japana aktorino (1920–2015) From Wikipedia, the free encyclopedia
Hara Secuko aŭ en angla Hara Setsuko (japane 原 節子; ofte latinliterigata kiel Setuko Hara, Setsuko Hara; vera nomo: Aida Masae 会田 昌江, naskiĝinta la 17-an de junio 1920 en Jokohamo, Japanio, mortinta la 5-an de septembro 2015 en Gubernio Kanagaŭa[1]) estis japana aktorino. Ekster Japanio oni konas ŝin precipe pro roloj en filmoj de Ozu Jasuĝiro, Malfrua Printempo (1949) kaj Tokia rakonto (1953).[2] Tamen, ŝi jam rolis en 67 aliaj kinofilmoj antaŭ ol ekkunlabori kun Ozu en 1949.[3]
Hara Secuko | |
---|---|
japana aktorino | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-a de junio 1920 en Jokohamo, Kanagaŭa, Japanio |
Morto | 5-a de septembro 2015 en Gubernio Kanagaŭa, Japanio |
Mortokialo | Pneŭmonito |
Lingvoj | japana |
Ŝtataneco | Japanio Japana Imperio (–1947) |
Familio | |
Frat(in)oj | Yoshio Aida (en) kaj Sumiko Aida (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro filmaktoro |
Malfrua Printempo estis ŝia unua filmo kun Ozu, kaj ilia kunlaborado daŭris dek du jarojn ĝis lia morto. La usona recenzisto Roger Ebert diris ke Tokia Historieto, dolĉamara dramo pri generacia konflikto, estas “unu el la plej grandiozaj filmoj en la tuta historio.”[4]
Post la morto de Ozu en 1963 Hara forlasis la aktoradon, kaj vivis dum pli ol 50 jaroj izolite en Kamakura, rifuzante ĉiajn intervjuojn. Ŝi neniam edziniĝis, kaj oni nomis ŝin "la Eterna Virgulino". Spektinte iun filmon ŝian, la romanisto Endoo Ŝuusaku skribis: "Ni ĝemus aŭ ellasus grandan spiron el la profundejoj de niaj koroj, ĉar ni sentis precize la jenon: Ĉu estas eble, ke tia virino ekzistas en tiu ĉi mondo?"[5] Hara mortis pro pneŭmonio ĉe malsanulejo en gubernio Kanagaŭa je la 5-a de septembro 2015, 95-jaraĝa, sed la gazetaro ne raportis la fakton ĝis la 25-a de novembro.[6][7] La animea filmo Millennium Actress (2001), kreita de Satosi Kon, parte baziĝis sur la vivo de Hara. [2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.