La 20-a de aŭgusto estas la 232-a tago de la jaro (la 233-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 133 tagoj restas.
Je la 20-a de aŭgusto okazis, interalie:
- Bizanca Imperio
- 1012: Dum pola-germana milito Boleslao la 1-a konkeris kaj bruligis fortikaĵon Lubusz maldekstraflanke de rivero Odro
- 1083: Papo Gregorio la 7-a anoncis sanktulo la reĝon de Hungario Stefanon la 1-a
- 1191: Tria krucmilito: laŭ ordono de la reĝo de Anglio Rikardo la 1-a 2700 malliberigitajn defendantojn de Akko estis mortigitaj
- 1206: Henriko de Flandrio kroniĝis en Konstantinopolo kiel reganto de Latina imperio
- 1308: En keloj de la Kastelo de Chinon apud Luaro finiĝis tritaga enketa esploro de la plej superaj altranguloj de templanoj, farita de tri kardinaloj, delegitoj de papo Klemento la 5-a
- 1400: Venceslao la 1-a estis detronigita el la romia-germana trono
- 1409: Ordeno de germanaj kavaliroj konkeris kaj bruligis kastelon en Dobrzyń nad Wisłą
- 1416: Pollando: Grabów nad Prosną iĝis urbo
- 1609: Imperiestro Rudolfo la 2-a eldonis Majestan leteron garantiantan liberon de kredo al protestantoj en Silezio
- 1619: Princo de Transilvanio Gabor Betlen aliancis kun ĉeĥaj bienposedantoj
- 1619: 20 unuaj nigrahaŭtaj sklavoj estis alveturigitaj sur ferdeko de nederlanda ŝipo ĝis Jamestown, la unua firma angla setlejo en Nordameriko
- 1648: Tridekjara milito: venko de franca armeo super la hispana en batalo de Lens
- 1710: Milito de hispana sukcedo: aliancaj armeoj venkis la hispanan en batalo de Zaragozo
- 1728: Dana esploristo Vitus Bering malkovris insulon inter Rusio kaj Alasko, kiun li nomis Insulo Sankta Laŭrenco, honore de la sankta tago
- 1794: Insurekcio de Kościuszko: sur teritorioj de la 2-a dispartigo de Pollando eksplodis en Grandpulujo ribelo kontraŭ Reĝlando Prusio kaj disvastiĝis sur teritorioj de la 1-a aneksaĵo
- 1820: Unuan fojon oni ekkantis himnon de Ĉilio
- 1847: Meksika-Usona Milito: venko de usona armeo en bataloj de Contreras (apud Meksik-urbo) kaj de Churubusco
- 1858: Charles Darwin publikigis sian teorion pri evoluo per natura selektado en "Journal of the Proceedings of the Linnean Society of London"
- 1869 Hamburga Kunsthalle malfermiĝis (Artgalerio)
- 1882: En Katedralo de Kristo Savinto en Moskvo okazis premiero de la orkestra Uverturo 1812 de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij
- 1905: Sun Jatsen, Song Jiaoren kaj aliaj fondis Tongmenghui, sekretan societon dediĉitan al renverso de la dinastio Qing en Ĉinio
- 1912: Usona inventisto Thomas Alva Edison patentigis fonografon kaj akumulatoron
- Unua Mondmilito
- 1917: Sándor Wekerle la trian fojon iĝis ĉefministro de Hungario
- 1920: Dua Silezia Ribelo eksplodis (nokte de la 19-a/20-a de aŭgusto) — rezulte de ĝi kreiĝis pola-germana plebiscita polico
- 1920: Soveta-Pola Milito
- 1920: Amerika Profesia Futbala Asocio, la antaŭulo de National Football League fondiĝis kiel usona piedpilko
- 1926: Japana publika dissendanto Nippon Hōsō Kyōkai establiĝis
- 1939: Batalo de Halhin Gol: dum la japana-soveta limkonflikto komenciĝis ofensivo de soveta kaj mongola armeoj, komandata de Georgij Konstantinoviĉ Ĵukov
- 1939: Dua Pola Respubliko: en Katowice okazis funebra ceremonio de Wojciech Korfanty, pola gvidanto de Supra Silezio, kiu iĝis la plej granda manifestacio kontraŭ germanoj en Silezio
- Dua Mondmilito
- 1947: Militkrimoj: Nurenberga proceso de germanaj kuracistoj, akuzitaj pri genocido, finiĝis — 7 militkrimuloj el 23 estis kondamnitaj al mortpuno
- 1949: Komunista konstitucio de Hungario ekvalidis
- 1950: Kroatio: la 9-a Ŝakolimpiko komenciĝis en Dubrovnik, kun partopreno de 16 landoj
- 1950: Korea milito: Armitaj fortoj de UN defendis Teguon, atakitan de Nord-Koreio
- 1953: Sultano de Maroko Mohamedo la 5-a estis faligita
- 1955: Alĝeria Milito de Sendependeco
- Kelktagaj kontraŭfrancaj tumultoj eksplodis en Alĝerio kaj Maroko, en kiuj pli ol 500 personoj pereis
- Kvintaga masakro de Philippeville (aktuale Skikda) komencita - perdoj de Naciliberiga Fronto (Alĝerio): 134 mortigitoj, ĉ. 2000 vunditoj, alĝeraj civiluloj - 52 mortfalintoj, perdoj de francaj trupoj: 31 mortigitoj, francaj civiluloj - 71 mortfalintoj; reprezalioj: 1273 alĝerianoj mortigitaj
- 1959: Pola Popola Respubliko: Armea Minista Korpuso malfondiĝis — kreita fine de 1949 kadre de reprezalioj kontraŭ politikaj kontraŭuloj
- 1960: Senegalo proklamis sendependecon (de Federacio Malio)
- 1960: Soveta testa artefarita satelito post du tagoj revenis kun du hundinoj — ili estis unuaj bestoj revenintaj vivaj el la kosma spaco
- 1963: En Militista Teknika Akademio en Varsovio oni funkciigis unuan polan laseron
- Invado en Ĉeĥoslovakio
- 1969: Studioj Abbey Road: The Beatles lastfoje renkontiĝis en sonregistrejo kompletigante laboron pri la muzikalbumo Abbey Road
- 1971: Stanforda malliberejo-eksperimento, unu el la plej fifamaj psikologiaj esploroj, finiĝis post ses tagoj, kiam la simulado fariĝis tro ofenda
- 1977: Lanĉo de la usona kosmosondilo Voyager 2
- 1980: En Rezolucio 478, Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj kondamnis anekson de Orienta Jerusalemo flanke de Israelo en la Sestaga milito
- 1980: Itala montgrimpisto Reinhold Messner unuafoje solece grimpis Mount Everest
- 1980: Ministerio pri Interligiteco de Ukraina SSR ordonis ĵamadon de la radiostacioj Voĉo de Usono, BBC kaj Deutsche Welle
- 1980: "Solidareco"
- 1987: Fakuloj de Okcident-Eŭropa Unio en Hago pripensas komunan agadon por sekurigi naftoduktojn en la Persa Golfo
- 1988: Proksima Oriento: iraka-irana milito finiĝis
- 1988: Ĉirkaŭ 60 mil hektaroj de arbaroj bruliĝis en Nacia Parko Yellowstone kaj ties ĉirkaŭaĵoj
- 1988: En tertremo, kun forto de 6,6 gradoj laŭ skalo de Richter, en Nepalo kaj Barato ĉirkaŭ 1450 personoj pereis
- 1991: Estonio proklamis sendependecon
- 1993: Internacia Kortumo ordonis al Aŭstralio pagi al Nauro rekompencon egalan al 107 milionoj da aŭstraliaj dolaroj pro malutiloj kaŭzitaj de ekspluato de fosforitoj dum aŭstralia regado super la insulo
- 1995: Hinduisma templo, tiutempe la plej granda ekster Barato, malfermiĝas en Londono
- 2008: Flugo Spanair 5022 kraŝis ĵus post ekflugo de Flughaveno Madrido-Baraĥo - 154 homoj pereis
- 2009: Oficanta prezidento de Afganujo Hamid Karzai estis refoje elektita
- 2009: Jamaika kuristo Usain Bolt plibonigis en Berlino sian mondrekordon pri 200-metra kurado (19,9 s)
- 2011: En katastrofo de Boeing 737 en nova teritorio Nunavuto de Kanado 12 personoj pereis kaj 3 vundiĝis
- 2012: Absoluta temperatura rekordo en la historio de mezuroj en Ĉeĥio registriĝis, kiam meteologoj en Dobřichovice (distrikto Prago-okcidento) mezuris temperaturon de 40,4 gradoj de Celsio
- 2014: En Gubernio Hiroŝima dum intensa tuttaga pluvo pro terglitoj 72 japanoj pereis
- 2016: Terorismo: 57 kurdoj pereis kaj 66 vundiĝis dum bomba atenco de sinmortiginto kontraŭ partoprenantoj de nupto en turka Gaziantep, apudlima urbo kun Sirio
- 2018: Lige al inflaciego en Venezuelo oni reformis venezuelan bolivaron skale de 100 000:1
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: 178-a tago de rusa agreso: Ukraina aerdefendo paffaligis super Dnipropetrovska provinco ĉiujn 4 pafaĵojn Kalibr; dum 20 tagoj ekde funkciigo de "grena koridoro" el ukrainaj havenoj elnavigis 27 ŝipoj kun agrikulturaj produktoj - 18 pluaj estas plenigataj; Ministerio pri Eksteraj Aferoj de Ukrainio vokis Aŭstrion forigi konstantan reprezentanton de Rusio ĉe internaciaj organizaĵoj en Vieno, kiu laŭ Kievo alvokis al ekstermo de ukraina nacio; en Zaporiĵa provinco ukrainaj fortoj detruis maloftan radaran sistemon kun 4 aŭtomobiloj kaj kirasitaj veturiloj; en Kievo oni malfermis ekspozicion de detruitaj rusaj kirasitaj veturiloj; en renovigita lernejo en okupata Mariupolo rusoj starigis retrovitan buston de Lenin — en la urbo landkoniga muzeo estis tute rabita post detruo
- Mondreago: Usona Instituto pri Militstudoj informis, ke ukrainaj atakoj al rusaj militbazoj en Krimeo kaj en okupata Ĥersona provinco kaŭzis panikon inter rusoj; Litovio post forsendo al Ukrainio de 28 transportoj kun armea apogo pretigas du pluajn; Kroatio transdonis al Ukrainio 15 tiratajn kanonojn el la periodo de malvarma milito; granda incendio en Soĉi; en Lodza provinco ripozas pli ol 200 ukrainaj infanoj; 100 grandaj senpilotaj aviadiloj de fora atingo atingis Ukrainion, kies frontlinio longas ĝis 2 500 km, kaj larĝas de 3 ĝis 120 km
- 1086: Boleslavo la 3-a Kurbabuŝa, pola princo el dinastio Piastoj, fiksinta tron-principon de heredo laŭ pliaĝeco (m. 1138)
- 1337: Ŝaho Ruĥo, filo de Timur, reganto el dinastio Timuridoj (m. 1447)
- 1561: Jacopo Peri, itala komponisto kaj kantisto (tenoro) (m. 1633)
- 1601: Pierre de Fermat, franca amatora matematikisto okupiĝanta pri Diofantaj ekvacioj (m. 1665)
- 1664: János Pálffy, hungara soldato, politikisto, palatino (m. 1751)
- 1683: Johann Georg Schröter, germana orgenkonstruisto (m. 1747)
- 1695: Marie-Louise-Élisabeth d'Orléans, franca dukino (m. 1719)
- 1779: Jöns Jacob Berzelius, sveda mineralogo, kuracisto, kemiisto kaj fondinto de la moderna kemio (m. 1848)
- 1799: James Prinsep, angla orientalisto, spertulo pri antikva historio de Barato (m. 1840)
- 1819: István Gorove, hungara politikisto, ministro, ekonomikisto, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1881)
- 1825: Bernhard Jülg, germana filologo kaj lingvisto (m. 1886)
- 1827: Josef Strauss, aŭstra arkitekto, inventisto kaj komponisto (m. 1870)
- 1827: Sándor Szilágyi, hungara historiisto kaj akademiano (m. 1899)
- 1833: Benjamin Harrison, prezidento de Usono (m. 1901)
- 1845: Adam Chmielowski, pola pentristo, partoprenanto de la Januara Ribelo kontraŭ la Rusia Imperio, konata pro sia helpo al senhejmuloj, sanktulo (m. 1916)
- 1847: Bolesław Prus, pola publicisto kaj prozisto (m. 1912)
- 1852: Lajos Varjassy, hungara, rumania hungara juristo, politikisto (m. 1934)
- 1854: Paul Schlenther, germana verkisto kaj filozofo (m. 1916)
- 1861: Christian Wilhelm Arminius, germana verkisto kaj instruisto (m. 1917)
- 1878: Jakub Deml, ĉeĥa katolika pastro, poeto, verkisto, tradukisto (m. 1961)
- 1879: Robert William Seton-Watson, brita historiisto kontribuinta al disfalo de Aŭstrio-Hungario kaj apero de Ĉeĥoslovakio kaj Jugoslavio dum la unua mondmilito (m. 1951)
- 1884: Rudolf Bultmann, germana pastoro kaj teologo, esploristo de judkristanismo, konata de demitigo de evangelioj (m. 1976)
- 1885: József Gelei, hungara zoologo, universitata profesoro (m. 1952)
- 1885: Lajos Ütő, rumania hungara unitariisma eklezia verkisto (m. 1977)
- 1886: Paul Tillich, german-usona protestanta teologo kaj kristana filozofo (m. 1965)
- 1897: Oszkár Ascher, hungara aktoro, reĝisoro, verkisto (m. 1965)
- 1890: H. P. Lovecraft, usona verkisto de fantazia kaj horora fikcio (m. 1937)
- 1898: Vilhelm Moberg, sveda ĵurnalisto, verkisto, historiisto (m. 1973)
- 1901: Salvatore Quasimodo, itala Nobelpremiita poeto, eseisto, verkisto (m. 1968)
- 1905: Artúr Plesz, Plesz-Páll, rumania hungara-israela ĵurnalisto, redaktoro, verkisto (m. 1968)
- 1905: Jack Teagarden, usona muzikisto, trombonisto kaj kantisto (m. 1964)
- 1908: Julian Aleksandrowicz, pola interna medicinisto, hematologo, filozofo pri medicino, ekologo (m. 1988)
- 1910: Eero Saarinen, finna arkitekto kaj dezajnisto (m. 1961)
- 1921: Romuald Spasowski, pola diplomato kontraŭstarinta al enkonduko de milita stato en Pollando, kontumace kondamnita al mortpuno (m. 1995)
- 1921: Bolesław Pylak, pola katolika kleriko lekcianta pri dogmatiko en Katolika Universitato de Lublin, profesoro, ĉefepiskopo de Lublin, okupiĝanta pri radiestezo (m. 2019)
- 1924: István Szerdahelyi, hungara lingvosciencisto, vortaristo, pedagogo kaj esperantologo (m. 1987)
- 1924: Zádor Tordai, hungara filozofo (m. 2010)
- 1926: Vytautas Mažiulis, litova lingvisto, spertulo pri balta lingvaro, praprusa lingvo kaj nombrovortoj, membro de Litovia Akademio de Sciencoj (m. 2009)
- 1930: Jan Olszewski, pola juristo, opoziciisto kaj advokato en politikaj procesoj en Pola Popola Respubliko, membro de la Klubo de Kurba Rondo, kunkreinto de Komitato por Defendo de Laboristoj, ĉefministro (m. 2019)
- 1931: Claude Gacond, svisa pedagogo, sekretario de Esperanto-Junularo de Svislando kaj de ILEI-sekcio, komitatano de Svisa Esperanto-Societo, Esperanto-instruisto en La Chaux-de-Fonds, kunfondinto de Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia kaj de Kultura Centro Esperantista, prelegisto ĉe Esperanto-elsendoj de Svisa Radio Internacia kaj populariganto de la ideoj de Edmond Privat, honora membro de UEA kaj de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, omaĝita de Iltis per festlibro
- 1935: Ron Paul, usona politikisto, membro de la Usona Domo de Reprezentantoj
- 1938: Klára Hadai G., rumania hungara grafikistino, tekstilistino
- 1941: Slobodan Miloŝeviĉ, prezidento de Serbio kaj Jugoslavio (m. 2006)
- 1944: Rajiv Gandhi, ĉefministro de Barato, murdita (m. 1991)
- 1944: Fausta Morganti Rossini, san-marina pedagogino, reganta kapitano de San-Marino
- 1946: Klára Tamás, hungara-usona grafikistino
- 1947: Julianna Holányi, hungara pentristino, grafikistino
- 1947: Alan Lee, angla grafikisto kaj fantast-ilustristo
- 1961: Greg Egan, aŭstralia matematikisto kaj verkisto de sciencfikcio, vegetarano
- 1964: István Erőss, hungara grafikisto, docento
- 1979: Zsolt Zayzon, hungara aktoro
- 1983: Andrew Garfield, usona-brita aktoro
- 1987: Julianna Czikó, rumania hungara aktorino, membrino de Teatro Csíki Játékszín
- 1987: Kristina Peláková, slovaka kantistino, popmuzikistino
- 1992: Demi Lovato, usona kantistino, aktorino kaj komponistino
- 651: Oswin, reĝo de Deira, Anglio (n. nekonata)
- 1153: Bernardo de Clairvaux, franca abato, fondinto de la cistercianoj, doktoro de eklezio, teologo, filozofo, sanktulo (n. 1090)
- 1528: Georg von Frundsberg, germana militisto, soldulo de Habsburgoj (n. 1473)
- 1611: Tomás Luis de Victoria, hispana komponisto de sakra polifonio (n. 1548)
- 1639: Martin Opitz, germana poeto kaj tradukisto, enestanta en Germana Antologio (n. 1597)
- 1672: Johan de Witt, nederlanda matematikisto kaj politikisto, murdita (n. 1625)
- 1720: Jean L'Archevêque, franca esploristo kaj soldato (n. 1672)
- 1813: Jan Křtitel Vaňhal, ĉeĥa komponisto verkinta en klasikisma stilo (n. 1739)
- 1823: Pio la 7-a, papo, sekrete leĝiginta jezuitojn en la Rusia imperio, servisto de Dio (n. 1742)
- 1823: Friedrich Arnold Brockhaus, germana eldonisto, iniciatinto kaj eldoninto de germanlingva enciklopedio Brockhaus Enzyklopädie (n. 1772)
- 1843: Hrihorij Kvitka-Osnovjanenko, ukraina verkisto, kultur-socia aganto, fondinto de ukraina literatura prozo (n. 1778)
- 1854: Friedrich Schelling, germana filozofo, reprezentanto de idealismo, iniciatinto de romantikismo (n. 1775)
- 1910: August Robert Wolff, pola librovendisto kaj eldonisto (n. 1833)
- 1912: József Samassa, hungara ĉefepiskopo de Eger, kardinalo, parlamentano, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1828)
- 1913: Austin Richardson, brita esperantisto, abato, partoprenanto de UK 1913, animo de Katolika Esperanto-movado, prezidanto de IKUE, direktoro de "Espero Katolika", vic-prezidanto de Belga Ligo Esperantista, defendanto de Lingvo Internacia kontraŭ idistoj (n. 1843)
- 1914: Pio la 10-a, papo, kontraŭulo de modernismo teologia, sanktulo, favora al esperanto (n. 1835)
- 1915: Paul Ehrlich, germana Nobelpremiita kemiisto kaj medicinisto, spertulo pri imunologiokaj kemioterapio (n. 1854)
- 1915: József Miletz, hungara pioniro de Esperanto en Budapeŝto kaj Kispest, poŝtŝparkasa oficisto (n. 1865)
- 1917: Adolf Von Baeyer, germana Nobelpremiita kemiisto, malkovrinto de indigo kaj sintezinto de terpeno (n. 1835)
- 1919: Ivan Luckeviĉ, belorusa publicisto, arkeologo, framasono, kuniniciatinto de Belorusa Popola Respubliko (n. 1881)
- 1926: Sándor Máté, hungara bibliotekisto, bibliografo, literaturhistoriisto (n. 1846)
- 1928: George Brinton McClellan Harvey, usona eldonisto, diplomato, prezidanto de Esperanto-Asocio de Norda Ameriko kaj idisto (n. 1864)
- 1936: Helena Hempel, pola socia aktivulino, estraranino de Societo Espero en Lvovo, aktorino kaj reĝisorino de kelkaj Esperanto-teatraĵoj, trifoja laŭdatino de Floraj Ludoj (n. 1846)
- 1942: Mihály Gyerkes, rumania hungara instruisto, redaktoro, lernolibroverkisto (n. 1873)
- 1944: Leon Chwistek, pola verkisto, profesoro, filozofo, pentristo kaj matematikisto aganta rande de Lvova-Varsovia skolo, teoriisto pri arto (n. 1884)
- 1945: Alexander Roda Roda, aŭstra verkisto kaj publicisto (n. 1872)
- 1952: Kurt Schumacher, germana politikisto, gvidanto de opozicio (n. 1895)
- 1959: Alfred Kubin, aŭstra verkisto kaj artisto, ligita kun la grupo La blua rajdanto (n. 1877)
- 1961: Percy Williams Bridgman, usona Nobelpremiita fizikisto, spertulo pri altaj premoj (n. 1882)
- 1973: Kálmán Szőcs, rumania hungara poeto, redaktoro de "Popolĵurnalo", sinmortiginto (n. 1942)
- 1981: Sándor Radó, hungara geografo kaj soveta spiono (n. 1899)
- 1982: Géza Berey, rumania hungara ĵurnalisto (n. 1908)
- 1989: George Adamson, brita naturesploristo, spertulo pri leonoj (n. 1906)
- 1995: Hugo Pratt, itala desegnisto de komiksoj, konata de la figuro Corto Maltese (n. 1927)
- 1996: József Szabó, rumania hungara biologo, lernolibro-verkisto kaj tradukisto (n. 1911)
- 1997: Sándor Bagdi, hungara-israela verkisto publikiginta en "Helikon" (n. 1925)
- 2001: Sir Fred Hoyle, angla astronomo, kosmologo, teoria astrofizikisto, verkisto pri sciencfikcio, populariganto de scienco forĵetanta praeksplodon kaj spontanan generadon (n. 1915)
- 2002: Aristóphio Andrade Alves, brazila esperantisto instruinta familianojn el Maceió (n. 1929)
- 2007: Sándor Tóth, hungara matematikhistoriisto (n. 1913)
- 2012: Meles Zenawi, prezidento kaj ĉefministro de Etiopio, ortodoksa kristano (n. 1955)
- 2013: Marian McPartland, usona pianistino kaj ĵazmuzikistino (n. 1918)
- 2013: Ewa Petelska, pola scenaristino kaj filma reĝisorino (n. 1920)
- 2014: B.K.S. Iyengar, barata instruisto de la nuntempa Hatha Jogo, kreinto de la propra skolo, aŭtoro de pluraj libroj por asanoj kaj pranajamo (n. 1918)
- 2016: Detlev Blanke, germana interlingvisto kaj esperantologo, specialiĝinta pri terminologio, kunredaktoro de Language Problems and Language Planning, Esperantologio / Esperanto Studies, estrarano de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj, honora prezidanto de Gesellschaft für Interlinguistik (n. 1941)
- 2017: Jerry Lewis, usono aktoro, komikisto kaj reĝisoro (n. 1926)
- 2018: Uri Avnery, israela verkisto kaj publicisto, delegito de Kneset, porparolanto de post-cionisma ŝtato (n. 1923)
- 2020: Piotr Szczepanik, pola kantisto, aktoro kaj gitaristo, bardo de Solidareco (n. 1942)
La 20-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):