From Wikipedia, the free encyclopedia
Alfred KUBIN (naskiĝinta en 10-a de aprilo 1877 en Litoměřice, mortinta en la 20-a de aŭgusto 1959 en Wernstein am Inn) estis aŭstra desegnisto, ilustristo kaj verkisto.
Alfred Kubin | |||||
---|---|---|---|---|---|
La artisto en 1904 | |||||
Persona informo | |||||
Alfred Kubin | |||||
Naskiĝo | 10-an de aprilo 1877 en Litoměřice, Reĝlando Bohemio | ||||
Morto | 20-an de aŭgusto 1959 (82-jaraĝa) en Wernstein am Inn, Aŭstrio | ||||
Tombo | Supra Aŭstrio vd | ||||
Lingvoj | germana • ĉeĥa vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario Aŭstrio vd | ||||
Alma mater | Akademio de Belartoj Munkeno vd | ||||
Familio | |||||
Parencoj | Alois Beer (en) (onklo) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto ilustristo fotisto gravuristo per akvaforto pentristo desegnisto vd | ||||
Laborkampo | Grafiko, illustration (en) kaj literaturo vd | ||||
Aktiva dum | 1898–1959 vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
De 1892-96 li trejnitis kiel fotisto. Studon pri artoj ĉe la Akademio munkena komencitan en 1898 li interrompis tri jarojn poste. En 1902 li iĝis kunlaboranto de la satira gazeto Simplicissimus. Lia plej ŝatata artilo estis ekde tiam la desegno per la plumo trempita en ĉina inko. Jam en la fruaj verkoj - kiuj ege influitis per Francisco Goya, James Ensor kaj Max Klinger - rimarkindas lia proksimeco al la sombro, la fantasto kaj foje al la monstraĵo. Ekde 1905 liniaj teksaĵoj ŝajne malordaj kaj densaj iĝis tipaj por la tuta verkaro.
En 1906 la artisto retiriĝis al sia bieno Zwickledt en Distrikto Schärding, restante en familiaraj rilatoj kun munkenaj artistaj rondoj. En 1909 li membriĝis al la societo Neue Künstlervereinigung, en 1911 li partoprenis - kun la amikoj Paul Klee kaj Franz Marc la ekspozicion Der Blaue Reiter. Krom miloj da tuĉdesegnoj pri la temokompleksoj de libido, koŝmaro kaj morto (kun ofta troigo al la vizioso) lia verkaro kiel ilustristo iimponas ne malpli. Li ilustris pli ol 70 libroj de verkistoj same opiniantoj, ekz. E. T. A. Hoffmann, Edgar Allan Poe, Fjodor Dostojevskij, Gérard de Nerval kaj August Strindberg. Al liaj plej konataj dosieroj, per kiuj li prezentis sin kiel unu el la grandaj desegnistoj de la 20-a jarcento kaj antaŭiranto de surrealismo, menciindas Sansara (1911), Ein Totentanz (1925), Vom Schreibtisch eines Zeichners (1939) kaj Orbis pictus (1948).
Kubin ĉerpis inspiradon ankaŭ el amrilatoj kun multaj virinoj, ekz. kun la pentristino Emmy Haesele (ĝis 1936).
Grava verko de Kubin estas ankaŭ lia - propramane ilustrita - romano Die andere Seite (1909), ĉefverko de literatura fantasto de la germanlingva literaturo. Intrigloko estas la nereala urbo Perle, centro de sonĝa regno regita fare de ĉiamĉeestanta superulo. Ĝi finfine nuliĝis en fluo da koto, rubaĵo, sango koagulita, intestaro, kadavroj homaj kaj bestaj.
Klaras la aludoj al tiutempe popularaj temaroj de tempofiniĝo kaj psikaj nenormalaĵoj. La prezenton de la urbo Perle ĉerpas ankaŭ el la bildo de la babela turkonstruado de Pieter Bruegel (1563). La multtavolaj simboloj de la romana intrigo, kiuj danke al la ilustraĵoj ankoraŭ pli maltrankviligas onin, ĝis hodiaŭ ne estas tute deĉifrita.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.