From Wikipedia, the free encyclopedia
Jack DeJohnette (naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1942 en Ĉikago) estas usona Jazz-frapinstrumentisto kaj pianisto de ĵazo.
Jack DeJohnette | |
---|---|
Jack DeJohnette en 2006 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de aŭgusto 1942 (82-jaraĝa) en Ĉikago |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | American Conservatory of Music (en) |
Okupo | |
Okupo | jazz drummer (en) pianisto komponisto ĵazmuzikisto |
TTT | |
Retejo | http://www.jackdejohnette.com |
Jack DeJohnette ricevis ekde la kvara ĝis dekkvara vivojaro pianludo-instruon kaj transiris sur la gimnazio al frapinstrumentaro. Tiam Max Roach estis lia muzika modelulo. Li studis ĉe la Usona Muzika Konservatorio en Ĉikago. En liaj ĉikagaj komencojaroj li ludis en larĝa muzika spektro, ekde ritmenbluso ĝis libera ĵazo. En 1966 li transloĝiĝis al Novjorko kaj akompanis kiel frapinstrumentoisto orgeniston John Patton, verkis kun Jackie McLean kaj akompanis la kantistinojn Betty Carter kaj Abbey Lincoln. Ekde 1966 ĝis 1969 li estis ĉeflanke de juna Keith Jarrett membro de la kvaropo de Charles Lloyd, kio famigis lin tutmonde. La ensemblo de Lloyd estis la unua ĵazbando, kiu ankaŭ koncertis antaŭ rokmuzika publiko; kun ĝi DeJohnette plurfoje vojaĝis al Eŭropo same kiel al orienta Azio. Krome li prezentis tiutempe kun John Coltrane, Thelonious Monk, Freddie Hubbard same kiel kun Bill Evans (ku ĉi-lasta je Montreux en 1968), same kiel kun Jarrett, Chick Corea kaj Stan Getz. Ekde ĉi tiu tempo li estas unu el la plej influaj ĵazaj frapinstrumentistoj.
Post kiam li jam novembron de 1968 estis muzikinta dum kelkaj registradoj (ekz. de la titoloj „Directions 1“ kaj „2“ same kiel „Ascent“, poste aperonta sur la albumo Directions), li fariĝis someron de 1969 membro de la bando de Miles Davis, kie li anstataŭis Toŭnion Williams kaj kunverkis la sonregistraĵojn por la epoka verko Bitches Brew. Aprilon kaj junion de 1970 li koncertis kun Davis en Fillmore West je San Francisko same kiel en Fillmore East en Novjorko. DeJohnette restis – kun interrompoj - ĝis junio de 1972 (ĝis la sonregistradoj por On the Corner) en la bando de Davis, kiam lin anstataŭis Al Foster. Tiam li direktis ankaŭ proprajn ensemblojn kaj muzikis je tio krom per frapinstrumentaro ankaŭ per blovklavaro, piano, Clavinet kaj orgeno. Post forlaso de Miles Davis li fondis la kunfandomuzikan bandon Compost.
En la 1970-aj jaroj Jack DeJohnette estis multdemandata gastmuzikistoj je multaj sonregistradoj de ECM; ekde 1976 ekestis aro da albumoj je propra nomo ĉe la munkena diskeldonejo, ekde Untitled de lia kvinopo Directions, ensemblo kun gitaristo John Abercrombie, kiu akompanis lin por la samjare aperanta soloalbumo Pictures je duono de la pecoj, je kiuj DeJohnette ludis ankaŭ orgenon kaj pianon. DeJohnette kunmuzikis (krom Dave Holland) je ties triopo Gateway, kaj ankaŭ je "New Directions" (1978-79) Abercrombie kunmuzikis krom Lester Bowie kaj Eddie Gomez. Dum ĉi tiuj jaroj DeJohnette kunverkis i.a. ankaŭ sonregistraĵojn de Terje Rypdal, John Surman, Kenny Wheeler kaj Jan Garbarek. En 1979 ekestis "Jack DeJohnette's Special Edition", komence kun David Murray kaj Arthur Blythe, poste kun John Purcell kaj Chico Freeman ĉe saksofono, ĉe kontrabaso Peter Warren aŭ Rufus Reid, je kio ĉi tiu kvaropo foje estis plilarĝigita. Martin Kunzler mencias en sia leksikona artikolo la „nekutiman ensemblan virtuozecon kun la varia stilmaterialo“. Liaj albumoj Special Edition kaj Album Album estis elektita je la legantara enketo de revuo Down Beat kiel albumo de la jaro
Per Irresistible Forces (1987) li plijunigis sian Special Edition per muzikistoj, kiujn oni rilatigas kun M-Base: Greg Osby, Gary Thomas, Lonnie Plaxico, en 1990 krome pianisto Michael Cain, kiu postsekvis al la (ne tute malsimila al Abercrombie kaj samaĝa) gitaristo en la ensemblon Mick Goodrick. Cain kunverkis dum la sekvaj jaroj ankaŭ je aliaj projektoj de DeJohnettes, je kiuj li pli kaj pli sin turnis al mondmuziko kaj al novepoka muziko. Tiel li ne nur faris klasikan pianotriopan albumon (The Jack DeJohnette Piano Album, 1985), sed ankaŭ sonregistraĵojn sole per sintezilo kaj perkutinstrumentoj, kiu alportis al li kandidatigon por Grammy kaj premion kiel plej bona novepokomuzika albumon de la jaro (Peace Time, 2009). Kun la (nur) nomumita Music in the Key of Om kaj la duopo-registraĵo Music from the Hearts of the Masters kun la okcident-afrika korao-ludisto Foday Musa Suso li fondis en 2005 samtempe propran, sendependan diskeldonejon nome "Golden Beams Productions".
Ekde la komenco de la 1980-aj jaroj li estas frapinstrumentisto de la ĝis nun ekzista triopo de Keith Jarrett (kun Gary Peacock ĉe kontrabaso). Krom tio estas menciinda la kunverkado kun Pat Metheny (80/81 kaj Song X kun Ornette Coleman) kaj tiu kun Michael Brecker, kies unuan sonregistraĵon je propra nomo en 1986 same la lastan antaŭ lia morto DeJohnette kunverkis (Pilgrimage, 2007). Krom tio ekde fine de la 1980-aj jaroj ĝis 2000 sur entute kvin albumoj li akompanis la malfruan Sonion Rollins.
Jack DeJohnette estas elstara improvizanto kaj postsekvs stile la du frapinstrumentistojn de la 1960-aj jaroj, Tony Williams kaj Elvin Jones, je kio li ĉiam sukcesas ligi elementojn de libera ĵazo kun la ritmosento de ritmenbluso. Ian Carr rigardas lin kiel unu el la plej talentaj frapinstrumentaistoj de moderna ĵazo; Richard Cook kaj Brian Morton rimarkis en 2001, ke DeJohnette deprenis de Ray Brown, Milt Hinton kaj Billy Higgins la rangon de la plej ofte surdiskigitaj ĵazmuzikistoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.