La 17-a de junio estas la 168-a tago de la jaro (la 169-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 197 tagoj restas.
Je la 17-a de junio okazis, interalie:
- 362: Romia imperiestro Juliano la Apostato en sia edikto malpermesis disvastigi kristanismon
- 653: Papo Marteno la 1-a estis arestita kaj alkondukita al Konstantinopolo, pro sia opozicio al monotelitismo
- 1120: Reĝo Alfonso la 1-a venkis kun subteno de duko Vilhelmo la 9-a en batalo de Cutanda (Provinco Teruelo) armeon de Almoravidoj
- 1242: Kontraŭjudismo: post Disputoj de Parizo, dudek kvar judaj religiaj manuskriptoj estis forbruligitaj
- 1299: Pollando: princo Przemko urbigis Racibórz laŭ magdeburga juro
- 1330: Ordeno de germanaj kavaliroj konkeris kaj bruligis Nakło nad Notecią
- 1356: Lvovo ricevis privilegian leĝon urbiĝi de la pola reĝo Kazimiro la Granda
- 1397: Finaranĝo de la Unio de Kalmar inter reĝlandoj Danio, Norvegio kaj Svedio sub gvido de Eriko de Pomerio
- 1405: Svislando: malvenko de aŭstra armeo en la batalo de Stoss (Kantono Apencelo Ekstera) - dua venko de svisoj super Habsburgoj
- 1429: Centjara milito: venko de franca armeo super la angla en la batalo de Beaugency (Loiret)
- 1462: Targoviŝte: Valaĥia reganto Vlad la 3-a Drakulo sturme atakis dum nokto tendaron de la invada otomana armeo de Mehmedo la 2-a - pro paniko pereis kelkaj miloj de turkoj
- 1579: Francis Drake dum ekspedicio ĉirkaŭ la mondo albordiĝis al la hodiaŭa Kalifornio, anocante rajton al tiu ĉi teritorio nome de la reĝino de Anglio Elizabeto la 1-a
- 1596: Nederlanda esploristo Willem Barentsz alvenis al Svalbardo
- 1642: Pollando: Oława estis bruligita de sveda armeo
- 1696: Milito de la ligo de Augsburg: en batalo de Dogger-benko Jean Bart la korsaro frakasis nederlandan ŝiparon
- 1789: Francaj Ĝeneralaj Statoj, post propono de Emmanuel-Joseph Sieyès, aliformiĝis en konstitucian nacian asembleon
- 1793: Pollando: en Grodno komenciĝis lasta Sejmo de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj, agnoskinta la duan dispartigon de Pollando
- 1834: En Parizo aperis unua presaĵo de la pola nacia eposo Sinjoro Tadeo de Adam Mickiewicz
- 1837: Charles Goodyear ricevis patenton por produktado de gumo
- 1839: Reĝo de Havajo Kamehameha la 3-a eldonis edikton de toleremo, permesanta agadon de la Katolika Eklezio sur la Havajaj Insuloj
- 1843: Sur Suda Insulo (Nov-Zelando) okazis la unua kaj sola batalo, post subskribo de la Traktato de Waitangi, inter maorioj kaj britaj setlintoj
- 1848: Panslava Kongreso, gvidata de František Palacký, postulis transformon de Aŭstra Imperio en federacion de egalaj nacioj
- 1866: Prusia-Aŭstria milito: Aŭstrio deklaris militon kontraŭ Prusio
- 1877: Nordameriko: Armitaj Fortoj de Usono estis venkitaj de Nez-Percés en batalo de la Kanjono Blanka Birdo (Idaho)
- 1885: Novjorko: Statuo de Libereco sur vaporŝipo alvenis en fragmentoj de Francio
- 1894: Oni ekkonstruis en Berlino protestantan katedralon Berliner Dom
- 1900: Boksista ribelo: aliancaj armeoj konkeris fortikaĵojn en Tjanĝino
- 1903: Oni decidis pri konstruado de belvidejo sur Praděd en Ĉeĥa Silezio
- 1908: En Lvovo laŭ iniciato de Józef Piłsudski estis fondita la Asocio de Aktiva Batalado subestre de Kazimierz Sosnkowski, sekreta organizaĵo, kies celo estis ribelo kontraŭ la Rusia imperio
- 1911: Universitato de Islando fondiĝis en Rejkjaviko
- Unua mondmilito
- 1920: Dua Pola Respubliko: Mara Lernejo fondita en Tczew
- 1925: En Ĝenevo oni subskribis protokolon pri malpermeso uzi dum milito venenajn gasojn kaj biologian armilon
- 1928: Inaŭguro de biografi-literatura muzeo al la pola verkisto Stefan Żeromski en Nałęczów; Amelia Earhart iĝis la unua virino kiu flugis trans Atlantiko
- 1930: Usona prezidento Herbert C. Hoover subskribis Leĝon Smoot-Hawley
- 1934: Estinta germana kanceliero Franz von Papen faris kontraŭnazian paroladon en la Universitato de Marburg (verkitan de Edgar Jung)
- 1934: Prezidento de Pollando Ignacy Mościcki disponis krei izolejon en Bereza Kartuska (Bresta regiono) - reage al murdo de ministro Bronisław Pieracki por "personoj minacantaj sekurecon kaj publikan ordon"
- 1939: En Versailles okazis lasta publika ekzekuto en Francio - per gilotino estis senkapigita aganta en Francio germana seria murdisto
- 1939: Oficiro de pola spionagentejo Jerzy Sosnowski estis kondamnita al 15 jaroj de mallibero kaj monpuno de 200 mil zlotoj pro ŝtatperfido kaj kunlaborismo kun Tria Regno
- Dua mondmilito
- 1945: Pollando: en Moskvo komenciĝis intertraktoj pri kreo por la teritorioj de Pollando de Provizora Registaro de Nacia Unueco
- 1945: En Sofio estis solene bonvenigitaj unuoj de la 1-a Bulgara Armeo, kiuj partoprenis en la venko super Tria Regno, batalantaj kadre de la 3-a Ukraina Fronto
- 1946: Juda organizaĵo Haganah detruis 11 pontojn inter Palestino kaj najbaraj landoj
- 1950: La unua hepata transplantaĵo en la mondo estis farita de D-ro Richard Lauler en Ĉikago
- 1953: Popolribelo: dum kontraŭkomunista ribelo en Orienta Berlino sovetaj trupoj mortigis ĉirkaŭ 300 personojn kaj preskaŭ mil vundis
- 1954: En Okcidenta Germanio la 17-an de junio estis unuafoje festata kiel Tago de la germana unueco
- 1960: Indianoj Nez Perce ricevis de Usono pli ol 4,15 milionoj da USD rekompence de Usono pro forpreno de ilia teritorio en 1863
- 1961: Sovetia baletisto Rudolf Nurejev eskapis al la Okcidenta Bloko, en la Flughaveno de Paris-Le Bourget; Kuvajto ricevis agnoskon de sia sendependeco de Britio
- 1969: Dum Mondĉampiono pri ŝako en Moskvo, la reganta ekde 1963 mondĉampiono Tigran Petrosjan perdis sian titolon favore al Boris Spasskij
- 1970: En duonfinalo de la Futbala Mondpokalo en Meksiko, kiu fariĝis konata kiel la jarcentludo, itala nacia teamo de futbalo venkis Federacian Respublikon Germanio 4:3 post kromludo
- 1971: Usona prezidento Richard Nixon anoncis militon kontraŭ neleĝaj drogoj
- 1972: Skandalo Watergate komenciĝis - en Vaŝingtono oni arestis 5 personojn
- 1976: Ĉinio faris unuan provon de hidrogenbombo
- 1981: Prezidento Gustáv Husák nomumis novan registaron de Ĉeĥoslovaka socialisma respubliko, estritan de ĉefministro Lubomír Štrougal - dum la inaŭgura kunveno, Alois Indra fariĝis prezidanto de nove elektita Federacia Asembleo
- 1984: Pola Popola Respubliko: voĉdonado al Naciaj Konsilioj
- 1985: Fondo de la eduka dokumentiga televido Discovery Channel
- 1991: Ĉefministro de Pollando Jan Krzysztof Bielecki kaj kanceliero de Federacia Respubliko Germanio Helmut Kohl subskribis en Bonn polan-germanan traktaton pri bona najbareco kaj amika kunlaboro; En Sud-Afriko Apartheid estis abolita post 40 jaroj, kun la nuligo de la Populacia Registroleĝo, kiu estis la bazo por rasapartismo.
- 1992: Registaraj oficialuloj de Ĉeĥio kaj Slovakio kunvenis la trian fojon por diskuti la formadon de federacia registaro
- 1992: En Varsovio malfermiĝis unua en Pollando hastmanĝa restoracio McDonald's
- 1994: La 15-a Futbala Mondpokalo komenciĝis en Usono
- 1997: Traktato de Amsterdamo estis interkonsentita
- 1999: Vaira Vīķe-Freiberga gajnis prezidentan balotadon en Latvio
- 2000: Ukrainio: Malfermo de Tombejo de la Viktimoj de Totalismo en Ĥarkovo
- 2003: Operaco kontraŭ la Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo okazis en Auvers-sur-Oise (Pariza Regiono, Francio) fare de la francaj sekretaj servoj
- 2005: En Irano okazis unua parto de prezidenta baloto - al la dua transiris Ali Akbar Haŝemi Rafsanĝani kaj Mahmud Ahmadineĵad
- 2008: Mozilla-Fondaĵo organizis la tiel nomatan Elŝutan Tagon 2008 por krei novan eventon de Guinness-libro de rekordoj por la programo elŝutata plej ofte tra interreto dum unu tago - la programo estis retumilo Mozilla Firefox 3
- 2012: Nova Demokratio gajnis parlamentan baloton en Grekio
- 2013: Ĉefministro de Ĉeĥio Petr Nečas demisiis pro korupto
- 2015: En preĝejo en Charleston en Suda Karolino 21-jara Dylann Roof pafmortigis 9 personojn kaj unu vundis - venontan tagon estis arestita
- 2015: Loretta Lynch estis ĵurkonfirmita kiel la Ĝenerala Akuzisto de Usono, la dua virino kaj unua afrik-usonano en tiu rolo.
- 2016: Mez-Orienta Eŭropo: en Pollando finiĝis la 10-tagaj defendaj militistaj ekzercoj "Anakonda 16" de 18 NATO-ŝtatoj kaj 4 partneraj (Finnlando, Makedonio, Svedio kaj Ukrainio)
- 2017: Kvar forstoincendioj ekestis en la centra Portugalio — ĝis la 24-a de junio mortis ne malpli ol 64 homoj, 204 estis vunditaj
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 1239: Eduardo la 1-a, reĝo de Anglio el la dinastio de Plantaĝenetoj (m. 1307)
- 1603: Sankta Jozefo el Kupertino, "fluganta sanktulo" (m. 1663)
- 1604: Johann Moritz von Nassau-Siegen, nederlanda kolonia guberniestro el Pernambuko (m. 1679)
- 1631: Gauhara Begum, imperiestra princino de Mogola Imperio (m. 1706)
- 1682: Karolo la 12-a, reĝo de Svedio el la dinastio de Vitelsbaĥoj (m. 1718)
- 1703: John Wesley, angla teologo, fondinto de metodismo (m. 1791)
- 1704: John Kay, angla drapisto kaj inventisto duobliginta produktivecon de teksistoj (m.1780)
- 1784: Friedrich Thiersch, germana klasika filologo kaj pedagogo (m. 1860)
- 1800: William Parsons, irlanda astronomo esplorinta ekstergalaksiajn nebulozojn (m. 1867)
- 1802: Hermann Mayer Salomon Goldschmidt, germana astronomo kaj pentristo (m. 1866)
- 1805: Christian Friedrich Buschmann, germana instrumentfaristo (m. 1864)
- 1808: Henrik Wergeland, norvega poeto, lirikisto kaj lingvisto, alvokanta al apogo de liberecbataloj de grekoj, belgoj kaj irlandanoj, kaj de poloj en batalo kun carismo (m. 1845)
- 1810: Ferdinand Freiligrath, germana poeto apartenanta al literatura movado Juna Germanujo (m. 1876)
- 1818: Charles Gounod, franca opera komponisto famiĝinta pro Ave Maria (m. 1903)
- 1832: William Crookes, angla kemiisto kaj fizikisto, inventinto de la tubo de Crookes (m. 1919)
- 1865: Bogusław Firkowicz, kleriko de polaj karaimoj (m. 1915)
- 1867: Flora Finch, angla-usona aktorino de mutaj filmoj (m. 1940)
- 1872: Lóránd Fráter, hungara kantkomponisto (m. 1930)
- 1880: Carl Van Vechten, usona verkisto kaj fotisto (m. 1964)
- 1882: Igor Stravinskij, rusia komponisto, pianisto kaj dirigento, aŭtoro de komponaĵoj por la baletoj La Fajra Birdo, Petruŝka kaj La konsekro de la printempo (m. 1971)
- 1883: Emil Unger, hungara zoologo, limnologo, iĥtiologo (m. 1945)
- 1894: Pieter Korte, nederlanda instruisto kaj pedagogo, gvidanto de kursoj laŭ Cseh-metodo, agento de la Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj, aktivulo de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (m. 1977)
- 1889: Konrád Albrich, transilvania saksa kuracisto, oftalmologo, profesoro (m. 1959)
- 1898: M. C. Escher, nederlanda artisto kaj grafikisto studinta perspektivon kaj kahelaron, produktinta "neeblajn desegnaĵojn" kiel litografiaĵo Ŝtuparo de Penrose (m. 1972)
- 1900: Martin Bormann germana SS-generalo kaj politikisto, membro de Freikorps, militkrimulo (m. 1945)
- 1900: Hubert Jedin germana historiisto de la Katolika Eklezio, spertulo pri la Koncilio de Trento (m. 1980)
- 1905: Helmut Hentrich, germana arkitekto konstruinta Ruhr-Universitaton (m. 2001)
- 1909: Karel Höger, ĉeĥa aktoro, esperantisto ludinta en Verda Stacio (m. 1977)
- 1909: Régine Pernoud, franca arkivistino kaj historiistino
- 1911: Viola Tomori, hungara psikologino kaj instruistino, persekutata de komunistoj en Rumanio (m. 1998)
- 1920: François Jacob, franca Nobelpremiita genetikisto (m. 2013)
- 1920: Hara Secuko, japana aktorino (m. 2015)
- 1922: Lili Zografu, greka ĵurnalistino kaj verkistino famiĝinta pro studo pri Nikos Kazantzakis (m. 1998)
- 1927: András Sütő, rumania hungara verkisto, laŭreato de Kossuth-premio (m. 2006)
- 1928: Frigyes Marton, hungara reĝisoro kaj teatrestro (m. 2002)
- 1929: Tigran Petrosjan, soveta ŝakisto, mondĉampiono pri ŝako (m. 1984)
- 1931: Imre Hegedűs, rumania hungara inĝeniero kaj fizikisto
- 1931: Magdolna Mosoni B., rumania hungara lernolibroredaktorino, tradukistino
- 1935: Ferenc Deák, hungara grafikisto kaj librodizajnisto (m. 2013)
- 1936: Ken Loach, angla filma kaj televida reĝisoro
- 1939: Vittorio Goretti, itala amatora astronomo (m. 2016)
- 1939: Krzysztof Zanussi, pola filmreĝisoro, scenaristo, verkisto kaj filozofo
- 1942: Mohamed ElBaradei, egipta Nobelpremiita politikisto, direktoro de Internacia Atomenergia Organizo
- 1943: Barry Manilow, usona popularmuzika kantisto
- 1943: Burt Rutan, usona konstruisto de aviadiloj kaj arkitekto
- 1944: Tibor Sándor Száva, rumania hungara inĝeniero, armenologo
- 1945: Eddy Merckx, belga biciklisto, 5-foja venkisto en la Tour de France
- 1945: Ken Livingstone, angla politikisto, urbestro de Londono
- 1946: Peter Rosei, aŭstra verkisto, membro de la avangarda unuiĝo Forum Stadtpark
- 1947: László Vencser, rumania hungara pastro, profesoro pri teologio
- 1951: Dennis Keefe, usona esperantisto, iniciatinto de la lingvoinstrua versio de Lingvaj Festivaloj, Esperantisto de la Jaro
- 1952: Judit Dobre-Kóthay, rumania hungara scenejdekoraciistino
- 1955: Gábor Bánky, hungara aktoro
- 1960: Thomas Haden Church, usona muzikisto, verkisto, komikulo, aktoro
- 1971: Paulina Rubio, meksika kantistino kaj aktorino vendinta 20 milionojn de diskoj
- 1972: Antoine Albeau, franca mondĉampiono de tabulvelado
- 1975: Eddie Aït, franca politikisto, membro de Maldekstra Radikala Partio
- 1980: Ádám Ficsor, hungara politikisto, ministro, parlamentano
- 1980: Venus Williams, usona tenisistino
- 1988: Stephanie Rice, aŭstralia naĝistino, mondrekordulino
- 1989: Kati Kovács, rumania hungra aktorino de la Teatro Tamási Áron de Sfântu Gheorghe
- 1990: Alan Dzagojev, rusia futbalisto
- 1991: Karolina Styczyńska, pola ŝakistino specialiĝanta pri ŝogio, unua "fremdulino" venkinta japanajn profesiulojn
- 656: Uthman ibn Affan, la tria el la Kvar Justaj Kalifoj (n. ĉirkaŭ 579)
- 676: Adeodato la 2-a, papo kontraŭbatalanta monotelitismon kaj enkondukinta apostolan benon, protektanto de benediktanoj
- 1025: Boleslao la 1-a, unua kronita reĝo de Pollando el dinastio Piastoj (n. 967)
- 1400: Jan z Jenštejna, ĉeĥa ĉefepiskopo, aŭtoro de latinlingva spirita liriko (n. 1347-50)
- 1578: Paolo Burali d'Arezzo, itala juristo, kardinalo, beatulo (n. 1511)
- 1629: Piet Hein, nederlanda mararmea oficiro dum Okdekjara Milito (n. 1577)
- 1631: Mumtaz Mahal, mogola imperiestrino (n. 1593)
- 1696: Johano la 3-a Sobieski, pola reĝo de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj famiĝinta pro la batalo de Vieno (Defendanto de la Kredo), venkinto de tataroj kaj turkoj, verkisto, bibliofilo, erudiciulo, meceno (n. 1629)
- 1721: Michael Erich Franck, germana verkisto
- 1734: Claude-Louis-Hector de Villars, franca nobelo, marŝalo de Francio (n. 1653)
- 1740: William Wyndham, angla politikisto kaj ŝtatestro (n. ĉirkaŭ 1688)
- 1762: Prosper Jolyot de Crébillon, franca poeto kaj dramaturgo (n. 1674)
- 1808: Franz Ludwig Güssefeld, germana kartografo (n. 1744)
- 1821: Martín Miguel de Güemes, argentina generalo kaj politikisto, partoprenanto de la Argentina Milito por Sendependiĝo kaj de argentinaj enlandaj militoj (n. 1785)
- 1835: Izabela Czartoryska, pola princino, verkistino, mecenatino de arto, fondintino de la unua pola muzeo en Puławy (m. 1746)
- 1844: Ferenc Tessedik, hungara advokato, vojaĝisto kaj poeto, membro Hungara Scienca Akademio, verkanta poemojn por "Aurora" (n. 1800)
- 1853: Paulina Szász, hungara poetino (n. 1831)
- 1871: Sándor Gaál, hungara honvedgeneralo (n. 1817)
- 1874: Abraham Firkowicz, karaima kleriko, sciencisto, socia aganto, arkeologo, kolektisto de hebreaj manuskriptoj, tradukisto de Malnova Testamento al karaima lingvo, pilgrimo al la Sankta Lando (n. ĉirkaŭ 1786)
- 1897: Sebastian Kneipp, germana pastro kaj naturkuracisto, adepto de akvo- kaj herbokuracado (n. 1821)
- 1905: Máximo Gómez, dominikana generalo, partoprenanto de sendependiga Dekjara Milito en Kubo (n. 1836)
- 1907: Sergio Corazzini, itala poeto, kies poeziaĵojn esperantigis Carlo Minnaja (n. 1886)
- 1930: Robert Lück, germana lernejestro (n. 1851)
- 1935: Dezső Kovács, hungara kritikisto, redaktoro (n. 1866)
- 1944: Frida Schanz, germana verkistino kaj eldonistino (n. 1859)
- 1960: Pierre Reverdy, franca poeto, reprezentanto de superrealismo kaj kubismo (n. 1889)
- 1969: István Sinka, hungara poeto, laŭreato de la Kossuth-premio (n. 1897)
- 1976: Oszkár Boda, rumania hungara verkisto pri muziko (n. 1876)
- 1978: Kálmán Krizsó, rumania hungara presisto, verkisto (n. 1899)
- 1984: Klavdia Ŝulĵenko, soveta kantistino kaj aktorino, dekorita per la ordeno de Lenin (n. 1906)
- 1985: Masaharu Taniguĉi, japana oomotano, kreinto de ŝintoisma organizaĵo, vojaĝisto (n. 1893)
- 1986: Sándor Kibédi Varga, hungara filozofo kaj psikologo (n. 1902)
- 1991: Alexandra Márk, hungara porjunulara verkistino (n. 1901)
- 1993: Anna Látó, hungara ĵurnalistino, verkistino, tradukistino (n. 1906)
- 1995: Jean Thierry, franca esperantisto rolinta en Angoroj, redaktoro de "Franca Esperantisto", ĝenerala sekretario de la Akademio de Esperanto, kunlaboranto de Esperanto en Perspektivo, "La Gazeto" kaj aliaj Esperanto-periodaĵoj, kunfondinto de "Horizonto" de Neŭtrala Esperanto-Movado (n. 1924)
- 1996: Thomas Kuhn, usona filozofo de scienco, kreinto de la nocio scienca paradigmo (n. 1922)
- 1998: Gyula László, hungara arkeologo kaj artisto, diplomito de Hungara Belarta Universitato (n. 1998)
- 2002: Tibor Tomcsányi, rumania hungara radio- kaj televidredaktoro (n. 1934)
- 2002: Fritz Walter, germana futbalisto (n. 1910)
- 2003: Jenő Knézy, hungara ĵurnalisto pri sporto (n. 1944)
- 2004: Jacek Kuroń, pola historiisto, aktivulo de ruĝa skoltismo, opozicia gvidanto kaj politikisto (n. 1934)
- 2006: David Kugultinov, kalmuka poeto kaj socia aganto (n. 1922)
- 2006: Abdul Halim Sadulajev, prezidento de la neagnoskita Ĉeĉena Respubliko Iĉkerio, teroristo, mortigita (n. 1967)
- 2008: Henryk Mandelbaum, pola-juda travivinto de holokaŭsto, eskapinta mortomarŝon (n. 1922)
- 2009: Ralf Dahrendorf, germana-brita politikisto, sociologo kaj filozofo (n. 1929)
- 2012: Endre Deák, rumania hungara lutisto, kultivanto de malnova muziko (n. 1952)
- 2013: Werner Lang, germana aŭtomobilkonstruisto (n. 1922)
- 2013: Gábor Rácz, rumania hungara farmakologo, botanikisto (n. 1928)
- 2014: Tamás Roska, hungara inĝeniero pri informadiko, profesoro (n. 1940)
- 2015: Antanas Mekys, litova ekonomikisto kaj instruisto de pli ol 20 Esperanto-kursoj por komencantoj kaj daŭrigantoj, kune kun koresponda kurso, partoprenanto de Baltiaj Esperanto-Tagoj, Honora Membro de UEA (n. 1917)
- 2019: Mohamed Mursi, egipta politikisto, membro de Islama Frataro, prezidento de Egiptio (n. 1951)
- 2021: Kenneth Kaunda, prezidento de Zambio (n. 1924)
- 2022: Jean-Louis Trintignant, franca aktoro (n. 1930)
La 17-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):