From Wikipedia, the free encyclopedia
Argentino suferis serion de enlandaj militoj dum granda parto de la 19a jarcento, kies rezulto oni difinis la formon de registaro kiu regis tiun landon ĝis la aktualo.
La periodo de la argentinaj enlandaj militoj etendiĝis el 1814 al 1880. En la unua de tiuj datoj oni registris la aperon de la federa partio kial alternativo al la centralizismo heredita de la kolonia administrado. En 1880, post la akiro de ĝenerala interkonsento pri la libera ekonomio, la organizado federa de la registaro kaj la Argentina Konstitucio de 1853, oni decidis la federigon de la urbo Bonaero kiel ĉefurbo de Argentino.
En diversaj periodoj partoprenis en la konfliktoj eksterlandaj trupoj, ĉu de najbaraj landoj ĉu de eŭropaj potencoj, kiuj apogis ĝenerale la centralisman partion defende de siaj komercaj kaj strategiaj interesoj.
La Batalo de Los Corrales, aŭ en hispana Batalla de los Corrales Viejos (Bonaero, 22a de junio 1880) estis la lasta batalo de la Argentinaj enlandaj militoj, en la kadro de la Revolucio de 1880. La venko de la naciaj trupoj devigis la ribelulojn de la provinco Bonaero akcepti la postulojn de la nacia registaro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.