Kolizio

From Wikipedia, the free encyclopedia

Kolizio

Kolizio estas reciproka renkontiĝo kun forta tuŝego de materiaj korpoj, ofte kaŭzanta deformiĝon aŭ disrompon de unu aŭ ambaŭ el la koliziintaj korpoj. Kolizio estas ofta formo de trafikakcidento.

rezulto de aŭtomobila kolizio

En mekaniko, oni konsideras:

  • la perfekte elastajn koliziojn, kie ambaŭ korpoj gardas sian formon kaj kie nenia kineta energio estas disperdita.
  • la perfekte molajn koliziojn, kie ambaŭ korpoj restas "kunligitaj" post la kolizio, kaj kie tuto aŭ parto de la kineta energio estas ŝanĝita al varmo aŭ al energio de disformigo.
  • la neelastajn koliziojn, en kiu ambaŭ korpoj ne restas kunligitaj, sed parto de la kineta energio estas disperdita.
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.