Werner Lang
germana inĝeniero kaj aŭtomobilkonstruisto From Wikipedia, the free encyclopedia
germana inĝeniero kaj aŭtomobilkonstruisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Werner LANG (naskiĝinta la 23-an de marto 1922 en Bermsgrün, mortinta la 17-an de junio 2013 en Zwickau) estis germana inĝeniero kaj aŭtomobilkonstruisto.
Lang studis maŝin- kaj aŭtomobilkonstruadon ĉe la inĝenieraj lernejoj de Zwickau kaj Chemnitz kaj doktoriĝis ĉe la Teĥnika universitato de Dresdeno. En Italio li estis rezistmovadano dum 1944/45 kontraŭ la nazioj. En 1949 li ekdeĵoris ĉe la firmao Horch en Zwickau, kie li fariĝis direktoro teĥnika kaj en 1958, post la fuzio de Horch kaj Audi, ĉefkonstruisto. De 1970 ĝis 1983 li responsis por la plievoluigo de la Trabant-modeloj. Multaj planitaj prototipoj neniam estis realigitaj.
En 1960 Lang fondis ralio-grupon ĉe la Sachsenring-aŭtokurejo. En 2009 li publikigis libron kun etaj historioj kaj anekdotoj pri la historio de aŭtomobiloj en GDR kun la titolo: "Wir Horch-Arbeiter bauen wieder Fahrzeuge". Ĝis sia morto li kunlaboris en la dokumentado de la evoluo de la Trabant 601.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.