Baltimore (Marilando)
urbo en Marilando, Usono From Wikipedia, the free encyclopedia
Baltimore (esperante Baltimoro) estas la plej granda urbo en la usona ŝtato Marilando. Ĝi estas la norda poluso de la metropola regiono (la suda poluso estas Vaŝingtono). Baltimoro estas sendependa urbo ekde 1851, ne parto de iu kantono, laŭ la ŝtata Konstitucio de Marilando.

Baltimore | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
sendependa urbo urbo de Usono urbego vd | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 21201–21298 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 585 708 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 457 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 39° 17′ N, 76° 37′ U (mapo)39.286388888889-76.615 [+] | ||||
Alto | 10 m [+] | ||||
Areo | 238,411179 km² (2 384 1.1 179 ha) [+] | ||||
Horzono | orienta horzono de Nordameriko [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Baltimore [+] | |||||
Baltimoro estis grava centro por farboj en la 19-a kaj frua 20-a jarcentoj, kaj estis la dua plej uzata enirejo por migrantoj al Usono. Universitato Johns Hopkins situas en la urbo.
Historio
La Baltimora tumulto de 1861 estis civila konflikto okazinta la 19an de Aprilo, 1861, en Pratt Street, ĉefa strato de Baltimoro, okazinta inter kontraŭmilitaj "Copperhead" Demokratoj (nome la plej granda partio en Marilando) kaj aliaj simpatiantoj de la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Usono de unu flanko, kaj de aliaj, membroj de la milicoj de Masaĉuseco kaj de Pensilvanio survoje al la landa ĉefurbo Vaŝintono, kiuj estis alvokitaj por federacia servo. La tumulto produktis la unuajn mortojn fare de malamika agado en la Usona Enlanda Milito kaj estis kromnomita la "Unua Sangelverŝo de la Enlanda Milito". La rezulto estis 4 (soldatoj) mortigitaj, kaj 36 vunditaj en la flanko de la Unio; kaj 12 (civiluloj) mortigitaj, kun nekonata nombro de centoj vunditaj.
Vidindaĵoj
Partneraj urboj
Ĉangvon (Sud-Koreio, ekde 2018)
Ĝenovo (Italio, ekde 1985)
Odeso (Ukraina SSR/Ukrainio, ekde 1975)
Aŝkelon (Israelo)
Roterdamo (Nederlando)
Luksoro (Egiptio)
Bremerhaven (Germanio)
Aleksandrio (Egiptio)
Sjamen (Ĉinio)
Pireo (Grekio)
Gbarnga (Liberio)
Salerno (Italio)
Kadizo (Hispanio)
Kaŭasaki (Japanio)
Servoj
Transporto
La Internacia Flughaveno Baltimoro-Vaŝingtono Thurgood Marshall (angle Baltimoro/Washington International Thurgood Marshall Airport) (IATA-kodo: BWI, ICAO-kodo: KBWI) estas la internacia flughaveno de Baltimoro. Ĝi estis malfermita en 1950 kiel Amikeco Internacia Flughaveno (angle Friendship International Airport) en Kantono Anne Arundel, Marilando, proksime de la urbo Glen Burnie.
Konataj lokanoj
- Barry Farber
- En Baltimore mortis hungardevena matematikisto Aurél Wintner.
Vidu ankaŭ
Galerio
La interna haveno de Baltimore
Panorama vido de la urbocentro el la marhaveno je septembro 2016
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.