Oranĝo (frukto)

frukto From Wikipedia, the free encyclopedia

Oranĝo (frukto)
Remove ads
Remove ads

Aliajn signifojn de la vorto oranĝo listigas la apartiga artikolo.


Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Thumb
Morfologio: floroj kaj fruktoj de oranĝarbo
Thumb
La tuta oranĝo kaj sekco-bildo
Thumb
Oranĝoj kaj oranĝo-suko
Thumb
Jean-Baptiste Oudry, la pentraĵo La oranĝo-arbo, 1740
Thumb
Produktado de oranĝoj en 2005.

Oranĝo estas la frukto de oranĝarbo aŭ oranĝujo. Ĝi estas bero de karakteriza ruĝe-flava koloro, kiu ofte estas nomata simple oranĝkolora.

La frukto hejmas en Ĉinio; en la 14-a15-a jarcento portugalaj maristoj portis ĝin al Eŭropo, kie ĝi estis ŝatata pro siaj gusto kaj konservebleco. En kelkaj lingvoj ĝi ricevis la nomon "portugala", ekz. en la greka (πορτοκάλι), rumana (portocală) kaj araba (برتقال [burtuqâl]). Povas esti, ke en suda Italio la frukto estis konata jam pli longe, sed ne atingis aliajn partojn de Eŭropo.

La frukto, kies ŝelo pli facile forigeblas ol ekzemple tiu de citrono, estas multe manĝata, sed eĉ pli multe estas trinkata ĝia suko.

Plej granda kultivanto de oranĝoj estas Brazilo, kiu jare produktas pli ol 18.000 tunojn (2004). Sekvas ĝin Usono, Ĉinio, Meksiko, Barato, Hispanio, Egiptio kaj Turkio.

Remove ads

Oranĝarbo

La oranĝarbo (Citrus sinensis) estas fruktarbo, eble origina el Ĉinio, kultivata en sufiĉe varmaj regionoj por ĝiaj fruktoj (oranĝoj) kaj por la floroj kaj la ŝelo, el kiuj oni ekstraktas esencon.[1]El Azio la oranĝarboj dissemiĝis al la tuta mondo kaj estas kultivataj en diversaj landoj, Ekzistas granda nombro da varioj en ĉiuj citrusproduktantaj landoj ĉar naturaj burĝonaj mutacioj aû homaj kruclaboroj aperigas ilin. En Brazilo la plej granda produktanto en la mondo la ĉefaj varioj estas 'Pera' 'Valencia' kaj 'Natal'.

Variaĵoj

Remove ads

Referencoj

Loading content...

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads