La 12-a de aŭgusto estas la 224-a tago de la jaro (la 225-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 141 tagoj restas.
Je la 12-a de aŭgusto okazis, interalie:
- -30: Kleopatra, la lasta reĝino de Antikva Egiptio sinmortigis
- 1099: Unua krucmilito: venko de krucmilitistoj en batalo de Aŝkelon
- 1121: Davido la 4-a de Kartvelio venkis selĝukajn turkojn en batalo de Didgori kaj poste konkeris la lastan turkan enklavon en Tbiliso
- 1271: Filipo la 3-a kroniĝis kiel reĝo de Francio
- 1281: Mongolaj invadoj al Japanio: tajfuno la duan fojon detruis mongolan ŝiparon, kiu estis invadonta Japanion - ĉirkaŭ 4 mil militŝipoj sinkis kaj 100 mil soldatoj pereis
- 1308: Varmia-Mazuria Provinco: Lidzbark Warmiński iĝis urbo
- 1323: Interkonsento de Nöteborg inter Svedio kaj Novgoroda Respubliko estis subskribita
- 1383: Dum la litova enlanda milito la armeo de krucistoj kun Vytautas okupis Trakai komencante sieĝon de Vilno
- 1399: Tataroj venkis en la batalo de Vorskla (rivero alfluanta Dnepron) aliancitan armeon de Vytautas, apoganta Toktamiŝon
- 1654: Rus-Pola Milito: litova armeo venkis en batalo de Szkłów (nun en Mahilova regiono) — dum la batalo okazis preskaŭ plena suna eklipso (90%), rusoj perdis 7 mil kaj litovoj — 700 soldatojn
- 1687: Venko de aŭstra armeo en batalo de Mohács dum la 5-a aŭstra-turka milito
- 1759: Sepjara milito: venko de aŭstro-rusa armeo super la prusa en batalo de Kunowice (apud Słubice) (alikadre la 3-a Silezia milito en Pollando)
- 1765: Traktato de Allahabado estas subskribita - komenco de la Brita Hindio
- 1794: Insurekcio de Kościuszko
- 1806: Britaj Invadoj al Rivero Plata kontraŭ Vicreĝlando de Río de la Plata: britoj estis forpelitaj de Bonaero
- 1812: Anglio: en Okcidenta Jorkŝiro ekfunkciis unua en la mondo lokomotivo de dentorela fervojo
- 1831: Pola generalo Henryk Dembiński fariĝis gvidanto de la Novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio
- 1833: Ilinojso: Ĉikago fondiĝis - diversetna urbo, la 3-a en Usono, post Nov-Jorko kaj Los-Anĝeleso
- 1851: Usona inventisto Isaac Singer patentigis kudromaŝinon
- 1877: Asaph Hall malkovris unu el du naturaj satelitoj de Marso - Dejmon - sugestitaj en la romano La vojaĝoj de Gulivero de Jonathan Swift
- 1881: Nacia teatro en Prago tute bruliĝis
- 1883: Amsterdamo: en bestoĝardeno Artis formortis lasta en la mondo quagga - subspecio de stepa zebro
- 1898: Fino de Hispana-usona milito - Havajo estis aneksita al Usono, kiu ankaŭ akiris Filipinojn kaj Puerto Rico
- 1905: Fonda kongreso de Litova Instruista Asocio okazis en Vilno
- 1908: Unua Ford Modelo T estas konstruita
- Unua Mondmilito
- 1919: Nacia teatro moraviasilezia estis malfermita en Ostrava
- 1920: Soveta-Pola Milito
- 1928: Leĝera atletika konkurso Monda klaso Zuriĥo okazis unuafoje en Svislando
- 1929: Apud Łowicz pola inĝeniero Stefan Bryła redonas por uzo unuan en la mondo velditan ponton - sian metodon utiligis por konstruo de la dua laŭ alteco en Eŭropo turdomo en Varsovio
- 1932: En Berlino komenciĝis Internaciaj Konkuroj de Turismaj Aviadiloj Challenge 1932, kie venkis polaj aviadilistoj Franciszek Żwirko kaj Stanisław Wigura
- 1933: Unua matĉo de ukraina nacia teamo de futbalo kontraŭ la turka nacia teamo de futbalo
- 1934: Unuafoje en Klaipeda okazis Festivalo de Maro
- 1938: Dua Pola Respubliko: malfondo de la Pola Komunista Partio
- 1939: Premiero de la usona filmo La Sorĉisto de Oz
- Dua Mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: en Varsovio germana polico arestis pli ol mil personojn; en Mirosławice Gestapo de Lodzo arestis 4 polojn pro ilia konspira aparteno al organizaĵo "Młoda Wieś" (Juna Vilaĝo); Luftwaffe atakis insulon Wight, Southampton kaj Portsmouth - trafis 5 radarstaciojn
- 1941: Registaro de Ĝenerala Gubernio skribe postulis transdonon de preĝejaj sonoriloj por militaj celoj ĝis la 1-a de septembro; en Bjalistoko aperis trilingva (en la germana, pola kaj belorusa) ofica tagĵurnalo; germana sekreta servo Sicherheitsdienst de Lucko kun ukraina volontula polico masakris 300 judojn en Goroĥiv (Volinio); prezidio de la Supera Soveto de Sovetunio eldonis dekreton pri amnestio por parto de polaj civitanoj malliberigitaj post soveta invado en Pollandon en 1939 kaj anekso de duono de la lando - liberiĝis 345 511 personoj; Orienta Fronto: Ruĝa Armeo komencis kontraŭatakon suden de la lago Ilmenj; Londono: interkonsento pri Spitsbergen — detruo de norvegaj kaj sovetiaj minejoj, evakuo de civiluloj; Atlantika Ĉarto: brita ĉefministro Winston Churchill kaj usona prezidento Franklin D. Roosevelt subskribis deklaron pri celoj de la milito
- 1942: Operaco Reinhardt: germana polico pafekzekutis en Jasienica Rosielna (proksime al Brzozów) 624 judojn, en Jasło-Krajowice 262 kaj en Czarna 11; sur stepoj de Kalmukio germanoj konkeris Elista; nokte RAF atakis Majencon; Suda Pacifiko: sur aerodromo de Insulo Henderson alteriĝis unuaj usonaj aviadiloj
- 1943: germana polico pafmortigis en Wawrzyce ĉirkaŭ 300 kaj en Przeczyca (proksime al Dębica) 165 judojn; en Silezio kaj Zagłębie Dąbrowskie finiĝis tritaga operaco, dum kiu Gestapo arestis ĉirkaŭ 750 personojn, antaŭ ĉio membrojn de la Pola Rezistomovado; Adolf Hitler ordonis "senprokraste starigi Orientan Remparon laŭlonge de Dnepro"
- 1944: Ribelo de Varsovio: komenco de deportado al Aŭŝvico de preskaŭ 13 mil varsovianoj — la 12-an kaj 13-an de aŭgusto alvenis tien sume 6 000 personoj; germanoj pafmortigis en Varsovio ĉirkaŭ 200 personojn; kolonelo Antoni Chruściel ordonis agnoski virinojn kiel soldatoj, se ili dum la konspira periodo ĵuris kaj aliĝis al la Pola Enlanda Armeo, kaj selekti militkaptitojn al 4 grupoj - soldatojn de Wehrmacht (trakti laŭ internacia juro), Reich-germanojn (malliberigi), germanan policon, SS-anojn, Hitlerjugend, ukrainojn (trakti kiel krimulojn) kaj Volks-germanojn, t.e. polaj krimuloj (redoni al juĝejoj); soldatoj de Wehrmacht kun la Rusa Liberiga Armeo bruligis parton de pola vilaĝo Daleszyce, en kiu ili murdis 23 personojn; en Ĝenerala Gubernio pri konstruado de fortikaĵoj laboris 85 mil poloj; Winston Churchill duafoje depeŝis al Stalin demandante pri helpo al la ankoraŭ ribelanta Varsovio; Radio Moskvo disaŭdigis deklaron de TASS, ke pro la eventoj en Varsovio respondecas pola ekzila registaro en Londono; frato de John F. Kennedy pereis en bombaviadilo super Suffolk pro akcidento; germana Waffen-SS masakris 560 loĝantojn de la toskana vilaĝo Sant'Anna di Stazzema (provinco Luko) en Italio; Alençon estis liberigita de germanoj fare de franca generalo Philippe Leclerc; Malnovproksima Fronto: apud Blagoveŝĉensko la soveta 2-a Armeo komencis transiri Amuron
- 1945: Verkita de usona fizikisto Henry DeWolf Smyth, oficiala publikaĵo pri la Projekto Manhattan aperis nelonge post la atoma bombado de Hiroŝima kaj Nagasaki
- 1947: Rezolucio de Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj rekomendis agnoskon de Jemeno kaj Pakistano kiel novajn membrojn
- 1948: Pakistano: ĉ. 600 senarmitaj paŝtunoj estis masakritaj en Nordokcidenta Limprovinco, protestantaj kontraŭ aresto de la gvidatoj de senperforta movado, organizita de Khan Abdul Ghaffar Khan
- 1949: Kvar Konvencioj de Ĝenevo pri protekto de militviktimoj akceptiĝis
- 1949: En Londono pro sturnoj sur la minutmontrilo de la horloĝo, Big Ben komencis bati la tempon kun malfruo de kvar minutoj kaj duono
- 1952: Stalinismo: en Sovetunio oni ekzekutis la 13 famajn jidlingvajn verkistojn, akuzitajn pri naciismo — pereis, post torturoj, 13 judaj literaturistoj, inkluzive de 5 jidistoj
- 1953: 476 personoj pereis en tertremo kun forteco de 7,2 laŭ Skalo de Richter sur la grekaj insuloj Kefalonio kaj Zakintos
- 1953: Sovetunio eksplodigis la unuan bombon H
- 1957: Pola Popola Respubliko: en Lodzo eksplodis striko de tramistoj post 3 tagoj subpremita de milico
- 1960: Florido: unua komunika satelito startis de Cape Canaveral
- 1961: Okcidenta Berlino: oficiro de KGB Bohdan Staŝinski fuĝis al Usono
- 1961: Novosibirska hidroelektra centralo estis akceptita de la ŝtata komisiono por konstanta ekspluatado
- 1962: Unua ukraina kosmonaŭto Pavel Popoviĉ komencis tritagan flugon en kosmoŝipo Vostok-4
- 1970: Moskvo: en la Granda Palaco de Kremlo Sovetunio kaj Okcidenta Germanio subskribis pakton pri reciprokaj rilatoj
- 1970: En Parizo fondiĝis futbalklubo Paris SG
- 1976: Libana Interna Milito: kristana milico konkeris kaj likvidis tendaron por rifuĝintoj Tel al-Zaatar en Bejruto - pereis 2 mil palestinanoj (4 mil vundiĝis) kaj pli ol 400 kristanoj
- 1976: Premiero de ĉeĥa animacia televidserio Pat kaj Mat
- 1978: Unua linio A de la Metroo de Prago estis malfermita de la stacio Dejvická
- 1979: IBM surmerkatigis unuan modelon de persona komputilo, kiu estos la referenca normo en la 80-aj jaroj, por ĉiuj komputilaj modeloj bazitaj sur la x86-arkitekturo
- 1985: En la plej tragika katastrofo de unuopa aviadilo Boeing 747 de la Japan Airlines apud Tokio 520 personoj pereis, saviĝis 4 personoj
- 1990: Apud Lubni (Poltava provinco) kreiĝis holmo de malĝojo memoriganta ukrainojn mortfalintaj dum holodomoro el la jaroj 1932–33
- 1990: Paleontologo Sue Hendrickson malkovris en Suda Dakoto la plej grandan, plej kompletan kaj plej bone konservitan skeleton de tiranosaŭro
- 1994: Muzika Woodstock-festivalo komenciĝis
- 1998: Responde al akuzoj pri fraŭdo de juda havaĵo dum la dua mondmilito, svisaj bankoj konsentis pagi 1,30 miliardojn da dolaroj rekompense al postvivantoj de holokaŭsto
- 2000: Ronald Venetiaan iĝis prezidento de Surinamo
- 2000: En la Barenca Maro, pli ol 150 km de Murmansko, sinkis rusia submarŝipo Kursk — pereis ĉiuj 118 maristoj (23 maristoj vivis du tagojn post la sinko, la rusaj regopovoj ne akceptis proponon de tuja helpo flanke de Okcidenta Eŭropo, ekzemple la britan "submarŝipan helikopteron")
- 2005: Cape Canaveral: lanĉo de la usona kosmosondilo Marsa Rekognoska Orbitilo
- 2006: Sekureca Konsilio de UN adoptis Rezolucion 1701, postulantan batalhalton en Libano, kaj ekspedon de 15 000 pac-soldatoj al la konflikta zono
- 2008: Rusa-kartvela milito
- 2010: Dési Bouterse iĝis prezidento de Surinamo
- 2014: Milito en Donecka Baseno: nokte de la 11-a/12-a de aŭgusto de Naro-Fominsk ekiris unua tiel nomata „blanka konvojo”, kies konsiston eniris 280 farbitaj blanke armeaj kamionoj, oficiale kun transporto de humanitara helpo por loĝantaro de Donecko
- 2015: Ĉinio: en serio de eksplodoj en Tjanĝino 173 personoj pereis kaj 797 vundiĝis
- 2016: Siria enlanda milito: Siriaj Demokratiaj Fortoj konkeris de Islama Ŝtato la urbon Manbiĝ en Gubernio Halepo
- 2017: En Usono finiĝis dutaga novnaziisma Manifestacio Unuigu la Dekstron
- 2021: Varsovio: Buroo de Serĉado kaj Identigado ĉe Instituto pri Nacia Memoro prezentis identigajn dokumentojn al familianoj de 26 viktimoj de la dummilita soveta-germana teroro, civiluloj dum la germana okupado kaj Anatemitaj Soldatoj, i.a. oficiro provantan fuĝi el la Augustów-traserĉo - pasintjare oni sukcesis elterigi el mortokavoj kaj identigi 16 personojn (la 7-a solenaĵo okazinta en la prezidenta palaco)
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 1296: Johano de Luksemburgo, grafo de Luksemburgo, reĝo de Bohemio, titola reĝo de Pollando (m. 1346)
- 1503: Kristiano la 3-a, reĝo de Danio-Norvegio establinta luteranismon (m. 1559)
- 1541: Ipacij Pacej, pola nobelo, ortodoksa episkopo, subskribinto de Lublina unio kaj kunkreinto de Bresta religia unio en la Respubliko de Ambaŭ Nacioj (m. 1613)
- 1566: Izabela Klara Eŭgena de Hispanio, kunreĝino de Hispana Nederlando (m. 1633)
- 1626: Giovanni Legrenzi, itala komponisto de baroko (m. 1690)
- 1644: Heinrich Ignaz Franz von Biber, bohemia komponisto kaj fama violonisto de la baroka muziko (m. 1704)
- 1651: Margareta Teresa de Hispanio, infantino de Hispanio (m. 1673)
- 1720: Conrad Ekhof, germana aktoro, "patro de la germana aktora arto" (m. 1778)
- 1731: Sámuel Tordai, hungara reformita pastro, tradukisto (m. 1801)
- 1753: Thomas Bewick, angla ilustristo, lignogravuristo, ornitologo (m. 1828)
- 1762: Georgo la 4-a, reĝo de Britio fininta diskriminacion de katolikoj (m. 1830)
- 1762: Christoph Wilhelm Hufeland, germana kuracisto, membro de la Prusa Akademio de Sciencoj, kreinto de la termino makrobiotiko (m. 1836)
- 1774: Robert Southey, angla poeto de romantikismo (m. 1843)
- 1793: Károly Kiss, hungara oficiro, milithistoriisto, poeto, membro de Hungara Scienca Akademio kaj de Societo Kisfaludy (m. 1866)
- 1831: Helena Blavatskij, rusa, usona okultista verkistino, spiritisma mediumo kaj kunfondintino de la Teozofia Societo, plurfoja vojaĝistino ĉirkaŭ la mondo (m. 1891)
- 1844: Muhammad Ahmad, araba memproklamita mahdo, gvidanto de derviŝa kontraŭbrita ribelo en Sudano (m. 1885)
- 1845: Karl Meyer, germana pedagogo kaj regionhistoriisto (m. 1935)
- 1854: Ignát Herrmann, ĉeĥa verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1935)
- 1866: Jacinto Benavente, hispana Nobelpremiita verkisto (m. 1954)
- 1872: Josef Blau, bohemia regionhistoriisto (m. 1960)
- 1877: Albert Bartha, hungara generalo, politikisto, ministro (m. 1960)
- 1881: Cecil B. DeMille, usona produktoro enkondukinta specialajn efektojn, kunfondinto de Akademio de la Kinaj Artoj kaj Sciencoj (m. 1959)
- 1885: Sándor Albrecht, hungara komponisto, dirigento, orgenisto (m. 1958)
- 1887: Erwin Schrödinger, aŭstra Nobelpremiita fizikisto, pioniro de kvantuma mekaniko (m. 1961)
- 1891: Karl Aulitzky, aŭstra klasika filologo kaj pedagogo
- 1892: Efraim Skljanskij, soveta politikisto, proksima kunlaboranto de Lev Trockij (m. 1925)
- 1894: Dezső Miskolczy, hungara neŭrologo, psikiatro (m. 1978)
- 1894: Albert Leo Schlageter, germana soldato, batalanto en liberaj korpusoj (m. 1923)
- 1899: Zoltán Török, hungara sportisto (boatisto) (m. 1970)
- 1902: Antoni Kocjan, pola konstruisto de glisiloj, kunlaboranto de spionagentejo de Pola Enlanda Armeo, murdita en la lasta ekzekuto en Pawiak (m. 1944)
- 1904: Tamás Lossonczy, hungara pentristo, grafikisto kaj instruisto (m. 2009)
- 1911: Cantinflas, meksika aktoro, komediisto (m. 1993)
- 1921: Dezső Prágay, hungara/usona kemiisto, biokemiisto (m. 2011)
- 1924: Witold Mańczak, pola lingvisto, spertulo pri latinida lingvaro kaj hindeŭropa lingvaro, aŭtoro de 24 libroj (m. 2016)
- 1925: Thor Vilhjálmsson, islanda verkisto (m. 2011)
- 1928: Jiří Zahradník, ĉeĥa entomologo, fotisto kaj muzikisto (m. 2020)
- 1930: George Soros, usona financisto, filo de esperantisto Teodoro Ŝvarc, valuta spekulanto kaj miliardulo, partoprenanto de Bilderberg-konferencoj
- 1932: Sirikit, reĝino de Tajlando
- 1935: André Kolingba, prezidento de la Centr-Afrika Respubliko (m. 2010)
- 1936: Béla Papp, rumania hungara, hungara instruisto pri hungara lingvo kaj literaturo, fakverkisto
- 1940: Ildikó Vizi, rumania hungara pedagogino pri speciala edukado
- 1949: Fernando Collor de Mello, prezidento de Brazilio
- 1953: Carlos Mesa, ĵurnalisto, televidisto kaj prezidento de Bolivio
- 1953: Franz Posch, aŭstra muzikisto, pedagogo kaj televida/radifonia moderigisto
- 1954: François Hollande, prezidento de Francio 2012-2017
- 1954: Pat Metheny, usona rokĵaza gitaristo
- 1955: Heintje, nederlanda aktoro kaj kantisto
- 1956: Mikalaj Statkeviĉ, belorusa politikisto, kungvidanto de Eŭropa Movado, malliberulo de konscienco
- 1963: Robert Makłowicz, pola ĵurnalisto, verkisto, vojaĝisto, kritikisto de kuirado
- 1968: Emil Brázay, hungara, rumania hungara ĵurnalisto, verkisto (n. 1888)
- 1969: Tanita Tikaram, angla kantistino kaj kantverkistino el la medio de fiĝa hinda lingvo
- 1973: Muktada al-Sadr, ŝijaisma iraka gvidanto, politikisto
- 1976: László Károly Vajna, rumania hungara pentristo
- 1980: Maggie Lawson, usona aktorino
- 1990: Mario Balotelli, itala futbalisto, ludanta en la klubo Inter Milano
- 1993: Ewa Farna, pola-ĉeĥa kantistino, kantaŭtoro, komponistino, televida prezentistino el Zaolzie
- -30: Kleopatra, la lasta faraono de Antikva Egiptio, amantino de Julio Cezaro kaj poste Marko Antonio, sinmortigintino (n. -69)
- 792: Jaenbert, anglosaksa ĉefepiskopo de Canterbury, katolika sanktulo
- 1263: Mindaugas, grandduko de Litovio, verŝajne unusola reĝo (n. ĉirkaŭ 1203)
- 1295: Karolo Martelo de Anĵuo, itala reĝo kaj la titola de Hungario el dinastio Anĵuo-Sicilio (n. 1271)
- 1365: Ortolf von Weißeneck, salcburga princĉefepiskopo (n. ĉirkaŭ 1300)
- 1424: Jongle, imperiestro de Ĉinio el dinastio Ming translokiginta la ĉefurbon de Nankino al Pekino, konstruinto de Malpermesita Urbo (n. 1360)
- 1484: Siksto la 4-a, papo, franciskano, kritikata pro nepotismo (n. 1414)
- 1546: Francisko de Vitorio, hispana renesanca filozofo, teoriulo pri internacia juro kaj teorio de la justa milito, fondinto de Salamanka skolo, patro de hispana skolastikismo, dominikano (n. ĉirkaŭ 1492)
- 1612: Giovanni Gabrieli, itala komponisto kaj orgenisto, reprezentanto de Venecia Skolo
- 1633: Jacopo Peri, itala komponisto kaj kantisto apartenanta al Florenca Skolo, iniciatinto de opero (n. 1561)
- 1638: Johannes Althusius, germana kalvinisma teologo kaj filozofo, adepto de jurnaturalismo kaj socia kontrakto, federaciisto (n. 1557)
- 1674: Philippe de Champaigne, belga-franca pentristo de baroko, kunornamanta Luksemburgan Palacon (n. 1602)
- 1689: Inocento la 11-a, papo, klopodinta reamikigi Francion kaj la Sanktan Romian Imperion cele al la unuiĝo de Kristanujo kontraŭ protestantismo, beatigita (n. 1611)
- 1726: Antonio Palomino, hispana pentristo de baroka periodo, teoriulo de pentroarto (n. 1653)
- 1797: Gotthelf Greiner, germana vitrofaristo kaj porcelaninventisto (n. 1732)
- 1810: Étienne Louis Geoffroy, franca kuracisto, apotekisto kaj entomologo okupiĝanta pri skaraboj (n. 1725)
- 1827: William Blake, angla poeto, artisto, viziulo kaj mistikulo (n. 1757)
- 1848: George Stephenson, angla inventisto de vaporlokomotivo (n. 1781)
- 1854: János Antal, hungara reformita episkopo el Târgu Mureș (n. 1767)
- 1865: William Jackson Hooker, angla botanikisto (n. 1785)
- 1884: Giuseppe De Nittis, itala pentristo, kies verko unuigas stilojn de la Pentrosalono de Parizo kaj impresionismo (n. 1846)
- 1885: Georg Curtius, germana filologo (n. 1820)
- 1900: Wilhelm Steinitz, aŭstro-usona ŝakludisto, la unua oficiala ŝakmondĉampiono (n. 1836)
- 1913: Carlo Bourlet, franca matematikisto, profesoro, pioniro de Esperanto, fondinto de pluregaj Esperanto-grupoj, kunredaktoro de "Paris-Esperanto", fondinto de "La Revuo", kunorganizanto de UK 1907, UK 1908, UK 1909, konata de la Monumento de Carlo Bourlet (n. 1866)
- 1913: Rudolph Witzgall, germana teksisto kaj gimnastikadasocia funkciulo (n. 1853)
- 1918: Anna Held, usona kantistino, dancistino kaj aktorino (n. 1872)
- 1921: Heinrich Georges, germana bibliotekisto kaj klasika filologo (n. 1852)
- 1922: Arthur Griffith, irlanda ĵurnalisto kaj politikisto, kunfondinto kaj gvidanto de la partio Sinn Féin kaj de la gazeto "The United Irishman" kaj ties eldonisto (n. 1872)
- 1924: Sándor Bródy, hungara ĵurnalisto kaj verkisto (n. 1863)
- 1928: Leoš Janáček, ĉeĥa komponisto el Brno, kolektinta folklorajn kantojn de Moravio (n. 1854)
- 1935: Gareth Jones, kimra ĵurnalisto, kiu la unua informis pri holodomoro, murdita (n. 1905)
- 1955: Thomas Mann, germana Nobelpremiita verkisto (n. 1875)
- 1962: Max Fabiani, aŭstra-slovena arĥitekto (n. 1865)
- 1964: Ian Fleming, brita verkisto, kreinto de fikciulo James Bond (n. 1908)
- 1965: Nice Contieri, itala slavistino, polistino kaj tradukistino, esplorinta influon de Francesco Petrarca al la pola literaturo (n. 1912)
- 1975: Hans-Martin Perthel, germana pentristo kaj scenaranĝisto (n. 1919)
- 1979: Ernst Boris Chain, brita Nobelpremiita biokemiisto, kunekstraktinto de penicilino (n. 1906)
- 1979: Gilbert Cesbron, franca verkisto, membro de la movado Revivigo katolika (n. 1913)
- 1982: Sándor Bölöni, rumania hungara ĵurnalisto kaj tradukisto (n. 1939)
- 1982: Henry Fonda, usona aktoro (n. 1905)
- 1985: Kyu Sakamoto, japana kantisto kaj aktoro, konata de la kanto Sukiyaki (n. 1941)
- 1985: Jakob Adlhart, aŭstra skulptisto (n. 1898)
- 1988: Imre Újvári, rumania hungara kuracisto, profesoro (n. 1908)
- 1988: Jean-Michel Basquiat, usona nuntempa artisto (n. 1960)
- 1988: Wolfgang Grosch, germana arĥitekto (n. 1906)
- 1989: William Shockley, usona Nobelpremiita fizikisto, kuninventinto de transistoro (n. 1910)
- 1991: Hans Weigel, aŭstra kritikisto kaj juristo (n. 1908)
- 1992: John Cage, usona komponisto kaj verkisto esploranta elektronikan muzikon (n. 1912)
- 1996: Viktor Ambarcumjan, armena astronomo, kunfondinto de astrofiziko, iniciatinto de la konstruo de steloobservatorio (n. 1908)
- 2007: Franz Antel, aŭstra reĝisoro kaj scenaristo (n. 1913)
- 2009: Les Paul, usona gitaristo kaj inventisto (n. 2015)
- 2014: Lauren Bacall, usona aktorino (n. 1924)
- 2014: Erzsébet Halasi, rumania hungara aktorino (n. 1940)
- 2016: Dénes Sándor, hungara instruisto, esperantisto kaj vikipediisto (n. 1936)
- 2018: Samir Amin, egipta-franca marksisma ekonomikisto, sociologo, politologo, enkondukinta la terminon eŭropcentrismo, pioniro de la teorio de dependeco (n. 1931)
- 2022: Anne Heche, usona aktorino (n. 1969)
- 2022: Wolfgang Petersen, germana fimreĝisoro (n. 1941)
La 12-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):