Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Baltimora iktero (Icterus galbula) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj de ties tipa genro nome Ikteroj kiu enhavas speciojn kiuj montras flavajn kaj nigrajn kolorojn. Tiu averaĝe estas 18 cm longa kaj pezas 34 g. Tiu birdo ricevis sian komunan nomon el la fakto ke la masklaj koloroj similas al tiuj de la blazono de Cecilius Calvert, 2a Barono de Baltimoro. Iam, tiu specio kaj la Buloka iktero, Icterus bullockii, estis konsiderataj kiel unusola specio, nome Norda iktero.
Baltimora iktero | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
masklo
ino | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Icterus galbula (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
blue: reproduktejoj; ruĝe: vintrejoj | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Baltimore Orioles, basbala teamo de Baltimore, Marilando, ricevis sian nomon laŭ tiu birdo. Ĝi estas ankaŭ la ŝtata birdo de Marilando.
Plenkreskulo havas pintakran grizecan bekon kaj blankajn fugilstriojn. Maskla plenkreskulo estas oranĝa en subaj partoj, duobla ŝultromakulo kaj pugo. La resto de la masklo estas nigra (kapo, gorĝareo, dorso, flugiloj kaj vosto). La kruroj estas malhelgrizaj. Ina plenkreskulo estas flava en kapo (kun malhela traokula strio) kaj gorĝareo, grizbruna en supraj partoj kun malhelaj flugiloj (nigrecaj plumoj kun blankaj bordoj) kaj blanka ŝultrostrio kaj senkolore flavoranĝeca en supra brusto kaj suba ventro kun pli blankecaj centraj subaj partoj.
La reproduktaj biotopoj de tiuj nearktisaj birdoj estas bordoj de deciduaj, ĉeriveraj kaj miksitaj arbaroj kaj homoloĝataj areoj tra orienta Nordameriko, pli precize plej sudorienta limo de Kanado, suda Kanado oriente de la Grandaj Lagoj, nordorienta Usono kaj centra Usono sudokcidente de la Grandaj Lagoj. La teritorio de tiu birdo koincidas kun tiu de la simila Buloka iktero mezokcidente, kaj ambaŭ specioj estis foje konsiderataj sampecifaj laŭ la nomo Norda iktero ĉar ili produktas fekundajn hibridojn.
Tiuj birdoj migras en aroj tra orienta Usono al Florido, Kubo kaj apudaj insuloj de Karibio, suda Meksiko, Centrameriko kaj plej norda Sudameriko ĉefe en nordokcidenta Kolombio. Kelkaj birdoj povas resti ĉe birdomanĝejoj vintre.
La nesto de la Baltimora iktero estas firme teksita saketo situa je la fino de branĉo, pendanta suben kun suba enirejo. Reprodukta sezono okazas el meza majo al aŭgusto.
La Baltimora iktero estas rara vaganto en okcidenta Eŭropo kun paro de vidaĵoj en Britio de birdoj vintrumante ĉe ĝardenaj birdomanĝejoj, inklude unu en Oksfordo decembre de 2003. Kaj eble la plej rimarkinda vidaĵo estus tiu de la 7a kaj 8a de oktobro de 2001 en Baltimore, Cork, Irlando, la unua vidaĵo de tiu specio en Irlando hazarde en loko samnoma.
Baltimoraj ikteroj manĝas moviĝante inter branĉoj de arboj kaj arbustoj, kaj faras ankaŭ mallongajn flugojn por kapti insektojn. Ili manĝas ĉefe insektojn, berojn, kultivatajn fruktojn kaj nektaron, sed somere ĉefe nur insektojn, kaj ofte estas vidataj ĉe manĝejoj de kolibroj. Manĝejoj por ikteroj enhavas esence la saman manĝon kiel la manĝejoj de kolibroj, sed ili ricevas nomon laŭ ikteroj kaj estas kutime oranĝaj anstataŭ ruĝaj kaj havas pli grandajn ripozejojn. Baltimoraj ikteroj ege ŝatas tranĉitajn oranĝerojn, vinbersuko kaj ĉe vintrejoj la ruĝajn arilojn de la simarubo (Bursera simaruba).[1]
La masklo kantas laŭtan flutecan fajfon kiu ofte markas la birdolokon antaŭ kiam oni vidas ĝin.
| |||||
Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon. |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.