 1990 |
Ĉefa sidejo | Varsovio, str. Kopernika 36/40 |
Ideologio | Centrismo Kamparanismo Kristana demokratio Novkejnsianismo |
Internacia aliĝo | Centrodemokratia Internacio |
Retejo | psl.pl |
De februaro 2015 vicprezidanto de la partio La Pollando Ensemble John Godson estas membro de parlamenta klubo de Pola Popola Partio.
En septembro 2013 John Godson transdonis al Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) la institucian skriban apogdeklaracion por Nacia Instituto de Kultura Heredaĵo pri la enskribo de Esperanto sur la Landan Liston de Nemateria Kultura Heredaĵo.
Alia E-amiko en la Pola Popola Partio estas Vic-vojevodo de Lodzo Paweł Bejda (filo de esperantisto Ladislao Bejda), li apogas Esperanton - partoprenis kiel Alta Protektanto de la Senata Esperanto-ekspozicio en Loviĉo la 15an de julio 2014, li ĉeestis persone la finan vernisaĝon de la Senata Esperanto-ekspozicio kaj dum elpaŝo laŭdis Esperanton. En la jaro 2009 danke al la apogo de Paweł Bejda kaj la Distrikt-Starostejo en Loviĉo oni eldonis la koloran E-prospekton "Eltondu Łowicz-Teron" en la Centro de Kulturo, Turismo kaj Promociado de la Łowicz-Tero (Tekstoj kaj grafika prilaboro: Jacek Rutkowski; E-Traduko: Eduardo Kozyra, Sofia Śmistek, Roberto Kamiński kaj Jarosław Parzyszek).
La 16an de junio 2014 venis de Lodzo dum sia turneo tra Pollando la Senata Esperanto-ekspozicio al Loviĉo. La ekspozicio okazis de la 15a de julio ĝis 15a de aŭgusto 2014 en Loviĉa Centro de Kulturo sub la Alta Patroneco de la Lodza Vojevodo kaj kunorganizantoj estas la Loviĉa Urbestro, Loviĉa Centro de Kulturo kaj Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando). La solena fina vernisaĝo okazis la 15an de aŭgusto 2014 je la horo 17:30 kun persona ĉeesto de Vic-Vojevodo Paweł Bejda kies patro estis esperantisto (ekzistas eĉ portalo de la Vojevodio de Lodzo, kie aperis la speciala artikolo pri la E-evento.[1]).
Parlamentano Paweł Bejda de la jaro 2016 estas ano de la Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.