La 4-a de novembro estas la 308-a tago de la jaro (la 309-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 57 tagoj restas.
Je la 4-a de novembro okazis, interalie:
- 1333: Granda inundo de Florenco
- 1429: Franca armeo gvidata de Johana de Arko liberigis post sieĝo okupatan de burgonjanoj urbon Saint-Pierre-le-Moûtier
- 1493: Kristoforo Kolumbo malkovris Gvadelupon
- 1520: Kristiano la 2-a kroniĝis kiel reĝo de Svedio
- 1576: Okdekjara Milito: hispana armeo masakris loĝantojn de protestanta Antverpeno
- 1619: Frederiko la 5-a kroniĝis kiel reĝo de Ĉeĥio
- 1677: Estonta angla reĝino Maria la 2-a edziĝis al Vilhelmo la 3-a
- 1780: En hispana Vicreĝlando de Peruo kaj Vicreĝlando de Río de la Plata Tupak-Amaru la 2-a ekribelis kun ajmaroj, keĉuoj kaj mestizoj en protesto kontraŭ reformo de Burbonoj
- 1798: Komenco de la sieĝo de Korfuo, fare de rusa-turka ŝiparo kontraŭ francaj trupoj, okupantaj la insulon
- 1790: Pollando: Tombejo Powązki en Varsovio fondiĝis
- 1791: Konfederacio de indianoj, el Indianao kaj Ohio (shawnee) venkis usonan armeon en la batalo de rivero Wabash (Ohio)
- 1794: Komandata de Aleksandr Suvorov rusa armeo post la defendo de Praga (dekstraborda Varsovio) murdis ĉirkaŭ 20 mil civilulojn - tiu ĉi genocido fiaskigis la insurekcion de Kościuszko kontraŭ Rusia Imperio
- 1825: En la haveno de Novjorko oni finis konstruadon de la Kanalo Erie
- 1844: Pollando: en Lvovo malfermiĝis Teknika Akademio (ekde 1920 Lvova Politekniko)
- 1847: Skota kuracisto James Young Simpson malkovris anestezajn kvalitojn de kloroformo
- 1848: Dua Franca Respubliko: Franca konstitucio promulgita
- 1852: Camillo Benso di Cavour, la "patro" de Itala reĝlando, iĝis ĉefministro de la Regno de Sardio
- 1861: Seatlo: Vaŝingtona Universitato fondiĝis
- 1861: Inaŭguro de fervojlinio Vieno-Lvovo
- 1864: Usona Enlanda Milito: Nathan Bedford Forrest gvidis kavalerian divizion en atako kontraŭ proviza bazo de Unia armeo apud Johnsonville (Tenesio), kaptante 150 malliberulojn
- 1868: Belga ŝoforo Camille Jenatzy atingis per konstruita de si veturilo barieron de 100 km/h
- 1869: Brita scienca gazeto "Nature" aperis, kolege reviziata - plej ofte citata en la scienca medio
- 1884: Grover Cleveland gajnis prezidentan balotadon en Usono (venkante James G. Blaine)
- 1894: Germana astronomo Max Wolf malkovris asteroidojn Vilhelmino kaj Lampetio
- 1899: Libro Sonĝointerpretado de Sigmund Freud estis publikigita
- 1905: Sub premo de strikoj kaj sociaj protestoj imperiestro de Rusio Nikolao la 2-a nuligis enkondukitajn dum lastaj jaroj limigojn de la aŭtonomeco de Finnlando
- 1911: Franca-germana traktato finis la duan marokan krizon post puĉo en Agadir
- 1918: Unua Mondmilito
- 1921: En Germanio oni fondis Sturmajn Taĉmentojn de Nacisocialisma Germana Laborista Partio, helpe de kiuj Adolf Hitler gajnis potencon en la 1930-aj jaroj
- 1921: Korpo de nekonata soldato estis enterigita apud la eterna flamo ĉe la Vittoriano en Romo
- 1922: Brita egiptologo kaj arkeologo Howard Carter malkovris en Valo de la Reĝoj tombon de la egipta faraono Tutanĥamono
- 1924: Dua Pola Respubliko: subskribo de interkonsento kun franca-pola konsorcio pri konstruo de marhaveno en Gdynia
- 1924: Calvin Coolidge gajnis prezidentan balotadon en Usono
- 1924: Stanley Baldwin la duan fojon iĝis ĉefministro de Britio
- 1924: En Dresdeno okazis premiero de la opero Intermezzo de Richard Strauss
- 1926: Posta reĝo de belgoj Leopoldo la 3-a nuptis la princinon Astrid de Svedio
- 1926: Italaj faŝistoj detruis ĉefsidejon de slovenaj institucioj en Gorico kaj presejon en Triesto
- 1937: Solovecaj insuloj: lasta ekzekuttago en Sandarmoĥ, fare de NKVD-kapitano pri ŝtata sekureco, de 1111 malliberuloj kun speciala destino, inter ili de ukraina intelektularo
- 1938: Deporto de kelkaj miloj da judoj el Slovakio, fare de la Gvardio de Hlinka kaj polico, komencita al nenies tero ĉe la slovaka-hungara landlimo
- Dua Mondmilito
- 1945: Gvidanto de bulgaraj komunistoj Georgij Dimitrov revenis de Moskvo al Bulgario post 22 jaroj da elmigrado
- 1946: Efektiviĝis la konstitucio de Unesko, kiam 20 ŝtatoj deponis akceptilojn
- 1948: Usona poeto T. S. Eliot ricevis Nobel-premion pri literaturo
- 1948: Dua soveta okupado de Pollando: proceso parodia komenciĝis antaŭ Armea Tribunalo en Varsovio komenciĝis proceso kontraŭ konspiraj agantoj el la dua mondmilito, membroj de subtera organizaĵo - inter akuzitoj flanke de komunistaj regopovoj estis Kazimierz Pużak, porsendependa aktivulo, marte 1945 arestita de NKVD kaj juĝata en Moskvo en la Proceso de 16 gvidantoj de Pola Subtera Ŝtato
- 1950: Prezidanto de la Supera Milit-Kortumo en Pollando iĝis soveta oficiro Wilhelm Świątkowski; Sekureca Ofico arestis skoltojn el Piotrków Trybunalski, kiuj kontraŭstaris al komunista regopovo — severe punitaj; kunlaborisma kun komunistaj regopovoj la Komitato de Intelektuloj kaj Katolikaj Agantoj kreiĝis, al kiu aliĝis "pastroj-patriotoj" (kun la celo disdividi Katolikan Eklezion en Pollando)
- 1950: En Romo reprezentantoj de ŝtatoj apartenantaj al la Konsilio de Eŭropo subskribis Eŭropan Konvencion pri Homrajtoj - ekvalidis septembre 1953
- 1952: Dwight D. Eisenhower gajnis prezidentan balotadon en Usono
- 1952: Nacia Sekureca Agentejo ekfunkciis en Usono
- 1956: Hungara insurekcio
- 58 mil sovetaj soldatoj kun tankoj sub komando de Georgij Konstantinoviĉ Ĵukov komencis en la dua interveno subpremi hungarojn post pli frua fiasko de la taĉmentoj de la enlanda Soveta Armeo — Imre Nagy fuĝis al la jugoslava ambasadejo, kardinalo József Mindszenty eniris al la usona, István Bibó restis sola en la Hungara Parlamentejo por reprezenti juran kontinuecon de la hungara registaro; rezulte de la invado ĉ. 3 mil ribeluloj kaj civiluloj pereis kaj 230 estis kondamnitaj al morto kaj ekzekutitaj, inkluzive de gvidanto de la revolucio, estinta ĉefministro de Hungario Imre Nagy
- La alvoko de János Kádár alveninta de la radio en Uĵhorodo, la radioparolado de Imre Nagy al la nacio, la proklamo de István Bibó al la popolo - la ŝtatministro István Bibó sendis mesaĝon al usona prezidento Dwight D. Eisenhower pere de la usona ambasado, la Revolucia Laborista-Kamparana Kabineto, gvidata de János Kádár, Ferenc Münnich kaj György Marosán, ekas la eraon de Kádár
- 1959: Registaro de Pola Popola Respubliko dependigis vendadon de karbo por kamparanoj por la vintro de ilia plenumo de deviga livero de viando
- 1964: Premiero de la franca detektiva filmkomedio Fantomaso
- 1964: Ajatolo Ruhollah Ĥomejni estis ekziligita de Irano kaj iris al Turkio
- 1966: Egiptio kaj Sirio kontraktis kontraŭisraelan militistan aliancon
- 1966: En Florenco per sesmetra ondo inundis rivero Arno detruante multajn antikvaĵojn
- 1967: En Moskvo oni finis konstrui Ostankinan televidturon
- 1970: Pasaĝeraviadilo Konkordo duoble transpaŝis rapidecon de sono
- 1970: Regopovoj de Kalifornio malkovris 13-jaran sovaĝan infanon konatan kiel Genie, kiu pasigis preskaŭ sian tutan vivon en socia izoliteco.
- 1971: En Hungario la Kriminala kodo estis ŝanĝita kaj kompletigita: krimoj estis dividitaj en deliktojn kaj krimojn laŭ sia socia danĝero, kaj ĝismorta puno estas reinstalita
- 1972: Bangladeŝo akiris sian konstitucion
- 1979: Irana revolucio: Kapto de usonaj ostaĝoj en Irano (Teherano)
- 1980: Ronald Reagan gajnis prezidentan balotadon en Usono — de la komenco apoganta strebojn de poloj por faligi komunismon
- 1981: En Varsovio renkontiĝis primaso Józef Glemp, Lech Wałęsa kaj generalo Wojciech Jaruzelski por krei Konsilion de Nacia Interkompreniĝo - la registara propono de dialogo maskis planojn de perforta disbato de Solidareco
- 1982: Ruud Lubbers iĝis ĉefministro de Nederlando
- 1983: En Katowice oni inaŭguris Monumenton al la Skoltoj de Septembro - kelkdeko de sileziaj geskoltoj mortfalis aŭ estis murditaj dum la germana okupado de Pollando
- 1984: Malfermo de la franca televidkanalo Canal+
- 1988: Perestrojko: Socialisma Movado por Reorganizado en Litovio Unueco estis fondita en Vilno, apogata de soveta armeo kaj KGB
- 1988: Polan Popolan Respublikon vizitis ĉefministrino de Britio Margaret Thatcher - la Fera Damo renkontiĝis kun komunistaj regopovoj, Lech Wałęsa kaj aliaj politikaj opoziciuloj
- 1989: Turniĝo: en Orienta Berlino okazis la plej granda en Germana Demokratia Respubliko kontraŭregistara manifestacio kun partopreno de 500-700 mil personoj
- 1993: Jean Chrétien iĝis ĉefministro de Kanado
- 1995: Ĉefministro de Israelo Jicĥak Rabin estis murdita de juda naciisto post manifestacio en Tel-Avivo
- 2003: Artur Resizade la duan fojon iĝis ĉefministro de Azerbajĝano
- 2004: Rusio ratifis la Protokolon de Kioto
- 2004: Usono agnoskis Respublikon Nord-Makedonio sub ties konstitucia nomo
- 2004: Prezidento de Palestina Aŭtonomio Jaser Arafat eniris senrevenan komaton
- 2007: Álvaro Colom Caballeros gajnis prezidentan balotadon en Gvatemalo
- 2008: Barack Obama kiel unua afrik-usonano gajnis prezidentan baloton en Usono
- 2011: En Germanio oni malkaŝis serion de murdoj faritaj de membroj de neonazia Nacisocialista Subtero (NSU)
- 2014: Apud Berlino, en estinta germana-nazia koncentrejo Sachsenhausen oni inaŭguris monumenton dediĉitan al memoro de la pola generalo Stefan Rowecki, murdita tie en 1944
- 2015: Justin Trudeau iĝis ĉefministro de Kanado
- 2015: Ĉefministro de Rumanio Victor Ponta demisiis rezulte de sociaj protestoj post la incendio de noktoklubo en Bukareŝto el la 30-a de oktobro
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 254-a tago de la rusa agreso: Pasintan semajnon Rusio elpafis 68 raketojn kaj 30 irandevenajn senpilotajn aviadilojn — nokte super Nikopol-regiono 8 misiloj kaj flugrobotoj estis paffaligitaj, kaj 1 super Lviva provinco, ankaŭ estis pripafita de elpafejo S-300 Mikolajivo, kie damaĝis konstruaĵoj kaj bruliĝis pli ol 10 aŭtoj; en Mariupolo pliintensiĝas reprezalioj; vojoj en Ĥersona provinco estis plenaj de kamionoj kun rabitaĵoj; pripafita Pokrovsk - damaĝita lernejo kaj 22 domoj, unu persono pereis, 6 estas vunditaj; urbestro de Melitopol informis ke pasinttage estis detruita komandejo de Rusia armeo kun funkciuloj de FSB, kaj ukraina aviado de "Sudo" paffaligis 2 sturmajn helikopterojn Ka-52, krome proksime al Melitopolo estis likviditaj 6 irandevenaj Shahed-136 kaj 3 deponejoj kun rusa municio — oni neŭtraligis 32 rusojn kun repreno de ilia ekipaĵo
- Mondreago: De la invado, al Pollando alvenis 7,497 mln de personoj kaj forveturis 5,689 mln (la lastan tagon enveturis 24,4 mil personojn kaj forveturis 21,1 mil); en Varsovio komencis kunveni radikalaj rusiaj opoziciistoj; ambasadoroj de 10 membro-ŝtatoj ĉe NATO vizitis Ukrainion; Pentagono anoncis plian helpofaskon al Ukrainio valoran 400 mln da dolaroj, decembre 45 modernigitajn tankojn T-72 transdonos Ĉeĥio, la saman kvanton financos Nederlando; Grupo de la Sep kunsidinta en Münster apogos detruatan energetikan sistemon en Ukrainio
- 2022: Pollando: en Westerplatte okazis solena katolika entombigo de 9 polaj heroaj defendantoj dum la germana sieĝo de Westerplatte, kies cindroj estis retrovitaj kaj plejparte identigitaj post 80 jaroj — ilia komandanto, postmilite mortinta majoro Henryk Sucharski, ekripozis samloke
- 1265: Alfonso la 3-a, reĝo de Aragono, grafo de Barcelono (m. 1291)
- 1470: Eduardo la 5-a, reĝo de Anglio (m. 1483)
- 1501: Pietro Bertani, itala kardinalo (m. 1558)
- 1574: Erycius Puteanus, belga humanisto, historiisto kaj filologo (m. 1646)
- 1592: Gerrit van Honthorst, nederlanda pentristo (m. 1656)
- 1618: Aŭrangzebo, mogola imperiestro en Barato, fanatika islamano detruanta templojn de hinduismo (m. 1707)
- 1765: Charles de Villers, franca verkisto kaj filozofo (m. 1815)
- 1784: Friedrich Gottlieb Welcker, germana klasika filologo (m. 1868)
- 1799: Ferenc Gyergyai, hungara juristo, politikisto (m. 1874)
- 1806: Karl Friedrich Mohr, germana apotekisto kaj kemiisto, eltrovinto de la salo de Mohr (m. 1879)
- 1829: Philip Sclater, angla advokato kaj zoologo (m. 1913)
- 1836: Eduardo Rosales, hispana pentristo, reprezentanto de purismo (m. 1873)
- 1841: Carl Tausig, pola pianisto-virtuozo, komponisto kaj muzikpedagogo (m. 1871)
- 1843: Theodor Gartner, aŭstra filologo (m. 1925)
- 1849: Károly Szentgyörgyi Jordán, hungara romkatolika verkisto (m. 1927)
- 1851: Mór Déchy, hungara geografo kaj vojaĝisto (m. 1917)
- 1864: Dezső Jakab, hungara arkitekto (m. 1932)
- 1868: La Bela Otero, hispana dancistino, aktorino de Belle Époque (m. 1965)
- 1874: Aleksandr Kolĉak, rusa esploristo de la Norda poluso, admiralo, kontraŭbolŝevika militisto, ekzekutita (m. 1920)
- 1878: Béla Szele, hungara, poste rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro, politikisto (m. 1957)
- 1890: Klabund, germana verkisto kaj poeto (m. 1928)
- 1891: Frigyes Karikás, hungara verkisto kaj tradukisto, viktimo de stalinismo (m. 1938)
- 1893: Sándor Szolnay, rumania hungara pentristo (m. 1950)
- 1894: Gyula Barabás, hungara ĵurnalisto kaj verkisto (m. 1973)
- 1906: Imre Horváth, hungara poeto, kies vivkunulino estis Viktória Diamandy (m. 1993)
- 1906: Judith Andrée-Hanslik, aŭstra klasika filologino
- 1908: Joseph Rotblat, pola-brita Nobelpremiita nuklea fizikisto, aktivulo por malpermeso de nukleaj armiloj (m. 2005)
- 1911: Dmitro Kljaĉkivskij, kolonelo de Ukraina Ribela Armeo, membro de Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj, inspirinto kaj ĉefa organizanto de la genocido de poloj en Volinio (m. 1945)
- 1913: József Venczel, rumania hungara sociologo (m. 1972)
- 1913: Cathy Schulze, usona esperantistino, fondintino de Nord-Amerika Somera Kursaro, membrino de Esperanto-USA, redaktorino de "La Usona Esperantisto" (m. 1999)
- 1914: András Kós, rumania hungara skulptisto, universitata instruisto (m. 2010)
- 1915: Wee Kim Wee, prezidento de Singapuro (m. 2005)
- 1928: Larry Bunker, usona frapinstrumentisto kaj ĵaz-vibrafonisto (m. 2005)
- 1929: Shakuntala Devi, barata mirinfano, matematikistino kaj astrologo, enestanta en la Guinness-libro de rekordoj (m. 2013)
- 1930: Klára Makkay, rumania hungara kemiistino (m. 2023)
- 1930: Lore Krainer, aŭstra kabaredistino kaj pianistino (m. 2020)
- 1931: Bohdan Staŝinski, ukraina oficiro de KGB
- 1932: Thomas Klestil, prezidento de Aŭstrio (m. 2004)
- 1933: Béla Klement, rumana-hungara pentristo (m. 1992)
- 1940: Delbert McClinton, usona kantisto kaj harmonika virtuozo
- 1941: Wilhelm Rager, aŭstra instruisto kaj verkisto
- 1945: Jürgen Roth, germana publicisto, raportisto kaj esploranta ĵurnalisto (n. 1945)
- 1947: Irén Lakatos, rumania hungara grafikistino
- 1948: Sándor Károly, rumania hungara skulptisto (m. 2000)
- 1948: Amadou Toumani Touré, prezidento de Malio (m. 2020)
- 1951: Traian Basescu, prezidento de Rumanio
- 1951: Csaba Gergely, rumania hungara pentristo kaj grafikisto
- 1952: Modibo Sidibé, ĉefministro de Malio
- 1955: Matti Vanhanen, ĉefministro de Finnlando
- 1959: César Evora, meksika aktoro
- 1959: Andreas Kieling, germana faranto de dokumentaj filmoj
- 1961: Jan Blommaert, belga sociolingvisto kaj lingva antropologo (m. 2021)
- 1963: Levente Sándor, rumania hungara dizajnisto, fotisto
- 1964: Barna Pető, hungara grafikisto el Rumanio
- 1972: Luís Figo, portugala futbalisto, membro de portugala nacia teamo de futbalo
- 1976: Daniel Bahr, germana politikisto, ministro en registaro de Angela Merkel
- 1035: Jaromír, ĉeĥa princo (n. nekonata)
- 1541: Wolfgang Capito, germana humanisto kaj religia reformisto (n. 1478)
- 1669: Johannes Coccejus, nederlanda kalvinista profesoro pri teologo en Universitato de Lejdeno, filologo, hebreisto (n. 1603)
- 1698: Rasmus Bartholin, dana matematikisto, fizikisto, scienculo kaj klerulo, malkovrinto de la duobla refrakteco de la lumradio pere de kalcito (n. 1625)
- 1704: Andreas Acoluthus, germana orientalisto, lingvisto (n. 1654)
- 1738: Johann Jacob Syrbius, germana filozofo kaj protestantisma teologo (n. 1674)
- 1743: Máté Kornél Hell, slovaka inĝeniero pri minado, inventisto (n. 1653)
- 1753: Johann Nicolaus Bach, germana komponisto kaj orgenisto el la familio Bach (n. 1669)
- 1764: Charles Churchill, brita satiristo
- 1789: Karl Heinrich Geisler, germana jurscienculo (n. 1742)
- 1847: Felix Mendelssohn Bartholdy, germana komponisto, malkovrinto de la verkaro de Johann Sebastian Bach (n. 1809)
- 1850: Gustav Schwab, germana verkisto, lirikisto, pastoro, publicisto kaj eldonisto (n. 1792)
- 1856: Paul Delaroche, franca pentristo (n. 1797)
- 1859: János Szilasy, hungara filozofo (n. 1795)
- 1870: József Thewrewk, hungara antikvaĵkolektisto, verkisto (n. 1793)
- 1892: Florimond Hervé, franca komponisto (n. 1825)
- 1906: Ernst Förstemann, germana historiisto, arkivisto, bibliotekisto, lingvisto kaj la unua deĉifrinto de Majaa skribo (n. 1822)
- 1908: Tomás Estrada Palma, kuba generalo, unua prezidento (n. 1835)
- 1918: Wilfred Owen, angla poeto de la unua mondmilito (n. 1893)
- 1919: Sofia Tolstaja, rusa grafino, verkistino, edzino de Lev Tolstoj (n. 1844)
- 1924: Gabriel Fauré, franca komponisto kaj orgenisto (n. 1845)
- 1931: Luigi Galleani, usona anarkiisto (n. 1861)
- 1939: Charles Tournemire, franca orgenisto kaj komponisto (n. 1870)
- 1940: Tivadar Fekete, rumania hungara ĵurnalisto, novelisto, tradukisto (n. 1894)
- 1940: Georg Jüterbock, germana aviadpioniro (n. 1892)
- 1944: Zsigmond Mezey, rumania hungara komponisto, estetikisto (n. 1885)
- 1957: Shoghi Effendi, israela religiulo, Rabbání, la "Gardanto" de la Bahaa Kredo (n. 1897)
- 1969: Ferenc Szabó, hungara komponisto kaj profesoro (n. 1902)
- 1971: Mirko Hanák, slovaka artisto, grafikisto, ilustristo (n. 1921)
- 1973: Karl Heinrich Waggerl, aŭstra verkisto kaj fotisto (n. 1897)
- 1975: Willy Brandt, germana pedagogo kaj filologo (n. 1885)
- 1982: Jacques Tati, franca filmreĝisoro kaj aktoro (n. 1907)
- 1988: Jiří Kořínek, ĉeĥa komerca komizo kaj esperantista poezia tradukisto, kontribuinta al Slovaka Antologio, enestanta en Esperanta antologio, honora membro de ĈEA (n. 1906)
- 1995: Jicĥak Rabin, israela Nobelpremiita ĉefministro, murdita (n. 1922)
- 1995: Gilles Deleuze, franca filozofo, reprezentanto de postmodernismo (n. 1925)
- 2008: Michael Crichton, usona verkisto, kuracisto, reĝisoro, scenaristo kaj filmproduktoro (n. 1942)
- 2010: Zsolt Szilágyi, A., hungara juvelisto (n. 1932)
- 2013: Lena Karpunina, sovetia, rusia esperantistino kaj verkistino, membro de la Akademio de Esperanto (n. 1963)
- 2015: Károly Horváth, rumania hungara komponisto, deklamisto (n. 1950)
- 2023: Amarílio Hévia de Carvalho, brazila esperantisto (n. 1933)
La 4-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):