Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pat METHENY (naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1954 en Lee’s Summit, Misurio; kiel Patrick Bruce Metheny) estas usona ĵaza gitaristo kaj nomdonanto de la Pat Metheny Group.
Pat Metheny | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Patrick Bruce Metheny |
Naskiĝo | 12-an de aŭgusto 1954 (70-jaraĝa) en Lee's Summit |
Lingvoj | usona angla • angla |
Loĝloko | Nov-Jorko |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato de Miami Lee's Summit High School (en) Berklee College of Music |
Familio | |
Frat(in)o | Mike Metheny (en) |
Infanoj | 3 |
Okupo | |
Okupo | gitaristo ĵazmuzikisto muzikisto komponisto ĵaz-gitaristo kantoverkisto muzikinstruisto |
TTT | |
Retejo | https://www.patmetheny.com |
Metheny komencis lerni trumpetludon jam en la aĝo de ok jaroj. Nur en la aĝo de dek li transiris al gitaro. Kiam li aĝis 14 jarojn, li gajnis gitaristan konkurson fonditan de ĵazrevuo Downbeat kaj povis post tio partopreni kurson kun instruistoj kiel Marian McPartland. Li deduktas siajn tiamajn sukcesojn je tio, ke li kopiis la ludon de sia modelulo Wes Montgomery.[1] En la aĝo de 15 jaroj li muzikis jam kun la ĵazgranduloj de Kansasurbo. Dekok-jare li fariĝis instruisto de gitarludo ĉe la Universitato de Miamo, jaron poste ĉe Konservatorio Berklee en Bostono. Li estas geedziĝinta kun fotistino kaj galeriistino Latifa Metheny, kun kiu li havas du filojn.
Dumpase de sia kariero Metheny ludis kun multaj ĵazmuzikistoj kiel Gary Burton, Jaco Pastorius, Herbie Hancock, Michael Brecker, Jack DeJohnette, Dave Holland, Ornette Coleman, Charlie Haden, John Scofield, Eberhard Weber kaj multaj aliaj, sed ankaŭ kun popularmuzikaj muzikistoj kiel Joni Mitchell, Bruce Hornsby samkiel David Bowie ("This is not America" el la filmo "The Falcon and the Snowman"). Metheny aparte estimas brazilajn muzikistojn, kaj kunverkis ankaŭ sonregistraĵojn de Celia Vaz, Leila Pinheiro, Tulio Mourao, Toninho Horta, Ricardo Silveira kaj Milton Nascimento. Krom tio li decide influis resp. antaŭenigis la karieron de kelkaj ĵazmuzikistinoj. Li kunlaboris ekzemple kun Silje Nergaard, Achinoam Nini kaj Anna Maria Jopek.
Ekde 1976 ekzistas la bando Pat Metheny Group, kiun fondis Metheny kune kun Lyle Mays (muzikila klavaro). La bando koncertis je variaj personarojn. Ekde 1981 Steve Rodby estas kiel basisto kaj kunproduktisto krom Lyle Mays kaj Pat Metheny konstanta membro de la bando.
La komponaĵoj kaj improvizaĵo de Pat Metheny estas treege melodiaj. Tamen ne estas facile kategoriigi ĝin. Liaj sonregistraĵoj kaj projektoj prezentas larĝan stilpaletron, ekde la filmmuzikoj kaj la dense tra-aranĝitaj sonregistraĵoj de la Pat Metheny Group, trans registraĵoj de klasikaj triope muzikataj ĵazaj normkantoj ĝis treege eksperimentemaj sonregistraĵoj kaj libera ĵazo (ekz. sur la albumo Song X el 1985 kune kun Ornette Coleman kaj ĉefe sur la albumo Sign of 4 el 2002 kun Derek Bailey).
Pat Metheny ludas je siaj sonregistraĵoj kaj dum koncertoj aron da parte nekutimaj gitaroj, ekzemple sian 42-kordan Pikasso-gitaron. Krom tio li uzas ekde la albumo Offramp de la Pat Metheny Group el 1981 ankaŭ ofte gitarsintezilon. Honore al li gitarfabrikanto Ibanez eldonis la gitarmodelan serion PM.
Pri Montgomery Metheny diris:
En la jaro 2000 Pat Metheny kritikis dum intervjuo de la pola televido kaj en interretforumaj kontribuaĵoj la ludon de saksofonisto Kenny G kaj atakis tiun. Metheny riproĉis ĉefe, ke Kenny G uzas sonregistraĵon de la mortinta trumpetisto Louis Armstrong kun What a Wonderful World kiel subtavolo por sia propra muziko.[3]
Pat Metheny | akustika gitaro, elektra gitaro, gitarsintezilo |
Lyle Mays | piano, muzikila klavaro |
Steve Rodby | kontrabaso, elektra basgitaro, violonĉelo |
Cuong Vu | trumpeto, Gesang |
Gregoire Maret | diatona harmoniko |
Antonio Sanchez | frapinstrumentaro |
Kiel gastmuzikistoj aŭdeblas sur la albumo Richard Bona (perkutado, kantado), kiu ne plu kunvojaĝas, same kiel Dave Samuels (perkutado).
Januaron de 2005 aperis la nova albumo de la Pat Metheny Group nome The Way Up, suito de Metheny kaj Lyle Mays, en kiu la nova instrumentistaro estas unuafoje aŭdebla:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.