Amarílio Hévia de Carvalho
brazila esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Amarílio HÉVIA de CARVALHO (naskita en Paraíba do Sulla 1-an de majo 1933, mortis la 4-an de novembro 2023 en Fortalezo, Cearao) estis brazila esperantisto. Tutlande konata inter brazilaj esperantistoj pro sia okulfrapa apero en kongresoj tra la jardekoj, li dum aranĝoj en ĉiuj grandecoj vendis plurajn dekojn da modeloj de buntaj T-ĉemizoj (por varbi al Esperanto kaj aliaj movadoj) per la slogano "je prezo de banano" (t.e., malmultekoste).
Remove ads
Li estis aktoro de memverkita monologo pri la vivo de Tiradentes (en Portugala kaj Esperanta versioj), kiun li prezentis ankaŭ eksterlande, kiel la Universala Kongreso de Esperanto en Hanojo (2012). Famulo en sia loĝurbo Barra do Garças (Mato Grosso), li estis publika figuro kaj rolis kiel oficiala Paĉjo Kristnasko. Li forpasis 2 600 km for de tiu urbo, dum partopreno en la 10-a Tutamerika Kongreso de Esperanto (TAKE), okazinta en Fortalezo samtempe kun la 57-a Brazila Kongreso de Esperanto.
La bildojn de ĉiuj siaj T-ĉemizoj li libere disponigis al plua reproduktado.
- Amarílio Carvalho dum aktorado de "Tiradentes" en Hanojo (2012).
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads