From Wikipedia, the free encyclopedia
Antoni Chruściel pseŭdonomo Monter (Muntisto) kaj aliaj (naskiĝis la 16-an de junio 1895 en Gniewczyna Łańcucka, apud Tryńcza, mortis la 30-an de novembro 1960 en Vaŝingtono) – brigada generalo de Pola Soldataro, komandanto de Varsovia Areo de la Asocio de Armita Batalado (ZWZ).
Antoni Chruściel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de junio 1895 en Gniewczyna Łańcucka |
Morto | 30-an de novembro 1960 (65-jaraĝa) en Vaŝingtono |
Tombo | Armea Tombejo Powązki |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | Wyższa Szkoła Wojenna (en) |
Okupo | |
Okupo | oficiro |
De 1909 agis en sekreta skoltismo en Jarosław. En 1914 finis la 6-an klason de imperiestra-reĝa Gimnazio en Jarosław. Aŭguste 1914 eniris al Orienta Legio de Polaj Legioj, kaj septembre de la sama jaro, post malfondo de la legio, enkorpigita al la imperiestra kaj reĝa armeo en kiu estis direktita al suboficira lernejo, kaj poste al la oficira de revervo. Post fino de la oficira lernejo en la jaroj 1915–1918 estis laŭvice: komandanto de plotono, instruktoro de la lernejo kaj komandanto de kompanio en la 90-a Regimento de Infanterio el Jarosław. Leŭtenanto Antoni Chruściel signife kontribuis al tio, ke lia unuo, kiel la unusola en la armeo revenis novembre 1918 al garnizono kun armilaro.
La 1-an de januaro 1919 estis akceptita al Pola Soldataro kun agnosko de posedata rango. Komandis la 5-an kompanion kaj de decembro 1921 – la unuan batalionon. La 19-an de aŭgusto 1920 estis agnoskita kun la tago de la 1-a de aprilo 1920 en rango de kapitano, en infanterio, en grupo de oficiroj de la estinta Aŭstria-hungara armeo.
12.08.1944: Kolonelo Antoni Chruściel ordonis agnoski virinojn kiel soldatoj, se ili dum la konspira periodo ĵuris kaj aliĝis al la Pola Enlanda Armeo - laŭ takso ili konsistis ĉirkaŭ 22% de la partoprenantoj de la ribelo, kaj ordonis selekti militkaptitojn al 4 grupoj - soldatojn de Wehrmacht (trakti laŭ internacia juro), Reich-germanojn (malliberigi), germanan policon, SS-anojn, Hitlerjugend, ukrainojn (trakti kiel krimulojn) kaj Volks-germanojn, t.e. polaj krimuloj (redoni al juĝejoj).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.