Teŝino
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Teŝino estas urbo ambaŭflanke de rivero Olza/Olše en la historia regiono Silezio.
Teŝino | |||
germane: Teschen, ĉeĥe: Těšín, silezie: Ćešyn | |||
urbo | |||
Placo en Teŝino | |||
|
|||
Oficiala nomo: Cieszyn | |||
Moto: Amore et non dolore | |||
Ŝtato | Pollando | ||
---|---|---|---|
Provinco | Silezia Provinco | ||
Distrikto | Distrikto Cieszyn | ||
Komunumo | Komunumo Cieszyn (urba tipo) | ||
Administra sidejo | Teŝino | ||
Historiaj regionoj | Silezio, Teŝina princlando | ||
Parto de | Teŝinio | ||
Najbaras kun | Český Těšín Ĉeĥio | ||
Memorindaĵoj | Jesua preĝejo en Teŝino, Romana rotondo, Piastida turo | ||
Rivero | Olza | ||
Situo | Teŝino | ||
- alteco | 270 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 45′ 54″ N 18° 38′ 59″ O (mapo) | ||
Areo | 28,69 km² (2 869 ha) | ||
Loĝantaro | 35 401 (2006) | ||
Denseco | 1 233,91 loĝ./km² | ||
Estiĝo | por ambaŭ partoj de la urbo | ||
- bazoj de loĝigo | 6-a ĝis 5-a jarcento a.K. | ||
- laŭ legendo | 810 | ||
- urbaj privilegioj | 1290 | ||
- divido de la urbo | 1920 | ||
Urbestro | Bogdan Wojciech Ficek | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 43-400 | ||
Telefona antaŭkodo | (+48) 33 | ||
Aŭtokodoj | SCI | ||
TERYT | 2243203011 | ||
Adreso de ofico | Rynek 1 43-400 Cieszyn | ||
Retpoŝto al ofico | urzad@um.cieszyn.pl | ||
Telefono de ofico | 33 852-07-01 | ||
Situo enkadre de Pollando
| |||
Situo enkadre de Silezia provinco
| |||
Urboplano
| |||
Vikimedia Komunejo: Cieszyn | |||
Retpaĝo: www.um.cieszyn.pl | |||
Je la 13-a de majo 1779 Maria Tereza kaj Frederiko la 2-a de Prusio tie subskribis la packontrakton de Teŝino, kiu finis la militon de bavara sukcedo.
Pri Teŝino temas la kanto "70.000" de Petr Bezruč, kiu en traduko de Tomáš Pumpr aperis sur la sonkasedo la vojo de Gianfranco Molle.
Septembre 1939 Teŝinio estis enkorpigita al Tria Regno.
27.10.1940: en Koncentrejo Mauthausen-Gusen pereis instruisto Franciszek Czapla el Cieszyn.
La unua Esperanto-societo kreiĝis en Teŝino la 17-an de decembro 1912 la naskiĝdaton de d-ro Zamenhof, apenaŭ antaŭ la Unua Mondmilito, tiam la urbo estis parto de la Aŭstra imperio. La unua kurso okazis ĉiuvendrede kun 50 partoprenentoj sub gvidado de s-ro C. Raszka.
Fakto pri la populareco kiun ĝuis Esperanto en tiu epoko estas, ke en 1927 en Ostrava-Teŝina regiono oni aranĝis plurajn kursojn, nome: 1 ĉeĥan 25 anoj, 2 polajn, 70 anoj, kaj 1 germanan, 25 anoj. La ĉeĥan kurson gvidas vicdelegito Jan Liberda, instruisto, polan kaj germanan delegito Ludwik Krysta el Česky Těšín.
La estraro de „Uniwersytet Powszechny” en Cieszyn aranĝis 1937 krom la kutimaj ankaŭ esperantokurson. S-ro Ludwik Krysta gvidis la kurson (Ĉe-metode) en du grupoj.
En 1938 Ludwik Krysta gvidis kurson.
Teŝino havas trajnan konekton kun Zebrzydowice kaj Czechowice-Dziedzice (kaj unu konekto ankaŭ al Oświęcim, Katowice). Estis ankaŭ konekto al Český Těšín, sed tiu jam de la 12-a de decembro 2009 ne plu funkcias[1].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.