plej hela koloro From Wikipedia, the free encyclopedia
Blanka aĵo totale reflektas la lumon, sorbante nenion. Blanko, samkiel nigro kaj grizo, estas neŭtra koloro.
En multaj religioj blanko estas sankta koloro portata de pastroj ktp. En katolikismo la Papo portas blankajn vestojn.
En okcidenta kulturo blanko kutime reprezentis pozitivajn kvalitojn, kiel pureco, pacon, bonkoreco, senkulpeco aŭ honesteco.
En Ĉinio blanko reprezentis okcidenton kaj funebro. Ĉinaj funebraj vestoj tradicie estas blankaj.
En la plej granda parto de Afriko kaj en Vjetnamio blanko estas la koloro de malĝojo kaj funebro.
Blanko apartenas al la Tutarabaj koloroj kaj la Tutslavaj koloroj.
Oni ankaŭ uzas la vorton "blanka" por priskribi la rozhelbrunan haŭton de Eŭropdevenaj kaŭkazoidoj.
En la lingvo Esperanto la vorto "blanko" kiel ĉiuj nomoj de koloroj estas A-karaktera radiko.
Lumo estas perceptita de la homa vida sistemo kiel "blanka", kiam la alvenanta lumo al la okulo stimulas ĉiujn tri specojn de kolorsensemaj konusetoj en la okulo en proksimume egalaj kvantoj.[1].
Blanka farbo kun ... fariĝas ...
Ĝenerale iom da blanko "heligas" farbon, ekzemple blanka kun bruna kreas "helbrunon".
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.