farado de manĝaĵoj From Wikipedia, the free encyclopedia
Kuirado signifas ĉiun labormetodon (friti, baki, rosti, bolkuiri ktp.), kiuj celas la pretigon de manĝaĵo por homa nutrado.
La verko de Henri-Paul Pellaprat de 1935 enhavas la tre grandan scion de franca kuirarto. Li donas ĉirkaŭ 1000 receptojn kaj ĉiuj konsiloj pri la kuirado. Li skribas tre detale pri la bazaj modoj de kuiri, la francaj vinoj, la servico, la viando, la spicoj kaj aliaj detaloj pri bona kuirarto kaj servico en restoracio. Li donas ankaŭ la tre diversajn menuojn, la klasikajn menuojn de 12 menueroj, kaj li diskutas ankaŭ la ŝanĝiĝojn de gustoj kaj la vivon de gastoj. Hodiaŭ en jaro 2010 oni donas eble 3 aŭ 5 menuerojn kaj la gasto ne volas 12 menureojn. La bona profesia kuristo kaj la bona ŝatokupa kuristoj devos koni la librojn kaj la detalajn sistemojn de kuirado. Bedaŭrinde la lasta eldono de la fama verko estis de jaro 1990 en 12-a eldono en germana lingvo.
La franca kuirarto influis tre forte la svisan kuriarton kaj gastronomion. Ekde ĉirkaŭ 75 jaroj la svisa profesia kuirlibro "Pauli" estas la "Biblio", la tre grava kaj fama libro pri profesia kuirado. La 13-a eldono estis de jaro 2005. Oni povas lerni ankaŭ kun la kuirlibro de Pauli, sed la libro de Henri-Paul Pellaprat estas pli detale pri la franca, detala kaj tre alta nivela kuirarto. La Pauli de jaro ĉirkaŭ 1991 estis ankoraŭ nur unua volumo, kaj oni eldonas ĉirkaŭ 1991 la unuan eldonon en du volumoj kun lernlibro kaj kun separata receptolibro. La eldono de 2005 estas tre moderna kaj enhavas la ĉapitrojn:
Pri aliaj landoj oni trovas internaciajn kuirlibrojn en la oficiala paĝo (retejo) de la Le Cordon Bleu Boutique pri Usono, Eŭropo, Japano kaj Meksiko en diversaj lingvoj. Oni trovas la tradician francan kuirarton de Henri-Paul Pellaprat hodiaŭ simile en multaj landoj, sed kun lokalaj receptoj.
Oni trovas tre detalajn receptojn en la retejo de ĉina radio internacia en multaj lingvoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.