vira nacia teamo de futbalo From Wikipedia, the free encyclopedia
La turka nacia teamo de futbalo estas la oficiala futbalista teamo de la grandparte azia, sed malgrandparte ankaŭ eŭropa lando Turkio. Kadre de la kontinentaj futbalaj turniroj, la teamo orientiĝas okcidenten kaj partoprenas en la Eŭropaj Futbal-Ĉampionadoj - lastfoje en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008. Ekde junio 2005 ĝis 2009 la nacia trejnisto estis Fatih Terim.
Turkio | ||
---|---|---|
asocio | Türkiye Futbol Federasyonu Turka Futbal-Federacio | |
konfederacio | UEFA | |
manaĝero | Abdullah Avcı, ekde 2011 | |
golreĝo | Hakan Şükür (51) | |
FIFA kodo | TUR | |
unua matĉo | Turkio 2-2 Rumanio 1923 | |
plej granda gajno | Turkio 7-0 San-Marino 1996 | |
plej granda perdo | Pollando 8-0 Turkio 1968 | |
Futbala Mondpokalo | ||
aperoj | 2 (unua en 1954) | |
plej bona rezulto | Tria pozicio 2002 | |
Eŭropa Futbal-Ĉampionado | ||
aperoj | 3 (unua en 1996) | |
plej bona rezulto | Duon-finalo 2008 | |
Dum junio 2008 la teamo havis la 16-an lokon en la rangolisto de la monda futbalista federacio FIFA. Plej granda sukceso estas la tria loko en la Futbala Mondpokalo 2002 sub la tiama nacia trejnisto Şenol Güneş .
La teamo en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 estis duonfinalisto, do atingis la trian pozicion. Por la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 en Pollando kaj Ukrainio la teamo tamen ne kvalifikiĝis. Ekde la jaro 2011, la nacia trejnisto kaj manaĝero estas Abdullah Avcı.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.